Historio de filozofio

La historio de filozofio estas la studo de filozofiaj ideoj kaj konceptoj tra tempo. Temoj specife ligitaj al historio de filozofio eble inkludos (sed ne estas limigitaj al): Kiel ŝanĝoj en filozofio povas esti enkalkulitaj kaj rakontitaj historie? Kio motivigas la evoluon de pensaro en sia historia kunteksto? Al kiu grado filozofiaj tekstoj de antaŭaj historioj laŭ epokoj povas esti komprenitaj eĉ hodiaŭ?

Ĉiuj kulturoj - estu ili prahistoriaj, mezepokaj, aŭ modernaj; orientaj, okcidentaj, religiaj aŭ sekularaj - estis havintaj siajn proprajn unikajn skolojn de filozofio, kiuj alvenis tra kaj heredo kaj tra sendependa eltrovado. Tiaj teorioj kreskis de malsamaj regionoj kaj aliroj, ekzemploj de kiuj inkludas (sed ne estas limigitaj al) raciismon (teorioj alvenis tra logiko), empiriismon (teorioj alvenis tra observado), kaj eĉ tra saltoj de kredo, espero kaj heredo (kiel ekzemple la supernaturismaj filozofioj kaj religioj).

Historio de filozofio serĉas al katalogo kaj klasifikado de tia evoluo. La celo estas kompreni la evoluon de filozofiaj ideoj tra tempo.

Rafaelo: La platona Akademio. I.a. filozofoj estas prezentitaj: Anaksimandro, Heraklito, Parmenido, Sokrato, Platono, Aristotelo, Alkibiado, Hipatio, Antisteno, Diogeno, Ksenofono, Epikuro, Pitagoro, Ptolemeo, Zaratustro kaj Averroes

Okcidenta filozofio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Okcidenta filozofio.

Okcidenta filozofio estas la filozofia pensaro kaj verkaro de la okcidenta mondo. Historie, la esprimo ĵus estis inventita por rilati al la filozofia pensado de okcidenta civilizo, komenciĝante kun greka filozofio en antikva Grekio, kaj poste kovrante grandan areon de la globo. La vorto filozofio mem originis de antikva Grekio: filosofia (φιλοσοφία), laŭlitere, "la amo por saĝeco" (φιλεῖν - filein "ami" kaj σοφία - sofia, " saĝeco ").

Antikva filozofio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Helena filozofio.

Helena filozofio estas komponita el la ĉefaj skoloj de antikva greka filozofio, kaj ĝiaj plej elstaraj disvolvigintoj. Inter ili elstaras platonismo (Sokrato, Platono), aristotelismo (Aristotelo, epikurismo (Epikuro), cinikismo, stoikismo (Epikteto, Seneko).

Mezepoka filozofio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Filozofio de Mezepoko.

La Filozofio de Mezepoko konstituas ampleksan kaj kompletan repripenson de la tuta klasika tradicio sub influo de la demandoj estariĝintaj de la tri monoteismaj religioj.

Renesanca filozofio redakti

Moderna filozofio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Moderna filozofio.
 
Immanuel Kant

La Moderna filozofio konvencie komenciĝas kun la Humanismo (15-a jarcento p.K.) kaj kun la revalorigo de la homo kaj ties sperto eminente tera kvankam neekskludanta la integran destinon de la homo, kaj finiĝas kun la figuro de Immanuel Kant (1724 - 1804), la pensulo kiu malfermis la vojojn al Romantikismo kaj al la nuntempa filozofio. La trajto plej distinga estas fakte la intensigita antropocentrismo, kiu en iuj pensuloj, precipe ĉirkaŭ la finiĝo de la 18-a jarcento, kun la klerismo albordiĝas al la relativismo kiu iuaspekte similas al tiu de pozitivismo kaj de la hodiaŭa filozofio.

Nuntempa filozofio redakti

Orienta filozofio redakti

Hinda filozofio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hinda filozofio.

Ĉina filozofio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉina filozofio.

Unudiisma filozofio redakti

Juda filozofio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Juda filozofio.

La sintagmo Juda filozofio ne estas universale akceptita, tamen, fakte, tiu doktrino ekzistas. Temas tamen pri objekto postulanta atentan analizon kaj zorge faritan difinon kun preciza ekspliko de la terminoj. Laŭ iuj, ĝi estas provo kunfandi laikajn kaj nereligiajn datenojn kun tiuj religiaj de Judismo; laŭ aliaj, male, prefere temas pri pli moderna formo de raciigado de la judismo mem. Rimarkindas ke la precipaj judaj fontoj kiel Tanaĥo kaj Talmudo, ne entenas la terminojn Filozofion kaj Judismon ĉar tiuj fontoj naskiĝis kiel preceptoj por la konduto de fideluloj, kaj se poste fariĝis laŭlonge de la meditoj ankaŭ fontoj de ellaborado de saĝo, ili tamen ne atingas la karakteron de la filozofia rezonado.

Kristana filozofio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kristana filozofio.

Kristana filozofio estas tiu esplorokampo kiu serĉas respondojn pri la senco de la mondo kaj de la vivo je la lumo de la Kristana revelacio; tiasence ĝi referencas plipropre al la rilatoj inter filozofio kaj religio. Filozofio estas certe frukto de la rezonadoj de la homa intelekto; sed tiu ĉi lumiĝas ankaŭ per revelaciaj datenoj, jam ilustritaj de la racio, kaj do pri tiuj aplikiĝas la homa filozofianta racio.

Islama filozofio redakti