Belle époque (filmo)
Belle Époque estas hispana komedia filmo de 1992 reĝisorita de Fernando Trueba. Ĝi estis la dua hispana produktaĵo kiu ricevis la Oskar-premion al la plej bonkvalita fremdlingva filmo kaj naŭ Premiojn Goya, kio faris ĝin unu de la hispanaj filmoj plej premiitaj. Ĝi estas ĥorusa filmo, ingeniplena kaj enkadrita en epoko, kiu spite la titolon, ne estas la Belle Époque, sed la tagoj antaŭ kaj post la proklamo de la Dua Hispana Respubliko.
Belle époque | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Belle Époque |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1992, 16 dec. 1993 |
Ĝenro | komedia filmo, filma dramo, amafera filmo |
Kameraado | José Luis Alcaine |
Reĝisoro(j) | Fernando Trueba |
Produktisto(j) | Andrés Vicente Gómez |
Scenaro | Fernando Trueba • Rafael Azcona • José Luis García Sánchez |
Loko de rakonto | Hispanio |
Muziko de | Antoine Duhamel |
Rolantoj | Penélope Cruz • Fernando Fernán Gómez • Michel Galabru • Ariadna Gil • Agustín González • Chus Lampreave • Jorge Sanz • Maribel Verdú • Miriam Díaz-Aroca • Gabino Diego • María Galiana • Mary Carmen Ramírez • Jesús Bonilla • Joan Potau • Félix Cubero • João Salaviza |
Honorigoj | Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo |
IMDb | |
Intrigo
redaktiDum la lastaj monatoj de la monarkio, post malsukcesa armea insurekcio de Jaca, juna soldato Fernando (Jorge Sanz) dizertas de la armeo. Tiukadre li estis gastigita de Manolo, artisto kiu vivas izole de la realo kiu maltrankviligas Hispanion kaj proponas helpon, hejmon kaj amikecon. La alveno de la kvar belegaj filinoj de la artisto faras, ke la juna dizertulo rezignas pri sia plano foriri, restas kaj eniras en aventuro en kiu li seksallogas aŭ estas seksallogita de unu fratino post alia. La kvar aktorinoj kiuj ludas la rolojn de la fratinoj estas Ariadna Gil, Penélope Cruz, Maribel Verdú kaj Miriam Díaz-Aroca.
La kadro kompletiĝas per la humoraj aperoj de duarangaj eksterordinaraj roluloj, kiel la karlisto Gabino Diego (Juanito), lia patrino Chus Lampreave (Doña Asun), la vilaĝa pastro Agustín González (Don Luis), la edzino de Manolo Mary Carmen Ramírez (Amalia), lia amanto Michel Galabru (Danglard) ktp. Ĉiu surprizas pro neatenditaj okazoj.
Geaktoraro kaj roluloj
redakti- Penélope Cruz (Luz)
- Gabino Diego (Juanito)
- Fernando Fernán Gómez (Manolo)
- Miriam Díaz-Aroca (Clara)
- Ariadna Gil (Violeta)
- Agustín González (Don Luis)
- Jorge Sanz (Fernando)
- Maribel Verdú (Rocío)
- Michel Galabru (Danglard)
- Chus Lampreave (Doña Asun)
- Mary Carmen Ramírez (Amalia)
- Juan José Otegui (policestro)
- Jesús Bonilla (policano)
- María Galiana (Apolonia)
- Joan Potau (Paco)
- Félix Cubero (Palomo)
- Marciano de la Fuente (urbestro)
- José Antonio Sacristán (Rorro)
Kuriozaĵoj
redaktiLa historio havas biografian detalon de Trueba ĉar la bopatro de la direktoro nomiĝas Manolo en la reala vivo, same kiel la bopatro de la protagonisto, kiu kiel Trueba nomiĝas Fernando.
La scenoj estis filmitaj en Portugalio, ĉefe en Arruda dos Vinhos, Sobral de Monte Agraço kaj Azambuja, ĉefe cele al malaltigo de la kosto.