Fekaj aŭ termotoleraj koliformoj estas bakterioj ordinare trovataj en la intestoj de homoj kaj bestoj. Ili estas gram-negativaj, baciloformaj, gram-negativaj karakterizitaj per la aktiveco de la enzimo β-galaktozidazo. Ili povas kreski en medioj enhavantaj surfaktantojn kaj fermenti la laktozon ĉe temperaturoj inter 44º - 45ºC, kun produktado de acidoj, gasoj kaj aldehidoj. Krom ĉeesti en fekaĵoj de homoj kaj homotermaj bestoj, ili okazas en grundoj, plantoj kaj aliaj vivmediaj matricoj kiuj ne estas malpurigitaj de fekaj materialoj. Ĉar kelkaj el tiuj bakterioj ne trovatas nur en la fekaĵoj, la plej korekta vorto kiu identigas ilin estas termotoleraj koliformoj[1].

Testi la akvokvaliton estas ĉiam bona maniero eviti infektojn.

Inter la tiugrupaj bakterioj, oni povas mencii la Escherichia coli-on kaj kelkajn bakteriojn de la genroj Klebsiella, Citrobacter kaj Enterobacter. La Escherichia coli estas la sola kiu vivas en la homintesto. Oni devas elstarigi ke la Escherichia coli ne kaŭzas problemojn al la sano[2] kiam ĝi troviĝas en la intesto, ĉar ĝi vivas normale en tiu loko. Tamen, kelkaj variantoj povas elĉenigi gastrointestajn disturbojn karakterizitajn per akva diareo. Krom tio, tiu bakterio rilatas al urinaj pneŭmonaj kaj meningaj infekcioj.

Fekaj koliformoj, samkiel aliaj bakterioj, ĝenerale povas inhibiĝi en sia kresko per bolanta akvo aŭ per traktado kun kloro. Kompleta lavado kun sapo post kontakto kun malpurigita akvo ankaŭ povas helpi la preventadon de infekcioj. Gantoj ĉiam devas uziĝi dum testoj kun fekaj koliformoj. Komunumoj kiuj havas provizon da publika akvo ordinare kontrolas kaj traktas la akvon kontraŭ la atakoj de la fekaj koliformoj.

Referencoj redakti

  1. Mundo Educação
  2. The Drinking Water Handbook, Frank R. Spellman, Joanne Drinan, Joanne E. Drinan

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti