Mistero de la kredo

Simila temo: [1]

Mistero de la kredo en kristanismo estas religia koncepto kiu aludas al vero revelaciita konstituanta la kristanan kredon. Tiu esprimo jam troviĝas en la greko de la 1 Timoteo 3, 9: τὸ μυστήριον τῆς πίστεως = mistero de la kredo, (latine “misteriun fidei). Du precipe elstaras, kiel fundamentaj por kristanoj [1], tiu de la Unueco kaj triunueco de Dio kaj la enkarniĝo de la Difilo, kiuj siavice kuntrenas multajn similaĵojn kiujn la historio fiksis, kiel memorandaĵojn, en dogmoj kiel, ekzemple, la Kristan ĉeeston en la Eŭkaristio [2].

En Katolikismo, fakte, kun grandega amplekso kaj diversmaniere ankaŭ en aliaj kristanaj konfesioj, aliaj veroj dogmaj aldoniĝas al tiuj fundamentaj, por ĉiuj kune formas la amplekson de la Kristana Doktrino, eĉ en siaj diversaj substrekoj kaj facetoj: estas la kazo, ekzemple, de la Mariaj dogmoj, aŭ de la sanktiga efiko de la sakramentoj.

En tiu kunteksto la termino mistero ne plu tenas la kurantan signifon pri temo nekomprenebla aŭ nekonebla aŭ deduktebla per la sola racio, aŭ de fenomeno pri kiu oni ne kapablas trovi la kaŭzon kaj la eksplikon. Ĝi havas, male, la signifon de manifestiĝo de Dio al la homoj, por ilin igi partoprenaj de sia graco kaj de sia vivo. Kiel dia ago, eĉ en tiu kazo mistero signifita staras super la komprenigaj potencoj de la racio ĉar neniu homo povas atingi scion plenan kaj elĉerpan pri Dio; sed ne estas kontraŭ la racio, kiu, male, subtenita kaj iluminita de la revelacio, konsentas al la homo analogian kaj senperan scion pri la mistero de Dio.

Kiel komplemento de la du signifoj de la vorto “Mistero” (1 vero revelaciita sed ne komprenebla de la racio, 2 vero revelaciita sed iumaniere komprenebla per la racio) citendas la fama, erare atribuita al Tertuliano, eldiro mi kredas ĉar ĝi absurdas kiu funde signifas: se mi kredas ion pruveblan de la racio tio okazas nur surbaze de la revelacio. Aldonendas ke por katolikismo ne proponendas kredago fundita sur fideismo.

Notoj redakti

  1. Ĉiuj kristanaj eklezioj rekonis kiel siajn distingitajn verojn, tiuj du misteroj, kiel transcendajn la homan racion kaj karakterizantajn kristanismon. Vidu: Monda Konsilio de Eklezioj.
  2. Vidu la encikliko de Paŭlo la 6-a “Misterium Fidei”.

Vidu ankaŭ redakti