Marco FERRERI (Milano, 11a de Majo 1928 - Parizo, 9a de Majo 1997) estis itala kin-reĝisoro, scenaristo kaj aktoro. Lia plej konata filmo estas La Grande Bouffe. Li laboris ĉefe en Hispanio kaj Italio.

Marco Ferreri
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1928 (1928-05-11)
en Milano
Morto 9-an de majo 1997 (1997-05-09) (68-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo korinfarkto
Tombo Campo Verano
Lingvoj hispanaitala
Ŝtataneco Reĝlando ItalioItalio
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristoaktorofilmproduktoro • reĝisoro
Verkoj Don't Touch the White Woman!
La Grande Bouffe
The Flesh
Seeking Asylum
Dillinger Is Dead
vdr

Kariero redakti

Marco Ferreri venis al la etoso de kinarto el la realigo de reklamaĵoj. Poste, li dediĉis sin al produktorado kaj alvenis al Hispanio en 1956 kiel komerca reprezentanto de la obkjetivoj Totalscope, itala versio de la usonaj Cinemaskopoj, sed oni ne scias ĉu li vere vendis ion. En Madrido li ekkonis Rafael Azcona kiu laboris por la revuo La Codorniz kaj kun kiu li kunlaboris dum 30 jaroj kaj por 17 filmoj. Post malsukceso –pro cenzuro— kinigi romanojn de Azcona, ili sukcesis finfine realigi El pisito en 1959 kaj El cochecito en 1960, adaptaĵoj de du samnomaj noveloj de Azcona. En la sekvo de la itala novrealismo, sed per pli eksperimenta kaj radikala fokuso, la stilo de tiuj filmoj estis difinita kiel «groteska realismo». En Hispanio Ferreri faris alian filmon, nome Los chicos en 1959, kun scenaro de Leonardo Martín Méndez, socia kritiko, sed ankaŭ malproksimo de tio groteska kiu estas karaktera de la scenaroj de Azcona.​

Reveninte en Italion en 1961, Ferreri filmis Una storia moderna: l'ape regina en 1962, satiro kontraŭkatolika kiu estis cenzurita, eĉ la titolo estis modifita pro la kritiko kontraŭ la institucio geedzeco. En La donna scimmia (1963) li parolis pri la rilatoj inter seksoj dominitaj per la ekspluatado de la plej malfortuloj, kun ankŭ cenzurita fino sed per decido de la produktoro Carlo Ponti. Poste li faris Il professore duan eron de la kolektiva filmo Controsesso en 1964, kaj poste la kontraŭmaĉisman historion L’harem (1967). Konsiderata majstroverko estas Dillinger è morto (1969), eseo pri la soleco de la nuntempa homo en la kapitalisma socio. Poste li faris tristan alegorion pri la estonteco Il seme dell’uomo (1970), kafkeca kontraŭklerikala rakonto, kaj L’udienza en 1971. En 1974, li faris satiron kaj kritikon de la malvenko de la usona generalo Custer en Little Big Horn nomita Non toccare la donna bianca - Touche pas à la femme blanche, fimita en la granda truo lasita en la centro de Parizo pro la detruo de Les Halles, iama centra bazaro de la urbo.

Lastaj filmoj redakti

  • L'ultima donna (1976).
  • Ciao maschio (1978)
  • Chiedo asilo (1979)
  • Storie di ordinaria follia (1981)
  • Storia di Piera (1983)
  • Il futuro è donna (1984)
  • I Love You (1986)
  • La casa del sorriso (1988)
  • Come sono buoni i bianchi (1988)
  • Le banquet (1989) (televido)
  • La carne (1991)
  • Diario di un vizio (1993)