Óscar M. DOMÍNGUEZ (naskiĝinta en 1906 - mortinta en 1957) estis hispana, superrealista pentristo.

Óscar Domínguez
Persona informo
Naskonomo Óscar Manuel Domínguez Palazón
Naskiĝo 3-an de januaro 1906 (1906-01-03)
en La Laguna
Morto 31-an de decembro 1957 (1957-12-31) (51-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj hispanafranca
Ŝtataneco FrancioHispanio
Memorigilo Óscar Domínguez
Okupo
Okupo pentristo • skulptistoilustristofotisto • textile artist
vdr
La domo en kiu naskiĝis Óscar Domínguez en San Cristóbal de La Laguna.

Naskiĝinta en San Cristóbal de La Laguna sur la insulo de Tenerifo, Domínguez pasis sian junecon kun sia avino en Tacoronte kaj sin dediĉis al pentrado je juna aĝo post sufero de grava malsano, kiu efikis sian kreskadon kaj kaŭzis daŭran misformiĝo de lia vizaĝa ostframo, brakoj, kaj gamboj.

Li iris al Parizo 21-jaraĝe kie li laboris por sia patro en la centra bazaro de Les Halles, kaj pasis siajn noktojn trinkante en kabaredoj. Li tiam frekventis iujn artlernejojn, kaj vizitis galeriojn kaj muzeojn.

Domínguez estis rapide allogita per avangardaj pentristoj, notinde Yves Tanguy kaj Pablo Picasso, kies influoj videblis en liaj unuaj verkoj. Li pentris 25-jaraĝe memportreton plene de antaŭvido kiel li montris sin kun misformita mano kaj kun la vejnoj de sia brako tranĉitaj. Li elektis mortiti sin 27 jarojn poste per tranĉi siajn vejojn.

En 1933 Domínguez konatiĝis kun André Breton, teoriisto de Superrealismo, kaj Paul Éluard, konita kiel la poeto de tiu movado, kaj partoprenis unu jaron poste la superrealistan ekspozicion okazigitan en Kopenhago, kaj tiuj de Londono kaj Tenerifo en 1936.

Li alprenis la Ruse-inventitan teknikon de dekalkomanio en 1936, uzante guaŝon ŝmiritan maldike sur papero aŭ alia surfaco (ekzemple vitraĵo), kiu estas tiam presita al alia surfaco kiel kanvaso.

Lia 1937 olepentraĵo La Inferna Maŝino gajnis mondrekordan prezon de 2.770.000 francaj frankoj (usonaj $ 404,375) je la 8-a de junio, 2000 ĉe Drouot-Montaigne en Parizo.