Rivero Tombigbee

rivero en Alabamo, Usono

La Rivero Tombigbee (angle Tombigbee River) situas plejparte en la samnoma subŝtato Alabamo de Usono, la unuaj kilometroj en la najbara ŝtato Misisipio. Ĝi ekestas per kunfluo de la rivero Black Warrior kaj kanalo Tenesio-Tombigbee, kaj post vojo de 320 kilometroj kunfluas kun la Rivero Alabama por krei la riveron Mobile. Tiu rivero post pliaj 72 kilometroj fluas en la Golfon de Meksiko (ekzakte en ties "golfeton de Mobile").

Tombigbee
rivero
Bazaj informoj
Situo en Misisipo kaj Alabamo, Usono
Longeco 320 km
Fluo
Fonto kunfluo de la rivero Black Warrior kaj kanalo Tenesio-Tombigbee
- Alteco super marnivelo 87 m
Enfluejo en la riveron Mobile, 72 kilometrojn norde de la samnoma urbo Mobile
- Alteco 1 m
Altecodiferenco 86 m
Geografio
Trairataj urboj Montgomery (Alabamo), Selma (Alabamo)
Map
vdr

Etimologio redakti

La rivera nomo fontas en la vorto /itumbi ikbi/ de la ĉakta lingvo kaj signifas "kestofaristo" aŭ "ĉerkofaristo".

 
la rivero ĉe Demopolis
 
historia poŝtkarto pri la vaporboato "American" sur la rivero en Columbus (Misisipio) inter la jaroj 1890 kaj 1920