Akvobaraĵo Kornalvo

La Akvobaraĵo Kornalvo, en la hispana Cornalvo [korNALbo] estas romia akvobaraĵo en Badajoz provinco, Ekstremaduro, Hispanio, je ĉirkaŭ 10 km el Mérida, datita el la 1a aŭ 2a jarcento p.K. Tiu eltera akvobaraĵo kun ŝtona ŝirmomuro ĉe la akva flanko estas ankoraŭ uzata.[1]

La romia akvobaraĵo Kornalvo en Hispanio estis uzata dum preskaŭ du jarmiloj.

Ĝi kun la Akvobaraĵo Proserpina estas parto de Arkeologia Ensemblo de Mérida, nome Monda Heredaĵo de UNESCO ekde 1993.[2] Krome ĝi estas parto de Natura Parko Kornalvo.

Vidu ankaŭ

redakti
  1. Arenillas & Castillo 2003
  2. Archaeological Ensemble of Mérida at UNESCO

Referencoj

redakti

Plia legado

redakti