Federal Emergency Management Agency
Usona registara organizaĵo
La Federal Emergency Management Agency (FEMA) estas la nacia kunordiga instanco de Usono okaze de katastrofoj. Ĝi estas subigita ekde 2003 al la Ministerio pri interna sekureco de Usono. FEMA estis fondita la 1-an de aprilo de 1979 per dekreto de Jimmy Carter.
FEMA kunordigas la laboron de federaciaj, ŝtataj kaj lokalaj instancoj ĉe inundoj, hurikanoj, tertremoj kaj aliaj naturkatastrofoj. FEMA ofertas ankaŭ financan apogon por individuoj kaj lokaj, federaciaj instancoj ĉe rekonstruo de domoj, vendejoj kaj publikaj instaklaĵoj. Ĝi helpas ankaŭ ĉe instruado de la fajrobrigadistoj, medicinistoj de la unua helpo kaj ĉe la planado je katastrofoj.
Regiona dividoRedakti
FEMA estas ornaizita je dek regionaj kaj du areaj burooj:
- Regiono 1: Connecticut, Maine, Massachusetts, New Hampshire, Rhode Island, Vermont
- Regiono 2: New Jersey, Novjorkio, Puerto Rico, Usonaj Virgulininsuloj
- Regiono 3: Delaware, Distrikto de Kolumbio, Maryland, Pennsylvania, Virginia, West Virginia
- Regiono 4: Alabama, Florida, Georgia, Kentucky, Misisipio, North Carolina, Suda Karolino, Tennessee
- Regiono 5: Illinois, Indiana, Michigan, Minnesota, Ohio, Wisconsin
- Regiono 6: Arkansas, Louisiana, New Mexico, Oklahoma, Texas
- Regiono 7: Iowa, Kansas, Missouri, Nebraska
- Region 8: Colorado, Montana, North Dakota, South Dakota, Utah, Wyoming
- Regiono 9: Usona Samoo, Arizona, Kalifornio, Guamo, Havajo, Nevada, Nord-Marianoj, Marŝal-insuloj, Mikronezio
- Regiono 10: Alasko, Idaho, Oregon, Vaŝingtonio
Gravaj agado de FEMARedakti
- Teroratakoj de 11-a de septembro 2001, ĉefe en Novjorkio
- Uragano Katrina, 2005, Florido, Luiziano, Misisipio, Alabamo kaj Georgio
- Arbara incendio en Sud-Kalifornio 2007
Eksteraj ligilojRedakti
- oficiala paĝaro de FEMA (angla)