Raĝapalajam
Raĝapalajam (tamile இராஜபாளையம்) estas urbego en distrikto Virudhunagar, en subŝtato Tamilnado, en suda Barato.
Raĝapalajam | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 626117 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 9° 27′ N, 77° 33′ O (mapo)9.4577.55Koordinatoj: 9° 27′ N, 77° 33′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 220 m [+] | ||
Areo | 68 km² (6 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||

Geografio redakti
Raĝapalajam situas en suda parto de la lando sur montetaro en averaĝa alteco 175 metrojn super la marnivelo. Sivakasi troviĝas 26, Maduraj 80, Tirunelveli 81, Thoothukudi 89, Koĉi (Barato) 154, subŝtata ĉefurbo Ĉenajo 496, Mumbajo 1176, Kolkato 1859, tutlanda ĉefurbo Delhio 2134 kilometrojn (aere) [1].
Demografio redakti
En 2011 Raĝapalajam havis 130 442 da loĝantoj. La averaĝa legopovo de la grandurbo estis 77.87%.
Historio redakti
La urbo estis parto de imperio de Maduraj dum la 16-a jarcento. Inter 1801-1947 Raĝapalajam vivis sub brita kontrolo.
Ekonomio redakti
La ĉefa ekonomia branĉo komence estis agrikulturo (precipe kulturoj pri mangoj). En 1936 oni establis la unuan kotonan ŝpinejon. Poste pli da teksaĵfabrikoj ekfunkciis. Hodiaŭ Raĝapalajam estas grava centro de la teksa industrio kun pluraj muelejoj kaj granda kotonmerkato.
Religio redakti
En 2011 en Raĝapalajam vivis 94.53% hinduoj, 3.48% islamanoj, 1.75% kristanoj.
Trafiko redakti
La nacia aŭtovojo inter Maduraj kaj Kollam pasas tra la urbego. Krome ekzistas 3 aliaj vojoj. La loka stacidomo faras ligojn al la tutlanda fervoja reto. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Maduraj.
Klimato redakti
Raĝapalajam situas en savanoklimato kun musono laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas pli ol 1000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La temperaturo varias averaĝe inter 24-37 °C.
Vidindaĵoj, interesaĵoj redakti
- ĉefe hinduaj temploj
- hundoraso Raĝapalajam (vidu la foton!)
Fontoj redakti
- WikiTrans