Kumbakonam (tamile கும்பகோணம்) estas urbego en Distrikto Tanĝavur, en subŝtato Tamilnado, en sudorienta Barato. Kumbakonam estas konata kiel urbo de temploj.

Larĝa panoramo kun ponto en Kumbakonam
Larĝa panoramo kun ponto en Kumbakonam
Kumbakonam
urbo
Administrado
Poŝtkodo 612001
Demografio
Geografio
Geografia situo 10° 58′ N, 79° 23′ O (mapo)10.96666666666779.383333333333Koordinatoj: 10° 58′ N, 79° 23′ O (mapo) [+]
Alto 24 m [+]
Areo 12,58 km² (1 258 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Kumbakonam (Tamilnado)
Kumbakonam (Tamilnado)
DEC
Kumbakonam
Kumbakonam
Situo de Kumbakonam
Kumbakonam (Barato)
Kumbakonam (Barato)
DEC
Kumbakonam
Kumbakonam
Situo de Kumbakonam

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kumbakonam [+]
vdr
Festivalo en Kumbakonam

Geografio redakti

Kumbakonam situas sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 24 metrojn inter 2 riveroj. Darasuram troviĝas nur 3, distrikta sidejo Tanĝavur 33, Tiruĉirapali 37, Salem (Barato) 154, Maduraj 181, Erode 185, subŝtata ĉefurbo Ĉenajo 252, Koimbatore 263, Bengaluro 298, Majsuro 333, Mumbajo 1135, Kolkato 1606, tutlanda ĉefurbo Delhio 1978 kilometrojn (aere) [1].

 
Templo en Kumbakonam

Demografio redakti

En 2021 Kumbakonam havis 245 679 da loĝantoj. En la 1960-aj jaroj Kumbakonam atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Historio redakti

La aktuala Kumbakonam verŝajne estis loko de praa urbo "Kudavayil" kie la reĝo tenis sian tribunalon. Kumbakonam estas identigita kun la urbo 'Malaikūram", kiu funkciis sidejo de la Ĉola dinastio inter en la 9-a jarcento. Baldaŭ la urbo apartenis al pluraj reĝlandoj aŭ sultanlandoj. Kumbakonam estis cedita al la britoj en 1799 kaj atingis la zeniton de ĝia prospero en la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj kiel grava centro de Braminismo. La urbo akiris la kulturan nomon "Kembriĝo de Suda Hindio". En 1866 Kumbakonam iĝis oficiale municipo. La malfermo de la Suez-kanalo en 1869 kreskigis komerckontaktojn kun Britio. En 1877 fervojaj linioj estis konstruitaj. Kumbakonam daŭre kreskis eĉ post la sendependeco de Hindio spite la proksiman rivalan urbon Tanĝavur. Dum la Mahamaham-festivalo en 1992 ekzistis grava amasfuĝo, en kiu 48 homoj estis mortigitaj kaj 74 estis vunditaj. En 2004 la granda fajroakcidento en lernejo mortigis 94 infanojn.

Ekonomio redakti

La gravaj produktoj de Kumbakonam inkludas latunojn, bronzojn, silko- kaj kotontukojn, sukerojn, indigojn kaj ceramikojn. La urbego estas signifa komerca centro, same la rizoproduktado kaj turismo estas gravaj.

Religio kaj lingvoj redakti

La ĉefa religio en Kumbakonam estas hinduismo (86.07%), poste islamo (9.57%), fine kristanoj (3.99%). Inter islamanoj la sunaistoj dominas. La tamila estas la vaste parolata lingvo, krome la telugua.

Eduko redakti

 
Lernejo en Kumbakonam

Kumbakonam aperis kiel grava centro de eduko en la malfrua 19-a jarcento. La arta kolegio estis establita en 1867. Ĝi estis filiigita al la Madras Universitato en 1877. La kolegia eduko por virinoj komenciĝis en 1963. Nun ekzistas ankaŭ aliaj kolegioj.

Trafiko redakti

Kumbakonam estas bone ligita voje kaj fervoje al la proksimaj areoj. La urbego havas efikan lokan aŭtobusan transportsistemon. La ponto konstruiĝis en 1944. La plej proksima havenurbo estas Nagapattinam, la plej proksima internacia flughaveno estas en Tiruĉirapali.

Klimato redakti

Kumbakonam havas savanoklimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen kun musonoj. Jare pluvas averaĝe 1148 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen en la dua jarparto pli ofte. La averaĝa temperaturo varias inter 24-35 °C.

 
Templo

Vidindaĵoj redakti

  • temploj, moskeoj, kirkoj
  • festivalo, kiu altiras homojn tutmonde

Fontoj redakti

  • WikiTrans