Gustav Theodor FECHNER (19a de aprilo 1801 – 18a de novembro 1887)[1] estis germana filozofo, fizikisto kaj eksperimenta psikologo. Frua pioniro en eksperimenta psikologio kaj fondinto de psikofiziko, li inspiris multajn sciencistojn kaj filozofojn de la 20a jarcento. Oni konsideras ĝin kiel la pruvinto de la ne-lineara rilato inter psikologia sensacio S kaj la fizika intenseco I de stimulo pere de la formulo: S = k.log(I), kio iĝis konata kiel Leĝo Weber–Fechner.[2][3]

Gustav Fechner
Persona informo
Naskonomo Gustav Theodor Fechner
Naskiĝo 19-an de aprilo 1801 (1801-04-19)
en Żarki Wielkie
Morto 18-an de novembro 1887 (1887-11-18) (86-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Universitato de LepsikoKruclernejo
Familio
Frat(in)oj Mathilde Kietz • Emilie Kuntze • Eduard Clemens Fechner
Okupo
Okupo fizikistopsikologo • statistikisto • universitata instruisto • filozofotradukistoverkisto
vdr

En 1834 li estis nomumita profesoro pri fiziko en Leipzig. sed en 1839, li eksuferis pro okulmalsano dum studis la fenomenojn de koloro kaj vida percepto, kaj, post granda sufero, rezignis pri la posteno. Poste, rekuperinta, li revenis al la studado de la menso kaj ĝiaj rilatoj kun la korpo, farante publikajn prelegojn pri la temoj traktitaj en liaj libroj. Kuŝante surlite Fechner havis rigardon al la rilato inter mensaj sensacioj kaj materiaj sensacioj. Tiu rigardo montriĝis grava en la disvolvigo de psikologio ĉar de tiam estas kvanta rilato inter la mensa kaj la fizika mondoj.[4]

Fechner publikigis artikolojn pri kemio kaj fiziko, kaj tradukis kemiajn verkojn de Jean-Baptiste Biot kaj de Louis Jacques Thénard el la franca. Diferenca sed esenca flanko de lia karaktero estas vidata en liaj poemoj kaj humoraj pecoj, kiel Vergleichende Anatomie der Engel (1825), verkita sub la pseŭdonimo "Dr. Mises."

En 1838, li studis la ankoraŭ misteran perceptan iluzion de tio kio estas nomita la Fechner-a kolorefiko, laŭ kiu koloroj estas vidataj laŭ mova modelo de blanko kaj nigro.

Friedrich Paulsen estis la plej granda el la lernantoj de Gustav Theodor Fechner, al kies doktrino de tutpsikismo li donis grandan elstarecon per sia Einleitung in die Philosophie (1892; 7a eld., 1900). Li iris tamen konsiderinde trans Fechner en klopodo fari epistemologian priskribon de la sciaro pri psikofiziko.

Kelkaj verkoj redakti

  • Praemissae ad theoriam organismi generalem (1823).
  • Resultate der bis jetzt unternommenen Pflanzenanalysen (1829).
  • Maassbestimmungen über die galvanische Kette (1831).
  • (Dr. Mises) Schutzmittel für die Cholera (1832)
  • Repertorium der Experimentalphysik (1832). 3 volumoj.
  • (eld.) Das Hauslexicon. Vollständiges Handbuch praktischer Lebenskenntnisse für alle Stände (1834–38). 8 volumoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. "Gustav Fechner - German philosopher and physicist". Encyclopedia Britannica. Alirita la 29an de januaro 2019.
  2. Fancher, R. E. (1996). Pioneers of Psychology (3rd ed.). New York: W. W. Norton & Company. ISBN 0-393-96994-0.
  3. Sheynin, Oscar (2004), "Fechner as a statistician.", British Journal of Mathematical and Statistical Psychology (publikigita en majo 2004), 57 (Pt 1), pp. 53–72, doi:10.1348/000711004849196, PMID 15171801
  4. Schultz, P.D., & Schultz, S.E. (2008). A History of Modern Psychology.(pp. 81-82).Thompson Wadsworth.