Melankoliulo estas homo, kiu apartenas al unu el kvar tipoj de temperamento (laŭ klasifiko de HipokratoIvan Pavlov). Homo de tiu tipo estas facile morbidebla kaj ege emociiĝanta eĉ pro sensignifaj malsukcesoj, sed ekstere li malvigle reagas al fiaskoj. Malalta nivelo de psika aktiveco, malrapideco de movoj, modereco de parolado karakterizas homon de tiu tipo. Distingilo de melankoliulo ankaŭ estas profundeco kaj stabileco de emocioj. Homo de tiu tipo plej forte sentas malagrablajn emociojn. Se melankoliulo trafas en malbonan medion, li povas fariĝi malkomunikema kaj psike fermita.

Vidu ankaŭ redakti