Erode
Erode (tamile ஈரோடு) estas urbego en subŝtato Tamilnado en suda-centra Barato. Ĝi estas ankaŭ distrikta ĉefurbo. Erode eble havas sian originon en la tamila frazo Eru Odai kun la signifo du riveretoj ĉe akvofluoj.
Erode | |||
---|---|---|---|
urbo • urbego • setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 638001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 151 184 (2001) [+] | ||
Loĝdenso | 17 998 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 11° 20′ N, 77° 43′ O (mapo)11.34083333333377.717222222222Koordinatoj: 11° 20′ N, 77° 43′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 183 m [+] | ||
Areo | 8,4 km² ( 840 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Erode [+] | |||
Geografio redakti
Erode situas laŭ rivero sur monteta tereno en averaĝa alteco de 176 m. Tiruppur troviĝas 49, Salem (Barato) 59, Koimbatore 90, Majsuro 159, Tiruĉirapali 165, subŝtata ĉefurbo Ĉenajo 331, Mumbajo 999, Kolkato 1684, tutlanda ĉefurbo Delhio 1924 kilometrojn (aere) [1].
Demografio redakti
En 2011 Erode havis 498,129 da loĝantoj. En la 1960-aj jaroj Erode atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil), nun ĝi estas preskaŭ metropolo.
Historio redakti
Mencio de Erode okazis en 590 post Kristo. Iam ĝi estis parto ekzemple de sultanlando de Delhio kaj Majsura reĝlando. Erode estis aneksita de Vijayanagar Empire en 1378 p.K. al akirado de sendependeco en 1559 p.K. Inter 1799-1947 la urbo estis kontrolita de Brita Orienthinda Kompanio kun maharaĝo de Majsuro kiel ĉefreganto.
Ekonomio redakti
Erodi estas konata kiel "Kurkumurbo" pro produktado de kurkumoj, krome ĝi havas grandan merkaton por kokosoj, el kio oni faras oleon. Same estas farado de sukeroj (eĉ iom paperoj) el sukerkanoj. Gravas ankaŭ la teksa industrio, rizmuelejoj kaj ledoprilaboradoj. Nature ekzistas nutraĵprilabora industrio.
Religio redakti
La ĉefa religio en Erode estas hinduismo (83%), poste islamo (12%) kaj kristanoj (4%).
Eduko redakti
En Erode pluraj kolegioj kaj institutoj funkcias.
Klimato redakti
Erode havas duonaridan klimaton kun influo de musono. Averaĝe pluvas jare po 812 mm. La temperaturo varias averaĝe inter 23-34 °C.
Trafiko redakti
Erode estas bone ligita voje kaj fervoje, eĉ la urbego estas grava nodo. Tra la rivero aparta voja kaj fervoja pontoj funkcias. En Koimbatore estas la plej proksima flughaveno kun enlandaj kaj kelkaj eksterlandaj flugoj.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans
-
Kirko
-
Oficejo
-
Templo