Amen estas vorto de la hebrea lingvo: en la tiberia grafio estas skribita אמן (’Āmēn), en la standarda hebrea אמן (Amen), en la araba آمين (’Āmīn). Ĝi estas deklaro aŭ aserto ĉeesta en la biblia hebrea lingvo, kaj, do, en la Nova Testamento kaj en Korano. Ĝi estas ĉiam uzata en judismo, kaj estis adoptita en la kristana liturgio kiel konkludiga formulo de preĝoj kaj himnoj.

Adorado antaŭ la trono de Dio. El la Apocalipso de Bambergo (folio 10, verso): La kvar vivantoj adoras Dion dirante «Amen! Aleluja!» (Ap. 19, 4).

La hebrea adverbo אמן (ámén) precipe signifas “superĉio”, “laŭvere”. Etimologie ĝi estas koneksa kun la verbo אמן (ámán), kiu signifas (laŭbaza formo, nome qal) “eduki”. Gravaj estas tamen aliaj signifoj devenantaj: en nifal ĝi signifas "esti certa, sekura", "esti verdira, vera", pro kio ankaŭ "rezisti", en la formo hifil, nome kredi. La devenanta substantivo אמת (emet) signifas "kio estas stabila kaj firma", do "vero". Laŭ tiu senco ĝi aperas en la Nova Testamento, kial Jesuo eldiras la fundamentajn principojn, kiujn li enirigas per tiu vorto "amen": "Amen, amen, mi diras al vi" – kun la signifo: "Laŭvere mi diras al vi", "Tio kion mi diras, estas vera kaj certa".

En Islamo Amen estas la gloso de la unua surao de la Korano dirita al-Fatiha ("la ulino kiu malfermas").

En la kristana liturgio Amen estas uzata kiel respondo de la asembleo ĉe la fino de la liturgiaj preĝoj: ĝi tiam havas la signifon de konsento pri tio dirita kaj de bondeziro ke la preĝo estu elaŭdita. Ĝia signifo ligiĝas al koncepto de konfido.

Aliaj uzoj de la vorto Amen redakti

En diversaj lingvoj la vorto Amen estas uzata por sciigi ke la afero estas definitive dekretata kaj obeenda.

Iuj, kun aŭdaca fantazio (laŭ spertuloj), konjektigas ke "Amen" devenas el la nomo de la egipta Amon (kiu, efektive, foje estis eldirita "Amen") [1].Aliaj personoj aliĝintaj al orientaj religioj opiniigas, male, ke la vorto tenas radikojn komunajn kun la Hindua sanskrita vorto Aum .[2]

Bibliografio redakti

  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia
  • Davy, Marie-Madeleine (1986). «Amén». En Chevalier, Jean; Gheerbrant, Alain. Diccionario de los símbolos. Barcelona: Herder. p. 91. ISBN 978-84-254-2642-1.
  • Thomas, Charles (2001). «Amén». En Xavier Léon-Dufour. Vocabulario de teología bíblica (18.ª edición). Barcelona (España): Biblioteca Herder. pp. 73–74. ISBN 978-84-254-0809-0.
  • John L. McKenzie, SJ, "Dictionary of the Bible", New York: MacMillan Publ. Co., Inc., 1965. Entry: "Amen," p. 25).

Notoj redakti

  1. Oni rimarkas ke la hebrea vorto "Amen" ekas per aleph, dum la egipta nomo ekas per yodh.
  2. Reale ne troviĝas akademiaj studoj subtenantaj tiun pozicion.

Vidu ankaŭ redakti