Lanzarote

Lanzarote estas la plej orienta insulo de la Kanariaj Insuloj. Sian nomon ĝi ricevis de la maristo Lancelotto Malocello, kiu en 14-a jarcento atingis la insulon kaj konatigis ĝin inter francaj, britaj kaj hispanaj maristoj kaj komercistoj.

  • Ĉefurbo: Arrecife
  • Areo: 795 km²
  • Loĝantaro: ĉirkaŭ 72.000
  • Situo: 29°13' - 28°50' NO (N), 13°55' - 13°24' OK (U) (mapo Mapo)
Lanzarote
Lanzarote's Lunar-Like Landscape.jpg
Flag of Lanzarote.svg
Flago

LandoFlago-de-Hispanio.svg Hispanio

ĈefurboArrecife
- koordinatoj29° 2′ N, 13° 38′ U (mapo)29.035-13.635Koordinatoj: 29° 2′ N, 13° 38′ U (mapo) [+]
Areo791 km² (79 100 ha) [+]

Loĝantaro152 289 [+] (2019)
Denseco192,53 loĝ./km² [+] [+]

ĈefuloMaría Dolores Corujo Berriel (PSOE)
HorzonoUTC±00:00 [+]


Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Lanzarote [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiogeografioRedakti

Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), la insulon kovras la mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio. Tiu estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearkta ekozono. La ekoregiono ankaŭ apartenas al la biomo de la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj.

KulturoRedakti

La plej grava artisto/arkitekto en Lanzarote estis César Manrique. Li multe faris por konservi la originan karakteron de la insulo. Ekzemple, li certigis, ke nur la tradiciaj koloroj de verda, blua kaj bruna estas permesitaj por pordoj kaj kadroj. La domoj eble ne estas pli altaj ol kvar etaĝoj kaj ankaŭ devas esti farbitaj blankaj. Krome, grandaj reklamŝildoj estas malpermesitaj, ĉio ĉi por konservi la insulon en sia origina stato kiel eble plej multe (male al insuloj kiel Gran Canaria kaj Tenerifo kie multe da "betono kaj neono" troviĝas pro amasturismo). Tuj okulfrapaj estas sep artaĵoj de Manrique nomitaj "Juguetes del Viento" (Ludiloj de la Vento). Ili troveblas ĉe la flughaveno kaj sur la trafikcirklo proksime de lia iama hejmo. La Fundación César Manrique troviĝas en lia iama hejmo en Tahiche,

UneskoRedakti

La insulo estas Biosfera rezervejo proklamita de Unesko.

LiteraturoRedakti

En EsperantoRedakti

Pri la insulo aperis en 2018 la dvd Lanzaroto - Insulo fortuna de Roman Dobrzyński.

GalerioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti