Yaiza [ĜAJza] estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sur la sudokcidenta pinto de la insulo Lanzarote. Ĉefaj rimedoj estas turismo kaj agrikulturo.

Yaiza
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 35570
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 17 415  (2023) [+]
Loĝdenso 82 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 57′ N, 13° 46′ U (mapo)28.955-13.766666666667Koordinatoj: 28° 57′ N, 13° 46′ U (mapo) [+]
Alto 192 m [+]
Areo 212 km² (21 200 ha) [+]
Yaiza (Kanariaj insuloj)
Yaiza (Kanariaj insuloj)
DEC
Yaiza
Yaiza
Situo de Yaiza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yaiza [+]
vdr

Geografio redakti

 
Charco Verde, nomita ankaŭ Los Clicos.

Ĝi estas la plej suda kaj plej okcidenta parto de la insulo Lanzarote, ĉirkaŭita de Atlantiko, lime kun Tinajo (nordoriente) kaj Tías (oriente).

La loĝloko Yaiza estas la municipa ĉefurbo, kie estas la urbodomo kaj la preĝejo Nuestra Señora de los Remedios. Yaiza elstaras inter la loĝlokoj de la insulo pro siaj zorgita pejzaĝo kaj respekto al la tradicia arkitekturo.

Krom la Nacia Parko Timanfaya, la municipo enhavas aliajn gravajn naturajn lokojn, kiel la natura monumento de la vulkanoj Los Ajaches, sur kies marbordo estas la strandoj Papagayo, kaj Charco Verde, nomita ankaŭ Los Clicos.

Sur la marbordo de Yaiza estas ankaŭ la grandaj salproduktejoj de Janubio.

Historio redakti

 
Turo Coloradas aŭ Águila.

En la areo estis setlejoj de guanĉoj. En la suda pinto de la teritorio de la nuna municipo Yaiza, en la zono konata kiel El Rubicón, instaliĝis la unua setlejo de eŭropanoj de la insuloj Kanarioj en 1402, ekde kie startis la konkero de la insularo. Tie estis la katedralo de San Marcial de Limoges, patrono de Lanzarote kaj kunpatrono de la kanaria diocezo.[2]​ Tiun katedralon detruis anglaj piratoj en la 16-a jarcento kaj aktuale estae en Femés la Ermitejo de San Marcial de Limoges.

Yaiza estas en la bordo de la areo enterigita per la vulkanaj erupcioj okaziĝintaj en Lanzarote inter 1730 kaj 1736, kiuj kreis la areon kiu nun estas la Nacia Parko Timanfaya. Precize, la ĉefa kroniko de la erupcioj estis rakontita de la tiam paroĥo de Yaiza, Andrés Lorenzo Curbelo.

 
Playa Blanca.

En la insulo gravis produktado de kalia herbo kaj eksportado jam fine de la 18-a kaj komenco de la 19-a jarcentoj. Kiam tiu dekadencis, sekvis importado de koĉo kiu utilis por tekstila industrio. Pere de tiu rimedo Arrecife iĝis insula ĉefurbo en 1847, kaj tial ĝi iĝis ekonomia kaj politika centro de Lanzarote, tre norde de Yaiza.

Ekde la 1970-aj jaroj la urbo iĝis altirejo por turismo.

Demografio redakti

Ĝis 1991 la loĝantaro kreskiĝis nur ĝis 2 675 loĝantoj; poste kreskiĝis ĝis nunaj 17 000 loĝantoj pro la gravo de turismo, preskaŭ sesobligante la populacion.

Loĝlokoj redakti

 
Puerto Calero.
 
Uga.
 
El Golfo.

En la municipa teritorio estas Femés, loĝloko en kiu okazas la ĉefa agado de la romano Mararía, de la kanaria verkisto Rafael Arozarena. Playa Blanca, en la suda pinto de la insulo, estas la ĉefe turisma kerno de la municipo.

Loĝantaro en loĝlokoj (2022)
Loĝlokoj Loĝantoj
Playa Blanca 12839
Uga 1201
Yaiza (ĉefurbo) 1098
Puerto Calero 513
Las Breñas 389
El Golfo 251
Femés 219
Playa Quemada 116
Cortijo Viejo 79
Las Casitas de Femés 59
La Degollada 54
La Hoya 49
Maciot 29
La Geria 28
Totalo 16924[3]

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. «7 de julio: San Marcial, compatrono de la diócesis. Página Web Oficial de la Diócesis Canariense». Arkivita el originalo la 9an de majo 2016. Konsultita la 25an de aprilo 2016.
  3. «Instituto Nacional de Estadística. (Hispana Statistika Instituto)». www.ine.es. Konsultita la 17an de aprilo 2023.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Yaiza en la hispana Vikipedio.