La verdad sobre el caso Savolta

La verdad sobre el caso Savolta (La vero pri kazo Savolta) estas la unua verko de la hispana verkisto Eduardo Mendoza, publikigita en 1975, kiu ricevis la Premio de la Crítica. La romano temas pri la epoko en Barcelono nomita pistolerismo de perforto inter laboristoj kaj mafiuloj, inter 1917 kaj 1919, kun la fono de la Unua Mondmilito.

La verdad sobre el caso Savolta
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Eduardo Mendoza
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
vdr

La ĉefrolulo, Javier Miranda, estas iel kontraŭheroo kiu elmigras al Barcelono komence de la 20-a jarcento serĉe de laborposteno. Li eklaboras por advokatejo kaj poste por la franca entreprenisto kaj mafiulo Paul André Lepprince. Ankaŭ la anarkiisto Nemesio Cabra Gómez estas ia kontraŭheroo. Paralele estas ankaŭ amafero, ĉe la enigma kaj mirinda María Coral, kiu krome enamigas Lepprince. La historio finiĝas per grandaj ribeloj de laboristoj en Barcelono kaj per la morto de Lepprince. Poste, Miranda elmigras kun sia edzino al Novjorko.

La romano de Eduardo Mendoza estis adaptita al kino fare de Antonio Drove en 1979 samtitole kun scenaroj de Antonio Drove kaj Antonio Larreta kaj geaktoroj kiel José Luis López Vázquez, Ovidi Montllor, Charles Denner, Stefania Sandrelli kaj Omero Antonutti.[1]

Notoj redakti

  1. Garrigues Giménez, Amparo (2015). «La verdad sobre el caso Savolta». Vivir y morir en el trabajo: De la ausencia al fracaso de las normas: Secuencias de una tragedia inconclusa. Valencia: Tirant lo Blanch. pp. 15-16. ISBN 978-84-9086-358-9.

Bibliografio redakti

  • Garrigues Giménez, Amparo (2015). «"La verdad sobre el caso Savolta" y "El corazón de la tierra": Seguridad y salud en el trabajo en la España del siglo XIX y princicpios del XX». Vivir y morir en el trabajo: De la ausencia al fracaso de las normas: Secuencias de una tragedia inconclusa. Valencia: Tirant lo Blanch. pp. 43-85. ISBN 978-84-9086-358-9.
  • López Cabrales, Juan José. "Símbolo, memoria y espacio en las imágenes urbanas de La verdad sobre el caso Savolta" Antagonía, Núm. 6, 2001, pp. 9-27.