Kompara psikologio

psikologia fako

Kompara psikologio estas la subfako de psikologio kiu studas la konduton de diversaj organismoj por kompreni iliajn funkcian signifon kaj iliajn rilaton al evoluo. Normale la termino kompara psikologio estas aplikata al la studo de la konduto kaj mensa vivo de homoj kompare kun nehomaj animaloj. Tamen, la sciencistoj de diversaj fakoj ne ĉiam konsentas kun tiu difino. Oni priskribis la komparan psikologion kiel branĉo de la psikologio en kiu oni emfazas al komparoj inter la specioj - inklude la komparojn hom-animaloj.[1]

Tamen estas esploristoj kiuj opinias, ke la rektaj komparoj ne devus esti la nura fokuso de la psikologio, ĉar la intensa fokuso en unusola organismo por kompreni ĝian konduton povas esti pli dezirebla. Donald Dewsbury ekzamenis la verkojn de kelkaj psikologoj kaj iliaj difinoj kaj konkludis, ke la celo de la kompara psikologio estas establi principojn de ĝeneraleco, koncentre en la proksima kaj fina kaŭzoj.[2]

La uzado de kompara fokuso al konduto metas la taksadon de la konduton laŭ kvar diversaj perspektivoj kiuj estas komplementaj, disvolvigitaj de Nikolaas Tinbergen.​[3]

Notoj redakti

  1. De la Serna, Juan Moisés (2017). Psicología Animal: Descubre qué papel juega en la vida. ISBN 978-1973372264. Konsultita la 3an de julio 2018.
  2. Dewsbury, D. (1984). Comparative Psychology in the Twentieth Century. Hutchinson Ross Publishing Company. Stroudsburg, PA.
  3. Tinbergen, N. (1963) On aims and methods of ethology. Zeitschrift fur Tierpsychologie, 20, 410–433