Malfermi la ĉefan menuon

Lev Isaakoviĉ ŜESTOV ruse Лев Исаа́кович Шесто́в, denaske Jehuda Lejb Ŝvarcman, ruse Иегуда Лейб Шварцман, (naskiĝis la 31-an de januaro[jul.]/ 12-an de februaro 1866[greg.] en Kievo, Rusa Imperio, mortis la 19-an de novembro 1938 en Parizo) estis rusa ekzistadisma filozofo, konata pro sia "filozofio de malespero". Naskiĝinta en Kievo (Rusa Imperio) la 12-an de februaro [malnovstile la 31-an de januaro] 1866, li elmigris al Francio en 1921, fuĝe el la sekvoj de la Oktobra Revolucio. Li loĝis en Parizo ĝis sia morto la 19-an de novembro 1938.

Lev Ŝestov
Si Léon Chestov noong 1927.jpg
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1866 (1866-01-31)
en Kievo
Morto 19-an de novembro 1938 (1938-11-19) (72-jara)
en Parizo
Lingvoj rusa lingvo [#]
Ŝtataneco Rusia ImperioRusia Soveta Federacia Socialisma RespublikoSvislandoFrancio [#]
Alma mater Moskva Ŝtata UniversitatoKijiva Universitato [#]
Profesio
Profesio filozofo • universitata profesoro • verkisto • literaturhistoriisto [#]
Laborkampo filozofio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

La filozofio de Ŝestov estas, je unua rigardo, ne vera filozofio: ĝi proponas nek sistemecan unuecon, nek koheran serion de diskursaj propozicioj, nek teorian klarigon de filozofiaj problemoj. Plej el la verkaro de Ŝestov estas fragmenteca. Rilate al la formo (li ofte uzis aforismojn) la stilo povas esti konsiderata pli reteca ol linia, kaj pli eksplodema ol argumenteca. La aŭtoro ŝajne kontraŭdiras sin mem je ĉiu paĝo, kaj eĉ serĉas paradoksojn. Tio ĉar li kredas, ke la vivo mem estas, lastanalize, tre paradoksa, kaj ne komprenebla tra logika aŭ racia esplorado. Ŝestov subtenas, ke neniu teorio povas solvi la misterojn de la vivo. Fundamente, lia filozofio ne estas 'problem-solva', sed fakte problem-genera, kun markita emfazo al la enigmaj kvalitoj de la vivo.

Lia elirejo ne estas teorio, aŭ ideo, sed sperto, nome sperto de despero, kiun Ŝestov priskribas kiel perdo de certeco, nome perdo de libero, perdo de la signifo de la vivo. La radiko de tiu malespero estas tio kion li ofte nomas 'Neceso', sed ankaŭ 'Racio', 'Idealismo' aŭ 'Fato': ia pensmaniero (sed samtempe ankaŭ tre reala aspekto de la mondo) kiu subigas la vivon al ideoj, abstrakteco, ĝeneraligo mortigas ĝin, ignorante la unikecon kaj vivecon de la realo.

Kelkaj verkojRedakti

  • Bono en la instruo de Tolstoj kaj Nietzsche, 1899
  • Filozofio de Tragedio, Dostojevskij kaj Nietzsche, 1903
  • Ĉio eblas (Apoteozo de Senfundamenteco), 1905
  • Potestas Clavium, 1919
  • En la balanciloj de Jobo, 1923–29
  • Kierkegaard kaj la ekzistadisma filozofio, 1933–34
  • Ateno kaj Jerusalemo, 1930–37

BibliografioRedakti

  • Geneviève Piron: Léon Chestov, philosophe du déracinement, Éditions L'Âge d'Homme, 2010 (ISBN 978-2-8251-3976-9).