Malfermi la ĉefan menuon

Alabamo

Usona ŝtato en suda Usono
(Alidirektita el Alabama)

Alabamo (angle Alabama) estas usona ŝtato.

Alabamo
Ŝtato de Alabamo
Ŝtata flago de Alabamo Ŝtata blazono de Alabamo
(Flago de Alabamo) (Blazono de Alabamo)
Ŝtata kromnomo: Camellia State, The Heart of Dixie, Yellowhammer State (laŭ la "ŝtata birdo" brustornama pego)
Mapo de Usono kun Alabamo montrata
Aliaj subŝtatoj de Usono
Oficiala(j) lingvo(j): angla
Plej granda urbo Birmingham
Ŝtatestro Kay Ivey
Areo 135765 km² (30)
 - Tero 131426 km²
 - Akvo 4338 km² (3,20 %)
Loĝantaro (2010)
 - Loĝantaro 4779736 (23-a)
 - Denso 33,84 /km² (26-a)
Aliĝo
 - Dato 14-a de decembro 1819
 - Ordo 22
Horzono Centra: UTC-6/somere -5
Latitudo 30°13'N al 35°N
Longitudo 84°51'W al 88°28'W
Larĝeco 306 km
Longeco 531 km
Alteco
 - Plej alta 734 m
 - Meza alteco 152 m
 - Plej malalta 0 m
Mallongigoj
 - USPS AL
 - ISO 3166-2 US-AL
Retejo https://www.alabama.gov
v  d  r
Information icon.svg

NomoRedakti

La nomo devenas de la popolo Alabama, unu el la indiĝenaj tribaroj parolantaj lingvojn muŝkokian (angle: muskogean). Pli precize, la nomo Alabama devenas de la ĉoktaa, alia lingvo de la sama aro: ĝi estis la nomo per kiu la ĉoktaoj montris la alabamoj.[1]

La unuaj mencioj de la nomo Alabama fare de eŭropdevenaj esploristoj aperis en 1540 sub la formo Alibamo.[1] Komence la nomo celis nur la rivero fluanta apud la tero loĝata de alabamoj, kaj nur poste ĝi iĝis la nomo de la lando.

HistorioRedakti

 
Arkeologiaj postrestaĵoj de la misisipo-kulturo apud Moundville, en centra Alabamo

La lastaj jarcentoj antaŭ la alveno de eŭropanoj, en Alabamo loĝis kamplaboristaj popoloj, kiuj jam konis la kupron (do ili ne plu apartenis al la neolitiko sed jam eniris ĥalkolitikon) sed ne la bronzon. La plej grava kultivaĵo por ili estis maizo.

Similaj kulturoj ekzistis en la tuta sudorienta parto de Usono. La komuna fono estas nomata Misisipo-kulturo, el la granda rivero apud kiu ĝi ekestis (poste ĝi disvastiĝis orienten). En Alabamo estas grava arkeologia loko apud Moundville.

Hispanoj alvenis en Alabamon jam en la 16-a jarcento. En 1702 la francoj fondis la unuan urbon, Mobile: Alabamo estis tiam parto de Luiziano. Post la Sepjara Milito Alabamo estis transdonita al Britio (1763). En 1783 la norda parto de Alabama pasis sub la ĵus nakiĝintan Usonon, kaj la suda parto sub Hispanion.

En 1813 la tuta Alabamo pasis al Usono. Ĝi iĝis la 22-a ŝtato de Usono la 14-an de decembro 1819.

Je la 11-a de januaro 1861, Alabamo secesiis de Usono dum la Usona Enlanda Milito kaj Montgomery, Alabamo, fariĝis en 1861 la unua ĉefurbo de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko. Alabamo estis la loko de gravaj manifestacioj por civilaj rajtoj por nigruloj, interalie la aŭtobusa bojkoto de Montgomery (1955) kaj libereca marĉo (1965) al Montgomery de la urbo Selma kie okazis fama malobeo kiam nigrulino rifuzis sidi je la malantaŭo de aŭtobuso kiel la blankuloj postulis ke ili ĉiam sidu.

GeografioRedakti

Granda parto de Alabamo estas ebena. Nur en la nordo estas montetoj; la plej alta pinto (monto Cheaha) atingas 735m.

La plej longa rivero estas la Tenesio (Tennessee), kiu trafluas la nordan parton de la subŝtato. Ĝi estas entute 1049km longa.

La rivero Alabama ekestas per la kunfluo de la riveroj Tallapoosa kaj Coosa, 10 kilometrojn norde de Montgomery, kaj post vojo de 512 kilometroj kunfluas kun la Rivero Tombigbee por krei la riveron Mobile (kies toponimo rilatas al la indiĝena tribo Mabila). Tiu rivero post pluaj 72 kilometroj fluas en la Golfon de Meksiko (ekzakte en ties "golfeton Mobile"). La tuta longo de la sinsekvaj riveroj Coosa, Alabama kaj Mobile atingas 1051km.

La rivero Tombigbee fluas dum la unuaj kilometroj en la najbara subŝtato Misisipio. Ĝi ekestas per kunfluo de la rivero Black Warrior kaj kanalo Tenesio-Tombigbee, kaj post vojo de 320 kilometroj kunfluas kun la Rivero Alabama por krei la riveron Mobile.

La rivero Chattahoochee (690km) nur tuŝas Alabamon laŭ la limo kun Georgio.

KantonojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti