El bosque animado

hispana filmo

El bosque animado estas hispana filmo reĝisorita en 1987 de José Luis Cuerda, kaj iom bazita sur la samnoma verko de la hispana verkisto Wenceslao Fernández Flórez. La filmado okazis en Sobrado, Provinco Korunjo.​[1]

El bosque animado
filmo
Originala titolo El bosque animado
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1987
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Javier Aguirresarobe
Reĝisoro(j) José Luis Cuerda
Scenaro Rafael Azcona
Loko de rakonto Galegio
Muziko de José Nieto
Rolantoj Alfredo Landa • Fernando Valverde Rodríguez • Óscar Domínguez • Fernando Rey • Tito Valverde • Laura Cisneros • Alejandra Grepi • Miguel Rellán • José Esteban Alenda • Mabel Rivera • Manuel Alexandre • Encarna Paso • Amparo Baró • Paca Gabaldón • María Isbert • Alicia Hermida • Jesús Arias Aranzueque • Marisa Porcel • Alicia Sánchez
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La tragikomedia filmo, montras la vivon de la loĝantoj de la arbaro de Cecebre kaj iliajn interplektiĝojn en medio de viva arbaro en kiu animaloj, personoj kaj plantoj formas harmonian sistemon, proksiman al tio kio estas konata kiel magia realismo. Ĉefrolas Malvís, kamparano kiu decidas banditiĝi kaŝe en la arbaro kromnomita Fendetestas (Kaprompulo), sed malsukcese; al tiu kuniĝas kiel metilernanto infano Fuco; aliaj kuriozaj roluloj estas Geraldo, putisto kiu perdis kruron ĉasante balenojn, pro kio lia kaŭĉuka gambo ege bruas, kaj enamiĝis de Hermelinda, kiu foriras al urbo malkontenta ĉe sia onklino; la fantomanima Fiz de Cotovelo, kondamnita al sekvado de la Sankta Kompanio, kaj la senjoroj D'Abondo, kiuj gastigas du timemajn fratinojn, inter aliaj bizaraj roluloj. Diference disde la novelo en kiu baziĝis la filmo, animaloj kaj plantoj ne homiĝas, kaj oni plifortigis la komediajn aspektojn de la rakonto.[2]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoroj kaj roloj redakti

Aktoro Rolulo Notoj
Alfredo Landa Xan de Malvís Kamparano kiu decidas banditiĝi kaŝe en la arbaro kromnomita Fendetestas (Kaprompulo), sed malsukcese.
Fernando Rey Sro. D'Abondo Senjoro de la rura nobelaro de Cecebre.
Paca Gabaldón Srino. de D'Abondo Lia edzino.
Encarna Paso Juanita Arruallo Onklino de Hermelinda, avara kaj malbonhumora, hipokrita.
Manuel Alexandre Roque Freire Riĉa kamparano atakita en la arbaro fare de Fendetestas kun kiu dialogas humure kaj ironie.
Laura Cisneros Pilara Knabino, servistino de Juanita Arruallo, kiu admonas ŝin, pro kio ŝi devas riski por ne perdi la monon el la vendado de lakto.
Luma Gómez Marica da Fame Patrino de Pilara, maljuna kaj ege malriĉa.
Tito Valverde Geraldo Lama putisto enamiĝinta de Hermelinda. Lia amo al la juna virino estas alia el la aksoj de la libro. Li perdis kruron kiam estis balenĉasisto.
Alejandra Grepi Hermelinda Nepino de Juanita Arruallo. Estinte la servistino de sia avara onklino dum jaroj, decidas foriri al la urbo kaj preferas diboĉi kun aliaj gejunuloj, anstataŭ akcepti la amproponojn de Geraldo.
Amparo Baró Amelia Roade Fratino de Gloria, somerumas en Cecebre, sed ne adaptiĝas al la medio kaj timemas konstante.
Alicia Hermida Gloria Roade Fratino de la antaŭa.
Miguel Rellán Fiz de Cotovelo Mortinto kiu vagadas tra la arbaro ĝis iu pilgrimu senŝue je sia nomo al populara pligrimejo de Santo André de Teixido. Kvankam Fendetestas estas lia amiko, tiu deziras lian malaperon, ĉar li fortimigas la lokanojn for el la arbaro, kaj tial la bandito perdas klientojn.
María Isbert La Moucha sorĉistino.[3]

La roluloj povas aperi en la diversaj historioj, ĉar ĉiuj estas diferencaj aspektoj de la sama ĉefrolulo de la verko: nome la arbaro "fraga" de Cecebre.[4]

Notoj redakti

  1. «El bosque animado». IMDb. Konsultita la 3an de Decembro 2022.
  2. Torres Hortelano, Lorenzo. Directory of World Cinema: Spain. p. 184. ISBN 9781841504636.
  3. Reparto El Bosque Animado Arkivigite je 2019-08-03 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 3an de Decembro 2022.
  4. «Crítica de cine.». ABC de Sevilla. 18a de Oktobro 1987.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Prezento de la filmo, en la programo de TVE Historia de nuestro cine, prezentita de Elena Sánchez Sánchez.