Procesio (teologio)

Procesio ĉi-kaze estas koncepto pure teologia, ĉeesta en la kristana doktrino krom en la filozofia ellaborado en ĝi subkuŝanta. Ĉi-kaze procesio difinas la aktivecon per kiu, en la unika Substanco de Dio, estas generitaj la tri Personoj, aŭ Hipostazoj, kiuj formas la unikan Dion.[1]

Dio, do, laŭ tiu nocio, konceptita ne statike) generas la hipostazojn sen ke tiuj-ĉi fariĝas entoj disigitaj ĉar ili restas en Li. Ĉi-rilate oni parolas pri samsubstanceco: la tri spiritaj paralelaj niveloj konstituantaj Dion estas faritaj per la sama dia substanco. En kristanismo tiuj tri realoj aŭ hipostazoj estas: Patro, Filo, kaj Sankta Spirito.

En la kristana Sankta Triunuo oni distingas aparte du procesiojn: tiu de Dio Patro kiu generas la Filon, dum el la Patro kaj Filo procedas la Sankta Spirito. La unua estas difinita generado, la dua spirado.

Procesio vidpunkte de la kristana doktrinoRedakti

La procesio establas apartajn ligojn de reciproka Rilato. La generiĝo de la Filo,Verbo de Dio, estas esence scia proceso: en sia Filo la Patro konas sin mem. La Sankta Spirito estas, male, Rilato de amo: temas pri la dono kiun la Patro kaj la Filo reciproke interŝanĝas.

La influo de la kristana triunua koncepto jam aperis en pagana pensulo: Plotino el Likopolo, kiu el la Unu igis derivanta la NousIntelekto, kiu siavice generas la Animon. En Plotino, tamen, tiu procesio okazas laŭsence de defektiĝo kaj malpliboniĝo.

Origeno, enkondukante filozofian kaj teologian lingvaĵon pri la kritana Triunuo, kaj sekve Gregorio de Nazianco, asertis, tamen, unuaj inter kristanaj intelektuloj, egalesencan rilaton kaj ne subordigon inter la tri hipostazoj.

Tiu lingvaĵo kaj la relataj konceptoj estis farita propra de Aŭgusteno de Hipono kaj de Tomaso de Akvino kaj de ĉiuj sennombra kristanaj teologoj. Ili pliprofundigis la naturon de la dia procesio, substrekante ke la tri Personoj ne povas esti tri disigitaj substancoj, alikaze ili estus tri diaĵoj. Tiuj teologoj insistis sur la koncepto pri Rilato, kia kaŭzo de la artikolado de la unika naturo en tri Personoj egalaj kaj disingitaj.

Kromaj precizigojRedakti

Dum teologoj kaj filozofoj de la kristana medio diskutis kaj diskutas pri la procesio en la kristana Triunuo, la kristana kredo memorigas ke la kristana Triunuo estas “Mistero de la kredo” revelaciita de Dio kaj nekomprenebla de la homa racio.

La konfeso pri la kristana Triunuo apartenas al la origina kristana heredo kaj estas bazo de ĉiu kristana konsento. Tio estas eksprese deklarita en la baza formulo de la Monda Konsilio de Eklezioj de (1948).

Inter la kristanaj eklezioj de Okcidento kaj tiuj de Oriento pluestas, tamen, malsameco koncerne la procesion de la Sankta Spirito: La orientaj ne akceptis la okcidentan aldonon al la Kredokonfeso nicea-konstantinopola laŭ kiu la Sankta Spirito procedus "de la Patro kaj de la Filo" [2]. Tamen la okcidentaj kristanaj eklezioj neniam rifuzis la formulon konfesatan de la orientaj eklezioj.

NotojRedakti

  1. Tiu doktrino estas anoncita kaj proklamita de la kristanaj eklezio, sed neniu pretendas ĝin justigi per la racio: ĝi estas mistero de la kredo esprimita per memorando-dogmo).
  2. (Filiokvo = ex Patre Filioque)

Vidu ankaŭRedakti