Psikologia diagnozado

Psikologia diagnozado estas branĉo de psikologio kaj samtempe grava parto de la profesia agado de psikologoj kaj laŭ simile laborantaj kuracistoj, aparte psikiatroj kaj porinfanaj kaj poradoleskulaj psikiatroj. Laŭ la OMS, ĝi estas la komuna ero por la plej multaj profesiaj psikologiaj agadoj.

jen ekzemplo de ero el testo de intelekto (la ĝusta respondo estas d)

Psikologia diagnozado estas grava aspekto en ĉiuj kampoj de aplikata psikologio. Psikologiaj diagnozoj ĉiam estas postulataj kiam raciaj decidoj devas esti trovitaj aŭ pruvitaj. Tiusence ĝi provizas la metodikan fundamenton por tio.

Testo de intelekto estas ilo de psikologia diagnozado uzata por mezuri la intelekton de homo. Ĉar intelekto estas difinita malsame, ekzistas tre malsamaj specoj de tiaj testoj. Estas supozite ke diferencoj en efikeco en testoj de intelekto ankaŭ reflektas diferencojn en efikeco en ĉiutaga vivo.