Ambattur

urbo en Barato

Ambattur (tamile அம்பத்தூர்) estas urbego en distrikto de Ĉenajo, en subŝtato Tamilnado en sudaorienta Barato. Ĝi apartenas al urbaro de Ĉenajo.

Ambattur
kvartalo
Administrado
Poŝtkodo 600053
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 13° 6′ N, 80° 10′ O (mapo)13.098380.1622Koordinatoj: 13° 6′ N, 80° 10′ O (mapo) [+]
Alto 17 m [+]
Areo 25,99 km² (2 599 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Ambattur (Tamilnado)
Ambattur (Tamilnado)
DEC
Ambattur
Ambattur
Situo de Ambattur
Ambattur (Barato)
Ambattur (Barato)
DEC
Ambattur
Ambattur
Situo de Ambattur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ambattur [+]
vdr
Lago de Ambattur

Geografio redakti

Ambattur situas tute apud Ĉenajo sen marbordo. Tiu menciita urbo (ankaŭ subŝtata ĉefurbo) troviĝas nur 6, Tirupatio 99, Salem (Barato) 271, Bengaluro 281, Mumbajo 1020, Kolkato 1364, tutlanda ĉefurbo Delhio 1754 kilometrojn (aere) [1].

 
Kirko en Ambattur

Demografio redakti

En 2011 Ambattur havis 466,205 da loĝantoj. En la 1970-aj jaroj Ambattur atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil), nun ĝi estas preskaŭ metropolo.

Historio redakti

Ambattur origine estis vilaĝo kun grandaj agrikulturaj bienoj. Baldaŭ ĝi transformiĝis al industria zono, kie oni produktis aŭtojn kaj biciklojn. Pro la industrio alvenis amase homoj. Dum la inundoj en 2015 en Ambattur la situo ne estis tiel danĝera, ol en la najbara Ĉenajo.

Ekonomio redakti

La ekonomio de Ambattur estas plejparte industria, kiu komenciĝis en 1964. Nuntempe oni produktas eĉ tankojn, krome ekzistas tekstilaj produktoj fare de virinoj.

Religio redakti

La ĉefa religio en Ambattur estas hinduismo (86,53%), poste islamo (3,68%) kaj kristanoj (8.95%).

Eduko redakti

En Ambattur pluraj kolegioj funkcias, la pli gravaj edukejoj troviĝas en Ĉenajo.

 
Stacidomo en Ambattur

Trafiko redakti

Ambattur estas bone ligita voje kaj fervoje al Ĉenajo. Estas 2 stacidomoj: por pasaĝeroj respektive por varoj. Enurbe kaj al Ĉenajo kune kun ties urbaro aŭtobusoj trafikas. La flughaveno funkcias ĉe Ĉenajo.

Klimato redakti

Ambattur havas savanoklimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen kun musono. Averaĝe pluvas jare po 1383 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen en la dua duonjaro pli ofte. La averaĝa temperaturo estas 29 °C kaj varias inter 24-33 °C.

 

Vidindaĵoj redakti

  • pluraj preĝejoj
  • pluraj specioj de birdoj loĝas ĉirkaŭ Ambattur

Fontoj redakti

  • WikiTrans