Velor
Velor, aŭdu tamile வேலூர்) estas urbego en suda Barato en subŝtato Tamilnado en la samnoma Distrikto Velor, kies sidejo ĝi estas. La historiaj loknomoj estis Rayavelur aŭ Vellaimaanagar.
Velor | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 632014 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 484 690 () [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 12° 56′ N, 79° 8′ O (mapo)12.93333333333379.133333333333Koordinatoj: 12° 56′ N, 79° 8′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 216 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vellore [+] | |||
Geografio
redaktiVelor situas sur montetaro en averaĝa alteco de 220 metrojn laŭ dekstra bordo de rivero. Kanĉipuram troviĝas 63, Pallavaram 64, Tirupati 85, Kolar 111, subŝtata ĉefurbo Ĉenajo 117, Bengaluro 169, Salem (Barato) 176, Mumbajo 952, Kolkato 1451, tutlanda ĉefurbo Delhio 1758 kilometrojn (aere) [1].
Demografio
redaktiEn 2021 Velor havis 423 425 da loĝantoj. Jam en la 1950-aj jaroj Velor atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol cent mil).
Historio
redaktiKomence de la konata historio Velor apartenis al la ĉola dinastio, poste pluraj reĝoj sekvis. En la 14-a jarcento Suda Hindio estis invadita fare de la Delhia Sultanlando. En la 16-a jarcento oni konstruis fortikaĵon. Dum la unua duono de la 19-a jarcento la urbo venis sub britan regon, kiu daŭris ĝis 1947. La unua ribelo kontraŭ brita rego erupciis en 1806.
Ekonomio
redaktiEn Velor la plej grava ekonomia sektoro estas la ledindustrio, poste agrikultura komerco kaj industrioj (precipe aŭtoproduktado). La sanindustrio kreskas rapide, la urbego estas grava centro por medicina turismo en Barato.
Religio kaj lingvoj
redaktiLa ĉefa religio en Velor estas hinduismo (70.09%), poste islamo (24.28%) kaj kristanoj (4.79%). La tamila estas la ĉeflingvo parolita en la grandurbo.
Eduko
redaktiVelor estas konsiderita elstara celloko por medicina kaj teknologia edukoj en la ŝtato, ankaŭ universitato kaj kolegioj funkcias. Kristana Medicina Kolegio-Hospitalo estas unu el la plej grandaj hospitaloj eĉ en Azio. Ĝi estas grava sanprovizanto por la ĉirkaŭaj distriktoj.
Trafiko
redaktiVelor havas tri ĉefajn stacidomojn, krome tie kruciĝas 2 gravaj vojoj. Flughaveno estas videbla sur la mapo.
Klimato
redaktiVelor situas en savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw) kun influo de musonoj. Jare pluvas averaĝe 1034 mm, ofte en la 2-a jarparto pluvas. Februare praktike ne pluvas. La jara averaĝa temperaturo estas 22 °C.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj preĝejoj (temploj, moskeoj, kirkoj)
- fortikaĵo
- muzeo ekde 1985
- observatorio
- bestoĝardeno
- statuo
Fontoj
redakti- WikiTrans
-
Hospitalo
-
Lernejo
-
Statuo