Un hombre llamado Flor de Otoño

Un hombre llamado Flor de Otoño (Viro nomita Aŭtunfloro) estas hispana filmo premierita en la 25a de septembro 1978, reĝisorita de Pedro Olea kaj ĉefrolulita de José Sacristán. La scenaro estas bazita sur teatraĵo Flor de Otoño, de José María Rodríguez Méndez.

Un hombre llamado Flor de Otoño
filmo
Originala titolo Un hombre llamado Flor de Otoño
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1978
Ĝenro filma dramo
Kameraado Fernando Arribas Negro
Reĝisoro(j) Pedro Olea
Scenaro Rafael Azcona • Pedro Olea
Loko de rakonto Barcelono
Muziko de Carmelo Bernaola
Rolantoj José Sacristán • Francisco Algora • Carmen Carbonell • Roberto Camardiel • Carlos Piñeiro • José Franco • Antonio Gamero • Félix Dafauce • Pedro Almodóvar • Víctor Israel • Alfred Lucchetti • Fernando Sánchez Polack • Marisa Porcel • Carlos Lucena
IMDb
vdr

Ĝi estas unu de la unuaj filmoj se temas pri frontado al la samseksemo en Hispanio ankoraŭ en la epoko de la nomita Hispana Transiro al demokratio, kaj prezentante la ĉefrolulon de samseksemulo ne laŭ la ĝistiama kutima bildo de banalulo, frenezulo aŭ klaŭneca nenormalulo. Ĝi rakontas klopodojn por murdo kontraŭ la diktatoro Miguel Primo de Rivera, dum vizito al Barcelono en la 1920-aj jaroj, fare de grupo de anarkiistoj estrita de laborisma advokato transvestista. En la dekomenca reklamafiŝo de la filmo oni asertis, ke temas pri historio bazita sur realaj okazaĵoj kun ŝanĝo de kelkaj roluloj.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Lluís Serracant (José Sacristán) vivas duoblan vivon. Dumtage li estas advokato, membro de influa familio de la kataluna burĝaro kiu loĝas kun sia maljuna patrino, dum nokte li kantas transformisme en kabaredo laŭ arta nomo Aŭtunfloro. Tiukadre, li havas anarkiistan koramikon kun kiu kunhavas idearon kaj la liton. Lluís planas kun li kaj alia amiko atencon kontraŭ trajno en kiu venos la diktatoro Primo de Rivera. Fakte la plano estis kliento kaj samideano nun enkarcerigita. Ili ŝtelas eksplodaĵojn kaj atendas la oportunan momenton por eksplodigi ponton dum la trajnpasado.

Dume, oni murdas kantiston de la kabaredo, kaj Armengol, la partnero de la mortinto, kredas, ke la murdisto estis Lluís ĉar ili kverelis la antaŭan tagon kaj la mortonto minacis lin, pro kio li bategas Lluis kaj lasas lin ĉe la pordo de lia hejmo, por ke la patrino de Lluís vidu, ke li estas kaj samseksema kaj transformisto. Lluís, revenĝe, organizas ŝtelon de apoteko por kulpigi Armengol. Kiam tiun kaptas la polico, li denuncas la anarkiistajn agojn de Serracant, kio rezultas en polica persekutado kaj malsukceso de la planoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Historio redakti

Post cenzuraj jardekoj, en tiu jaro premieris en Hispanio, krom tiu ĉi, aliaj du filmoj kun samseksema temaro. Kelkajn monatojn antaŭe oni premieris la dokumentan filmon Ocaña, un retrato intermitente, kaj unu monaton poste oni premieris El diputado, en kiu denove José Sacristán ludis la rolon de alia serioza samseksemulo.

En la filmo kunlaboris en duarangaj roletoj famuloj de la tiamaj madrida kaj barcelona samseksemaj etosoj, inter kiuj la transformisto Paco España kaj la estonta kinreĝisoro Pedro Almodóvar.

Pro sia ludado en Un hombre llamado Flor de Otoño José Sacristán ricevis la premion al plej bona aktoro de la Donostia Kinfestivalo de 1978[1]​ kaj la premion San Jordi al plej bona enlanda aktoro de 1979.[2]

Referencoj redakti