El pisito

hispana filmo

El pisito (La apartamenteto) estas hispana filmo reĝisorita de Marco Ferreri kaj Isidoro M. Ferry, premierita la 15an de junio 1959. La filmo estas bazata sur la samnoma romano de Rafael Azcona.​ La filmo estas montro de kinstilo nomita novrealismo.

El pisito
filmo
Originala titolo El pisito
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1960
Ĝenro filma dramo, komedia filmo
Kameraado Francesc Sempere i Masià, Francisco Sempere
Reĝisoro(j) Marco Ferreri
Scenaro Marco Ferreri • Rafael Azcona
Loko de rakonto Hispanio
Rolantoj Marco Ferreri • Chus Lampreave • José Luis López Vázquez • Ángel Álvarez • María Luisa Ponte • Carlos Saura • Mary Carrillo • Rafael Azcona
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En Madrido fine de la 1950-aj jaroj, en malriĉa Hispanio, Petrita (Mary Carrillo) kaj Rodolfo (José Luis López Vázquez) estas delonge gefianĉoj, kiuj ne povas geedziĝi pro manko de rimedoj por akiri loĝejon. Petrita finfine cerbumas solvon: Rodolfo edziĝu al Doña Martina, maljuna kaj malsana domposedantino, tiel ke je ŝia morto li heredu la malmultekostan lukontrakton. Post la nupto, tamen la maljuna malsanulino ankoraŭ kapablos survivi du jarojn. Finfine ŝi mortas, kaj Petrita kaj Rodolfo atingas la celon, sed pesimismo kaj tristo hegemonias.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti