Malvera Mio

psikoanaliza koncepto

La Malvera Mio aŭ la Falsa Memo (The False Self, Das falsche Selbst, Le faux self) estas la nomo por psikoanaliza koncepto de personeca teorio kiu estis evoluigita fare de la brita psikanalizisto kaj infankuracisto Donald Winnicott (1896-1971). Winnicott estis studanto de Melanie Klein kaj elpensis tiun terminon en la psikoanaliza komunumo en 1960. La termino poste iĝis konata preter specialistaj cirkloj tra popularaj sciencaj publikaĵoj. Winnicott kontrastis la falsan Mion al la vera Mio. La falsa Mio ne estas rilata al malsano en si mem. Ĝi ebligas sanajn homojn konduti en maniero konforma al la normo, sed ĝi ankaŭ povas havi manifestaĵojn kiuj indikas mensan malordon.

Donald Winnicott en 1952

La konceptoj de Vera kaj Malvera Mio estas ofte uzataj lige kun narcisismo.

bebo en rideta vida kontakto kun gepatro

Winnicott vidis la veran mion kiel radikita de frua infanaĝo en la sperto esti vivanta, inkluzive de sangopumpado kaj spirado per la pulmoj - kion Winnicott nomis "simple esti". El tio, la bebo kreas la sperton pri sento de realeco, senton ke la vivon valoras vivi. La spontaneaj, ne-vortaj gestoj de la bebo venas de tiu instinkta senco, kaj se gepatroj ame respondas al tiuj gestoj, iĝas la bazo por la daŭra evoluo de la vera mio.

Tamen, kiam tio, kion Winnicott zorgis priskribi kiel "sufiĉe bonan gepatradon" - tio signifas, ne nepre perfekta - ne estis, kiam la bebo bezonis la ne-vortan respondon, la spontaneeco de la bebo estis en danĝero de esti trudita per la bezono de observo de la deziroj/atendoj de la gepatroj. La rezulto por Winnicott povus esti la kreado de kion li nomis la falsa mio, kie "la atendoj de aliaj homoj povas iĝi de superrega graveco, superkovrante aŭ kontraŭdirante la originan sencon de mio, tiu ligita al la radikoj mem de la estaĵo". La danĝero kiun li vidis estis ke "tra tiu falsa mio, la bebo konstruas malveran aron de rilatoj, kaj per introjekcioj eĉ ekhavas impreson ke ili estas realaj", dum, fakte, la sendepend-ŝajna fasado simple kaŝas senfruktan malplenon malantaŭ la fasado.

La danĝero estis precipe akra kiam la bebo devis disponigi harmoniigon por la patrino/gepatroj. Sed dum tia patologia falsa mio sufokis la spontaneajn gestojn de la vera mio favore al senviva imito, Winnicott tamen konsideris ĝin de esenca graveco por malhelpi ion pli malbonan: la neniiga sperto de la ekspluato de la kaŝita vera mio mem.

Vidu ankaŭRedakti