José Luis López Vázquez

hispana aktoro

José Luis LÓPEZ Vázquez de la Torre (Madrido, 11a de Marto 1922 - Madrido, 2a de Novembro 2009)​ estis hispana aktoro.

José Luis López Vázquez
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1922 (1922-03-11)
en Madrido
Morto 2-an de novembro 2009 (2009-11-02) (87-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo malsano
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Edz(in)o Ana María Ventura
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro
vdr

Li ekkarieris en teatro en la 1940-aj jaroj, ne nur kiel aktoro, kaj en 1951 en kino, sed plue laboris en teatro. Li aktoris dekomence komedie ekzemple kun la aktorino Gracita Morales, sed ĉirkaŭ la 1970-aj jaroj li ekaktoris en dramaj filmoj kaj aperis en pli ol 200 filmoj; en 1971 aperis kiel aktoro en dek unu filmoj. La plej granda parto estis banalaj komedioj de la fekundaj reĝisoroj José María Forqué, Pedro Lazaga kaj Mariano Ozores, sed aliajn fojojn temis pri pli seriozaj verkoj por reĝisoroj kiel Carlos Saura, Jaime de Armiñán, Pedro Olea, Antonio Mercero, Manuel Gutiérrez Aragón, Mario Camus, Juan Antonio Bardem, Marco Ferreri kaj Luis García Berlanga.

Inter liaj filmoj menciendas titoloj kiel Los chicos del Preu, Plácido, nigrahumura verko pri ekzekutistoj El verdugo, El pisito, El cochecito, Peppermint frappé, la parodia komedio pri bankoŝtelado Atraco a las tres, La prima Angélica, Mi querida señorita (kie li ludis rolon de supozita virino) kaj la trilogio Patrimonio nacional, de Luis García Berlanga, por kiu aktoris en dek filmoj. López Vázquez ankaŭ aktoris por mezkurtoj, ekzemple por memorinda La cabina (La telefonbudo), de Antonio Mercero, kiu ricevis premion Emmy en 1973 kaj kiu estas konsiderata aktuale klasikaĵo de la terorĝenro. En 1971 li partoprenis en Las petroleras, kun la famaj aktorinoj Brigitte Bardot kaj Claudia Cardinale. ​En la 1970-aj jaroj li laboris por televido, sed ankaŭ multe en la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj.

Li ricevis multajn premiojn laŭlonge de sia kariero.

Filmoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti