Hipostazo

Vikimedia apartigilo

Hipostazo (greke: ὑπόστᾰσις, kunmetajzo de ὑπό (sube) kaj στᾰσις (stari)) estas koncepto kiu ricevas diversajn signifojn depende de la koncernata scienco.

  • En kristanismo, ĉi tiu koncepto de hipostazo, pliellaborita de novplatonismo, transdonis la vojon por pliklare kaj pliscience reordigi kaj disciplini la kredon pri la persono de Jesuo rilate al Dio kaj do en la formulado de la doktrino pri la Sankta Triunuo.
  • En kristologio estis aranĝita la esprimo unio hipostaza, kiu estas polisemiaĵo, nome kuniĝo de vortoj kies signifo ne estas deduktebla de la signifo de la vortoj kiuj ĝin komponas, ĉikaze uzata por indiki la kunan ĉeeston en Kristo de ambaŭ naturoj, homa kaj dia, en unusola hipostazo, nome persono. Tiu teologia ellaborado pri hispotazo-persono, multe helpis, aparte pliprecigita kaj pliprofundigita per la aplikado de la koncepto de persono al la komponantoj de la kristana Trinunuo, al disvolviĝo de personismo, tipa kristana kontribuo al la homaj, nome psikologiaj kaj sociaj kaj filozofiaj, sciencoj.
  • En lingvistiko, pere de ekspansio, lingva hipostazo indikas la transformiĝon de iu vorto de iu gramatika kategorio al alia. Kiel vortfiguro, lingva hipostazo informas ke temas pri konkretigo kaj personigo de abstrakta koncepto.
  • En genetiko, genetika hipostazo estas la kondiĉo kreiĝinta el subpremado de la manifestiĝo de iu geno pro la influo de la alia geno nealela kun la unua.