Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio
La mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio estas ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono kiu situas en suda Maroko, alĝeria Tindufo kaj en orientaj Kanarioj. Ĝi apartenas al la biomo de la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono kiu ampleksas la tutan mediteranean regionon, escepte de la alta montaro.
Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
|
||||
Vikimedia Komunejo: Mediterranean acacia-argania dry woodlands and succulent thickets [+] | ||||
Ĝi estas limigita norde de la mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj, oriente de la nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj, sude de la atlantika marborda dezerto, kaj okcidente de la Atlantiko.
Priskribo
redaktiLa ekoregiono okupas 100 500 kvadratajn kilometrojn en la atlantik-marborda malaltebenaĵo de la sudoriento de Maroko kaj la ekstrema nordo de la marbordo de la Okcidenta Saharo, la ebenaĵo de Haouz-Tadla, la valoj de Suso kaj de Draa, kaj la ekstrema okcidento de Alta Atlaso kaj de Anti-Atlaso; kaj ĝi ankaŭ etendiĝas sur la alĝeria provinco de Tindufo kaj sur la insuloj plej orientaj de Kanarioj : Lanzarote, Fuerteventura kaj la apudaj insuletoj : Ĉiniĥa Insularo kaj Insulo de Lobos.
Lanzarote kaj Fuerteventura apartenas al tiu ĉi ekoregiono tial ke, kaŭze de iliaj aridecoj kaj karakteroj malmulte montarecaj, ili estas pli similaj al la apuda kontinenta afrika regiono ol al resto de Kanarioj.
Flaŭro
redaktiDuonarbaroj de Argania spinosa akompanataj de akacioj kaj sukulentaj arbustaroj regataj de eŭforbioj, estas la precipaj plantaj komunumoj en la ekoregiono.
La precipaj specioj kiuj akompanas arganion estas : Periploca laevigata, Senecio anthephorbium, Launaea arborescens, Warionia saharae, Acacia gummifera, Rhus tripartitum, Withania frutescens, Euphorbia officinarum, Cytisus albidus, Ephedra altissima, kaj Tetraclinis articulata. La limoj de la ekoregiono identiĝas kun tiuj de la argania duonarbaro. Acacia gummifera kreskas kiel arbustaroj kaj estas komuna akompananta specio por la arganio. Aliaj akacioj kiel Acacia raddiana kaj Acacia ehrebengiana estas pli regantaj en la landinterna parto de la ekoregiono, kaj estas larĝe disvastigitaj tra la sahara dezerto. Balanites aegyptiaca kaj Maerua crassifolia komune kreskas en la duonarbaroj de akacio kaj arganio en la orienta parto de la ekoregiono.
Faŭno
redaktiLa kontinenta parto de la ekoregiono gastigas tre diversan bestaron, kie miksiĝas palearktisaj kaj afrikotropisaj specioj.
Estas unu eksterordinare grava birdspecio. La Nacia Parko "Souss-Massa" inkluzivas gravan brediĝantan populacion de la kvazaŭ endemia norda senharibiso (Geronticus eremita).
Endemiismoj
redaktiLa plimulto de la endemiaj specioj estas trovitaj sur la praaj, malaltaj kanariaj insuloj Fuerteventura kaj Lanzarote.
Situacio de naturprotekto
redaktiLa ekoregiono estas tre endanĝerigita. Sur la kontinento, la sistemo de protektitaj areoj ĵus estas komenciĝanta, kaj la naturaj resursoj estas fundamentaj por la kampara loĝantaro. Rilate al la Kanarioj, la insuloj havas bone starigitan retaĵon de protektitaj areoj, sed la biodiverseco estas minacata kaŭze de la turismo.
Bibliografio
redakti- france Anonimo 1992 : Plan Directeur des Aires Protégées, Vol. I&II, Ministère de l'Agriculture et de la Mise en Valeur Agricole, Royaume du Maroc.
- hispane Charco, J. 1999 : El Bosque Mediterraneo en El Norte de Africa. Biodiversitá y lucha contra la desertificación. Agencia española de cooperación internacional, Madrid.
- france M'Hirit, O.; Benzyane, M.; Benchekroun, F.; El Yousfi, S.M.; Bendaanoun, M. 1998 : L'arganier. Une espèce fruitière-forestière à usages multiples, Editions Pierre, Belgique, 144 p.
- france Peltier, J.P. 1983 : Les séries de l'arganeraie steppique dans le Souss (Maroc). Ecologia Mediterranea, 9(1): 77-88.
Vidu ankaŭ
redakti
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Ekoregiono PA1212 : Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio (WWF)
- angle Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio (WWF-Wildworld)
- angle Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio (The Encyclopedia of Earth)
- angle Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio (Globalspecies)[rompita ligilo]
- angle Tutmondaj 200; numero 123 : Mediteraneaj arbaraj, duonarbaraj kaj arbustaraj ekoregionoj (WWF) Arkivigite je 2017-01-11 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Biomo "Mediteraneaj ekoregionoj" (WWF) Arkivigite je 2011-04-01 per la retarkivo Wayback Machine