Rafael Azcona

hispana scenaristo

Rafael AZCONA Fernández (Logroño, 24a de Oktobro 1926 - Madrido, 24a de Marto 2008) estis hispana novelisto kaj scenaristo konata pro filmoj kiel El pisito, Plácido, El verdugo, La escopeta nacional, Belle époque kaj La niña de tus ojos.

Rafael Azcona
Persona informo
Naskonomo Rafael Azcona Fernández
Naskiĝo 24-an de oktobro 1926 (1926-10-24)
en Logronjo
Morto 24-an de marto 2008 (2008-03-24) (81-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo pulma kancero
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo aktoroscenaristo • romanisto • filmreĝisoro
vdr

Kariero redakti

Konsiderata ofte la plej bonkvalita hispana scenaristo de la historio, li estis certe la scenaristo kiu ricevis plej grandan nombron de Premioj Goya (6) kaj de ties nomumoj (12), krom la Honoran Goya de 1998. Li ekkarieris kiel romanisto kaj ekde 1951 kunlaboris kun humurgazetoj kiel La codorniz. Pere de la adaptaĵo de sia romano El pisito, kiun reĝisoris la itala Marco Ferreri en 1959, li eniris en la etoso de kinarto, kie li restis. Liaj unuaj scenaroj, kiel El pisito, El cochecito kaj El verdugo, portretas sian epokon kaj protestas kontraŭ la tiama malriĉeco; li ĉiam kunlaboris kun reĝisoroj kiuj kunhavu tiun intereson por montri la hispanan realecon en kinarto.

Li rilatis kun verkistoj de la hispana generacio de la mezo de la jarcento, kiel Ignacio Aldecoa, Juan García Hortelano kaj Rafael Sánchez Ferlosio, kiuj certe influis sur lia maniero fari literaturon kaj kinon. El tiuj kaj el hispanaj klasikaĵoj kiel Quevedo, Valle-Inclán kaj Camilo José Cela, li formis sian rigardon al la hispana realeco. Kelkaj el liaj preferoj rilatas al mezklaso, nigra humuro, ironio, la temoj de la morto kaj la maljuneco ktp. Same li kritikas aŭ parodias tradiciajn instituciojn kiel la familio, la pastraro kaj la armeo.

Kelkaj filmoj redakti

Literaturaj verkoj redakti

  • Vida del repelente niño Vicente (Madrid: Taurus, 1955)
  • Los muertos no se tocan, nene (Madrid: Taurus, 1956), en Estrafalario (Madrid: Alfaguara, 1999)
  • El pisito (1956), en Estrafalario (Madrid: Alfaguara, 1999)
  • Los ilusos (Madrid: Arión, 1958)
  • Memorias de un señor bajito (Barcelona: Ediciones G. P., 1950s)
  • Pobre, paralítico y muerto (Madrid: Arión, 1960)
  • Los europeos (París: Librairie des Éditions Espagnoles, 1960)
  • El cochecito (1960), en Estrafalario (Madrid: Alfaguara, 1999)
  • ¿Por qué nos gustan las guapas? Todo Azcona en La Codorniz. Volumen I. 1952-1955 (Logroño: Pepitas de Calabaza, 2012)
  • ¿Son de alguna utilidad los cuñados? Todo Azcona en La Codorniz. Volumen II. 1956-1958 (Logroño: Pepitas de Calabaza, 2014)
  • Repelencias. Todo Azcona en La Codorniz. Volumen III. 1952-1957 (Logroño: Pepitas de Calabaza, 2017)
  • Viaje a una sala de fiestas y otros escritos dispersos. 1952-1959 (Logroño: Pepitas de Calabaza, 2018)

Eksteraj ligiloj redakti