Franz Brentano
Franz BRENTANO (naskiĝinta en 16-a de januaro 1838, mortinta en 17-a de marto 1917) estis psikologo, sociologo, filozofo germana. La fondinto de sia lernejo (Brentano Lernejo) en kiu lernis Carl Stumpf, Kazimierz Twardowski, Edmund Husserl, Alexius Meinong kaj Sigmund Freud.
Franz Brentano | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Franz Brentano | |||||
Naskonomo | Franz Clemens Honoratus Hermann Brentano | ||||
Naskiĝo | 16-an de januaro 1838 en Boppard, Reĝlando Prusio, ![]() | ||||
Morto | 17-an de marto 1917 (79-jara) en Zuriko | ||||
Tombo | Friedhof [#] | ||||
Religio | katolika eklezio [#] | ||||
Lingvoj | germana [#] | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio [#] | ||||
Alma mater | Munkena universitato • Universitato de Würzburg • Universitato de Tubingeno • Humboldt-Universitato en Berlino • Universitato de Monastero [#] | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Brentano [#] | ||||
Patro | Christian Brentano [#] | ||||
Patrino | Emilie Brentano [#] | ||||
Gefratoj | Lujo Brentano [#] | ||||
Edz(in)o | Ida Brentano • Emilie Brentano [#] | ||||
Parencoj | Adolf Lieben • Richard Lieben [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo • psikologo • universitata instruisto [#] | ||||
Laborkampo | filozofio [#] | ||||
Doktoreca konsilisto | Franz Jakob Clemens [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Psychology from an Empirical Standpoint [#] | ||||
| |||||
Filozofo ![]() | |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Brentano studis filozofion en universitatoj en Munkeno, Würzburg, Berlino kaj Münster. Li interesiĝis pri filozofio skolastika. Li komencis studi teologion kaj lernis en seminario preparante sin al esti katolika pastro. En 1866 li habilitiĝis kaj komencis instrui en Würzburg. Tie li konis Carl Stumpf. En 1874 li publikis Psychologie vom empirischen Standpunkt kaj komencis prelegi en universitato en Vieno. Tie lin aŭskultis Edmund Husserl, Alexius Meinong, Christian von Ehrenfels, Rudolf Steiner kaj multuloj. Ili kaj aliaj gravaj prekursoroj de filozofio kaj psikologio lernis en fama Brentano Lernejo.
Laŭ Brentano ĉefa emo de psikaj aktoj estas intencionalemo- direktado al objektoj. Tiuj objektoj- alie al aktoj psikaj- estas transcendentalemaj. La fenomenoj psikaj Brentano divitas al prezentoj, juĝoj kaj "aktoj de amo kaj antipatio". Al ili respondas la estetiko, logiko kaj etiko kaj al ili ekvivalentoj estas beleco, vero kaj bono (tri perfektaĵoj laŭ Platon).