Antonio Gamero Aguirre (Madrido, 2a de marto 1934 - Madrido, 26a de julio 2010) estas hispana aktoro.

Antonio Gamero
Persona informo
Naskonomo Antonio Gamero Aguirre
Naskiĝo 2-an de marto 1934 (1934-03-02)
en Madrido
Morto 26-an de julio 2010 (2010-07-26) (76-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Infanoj Mercedes Gamero vd
Profesio
Okupo aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li ekstudis juron, laboris en Telefónica, sed finfine li kliniĝis al kunkariero, ĉefe kiel duaranga aktoro, en pli ol 120 filmoj.

Li laboris inter aliaj kun Manuel Gutiérrez Aragón, Eloy de la Iglesia, José María Forqué, José Luis Garci kaj José Luis Cuerda. Sed estis kun José Luis García Sánchez kun kiu li atingis siajn plej bonajn ludojn, el El Love Feroz kaj Cuando los hijos juegan al amor (1973) ĝis Don Mendo Rock ¿La venganza? (2010), lasta filmo de la aktoro.

Inter siaj laboroj en televido, estis la serioj Plinio (1972), La huella del crimen (1984), Cosas de dos (1984), Médico de familia (1995), La banda de Pérez (1997), Hermanas (1998) kaj Manolito Gafotas (2004), en kiu li ludis la avon de la protagonisto de la libroj de Elvira Lindo, rolo kiun li jam ludis en la kinversio de 1999.

Ĉar li engaĝiĝis politike, li aliĝis al la Komunista Partio de Hispanio en 1957, kiam la partio estis ankoraŭ tute eksterleĝe kaj tiukadre li estis du jarojn en prizono, kion li pasigis en la karcero de Carabanchel, post ricevi brutalan frapadon, kiu damaĝis siajn aŭdorganojn kaj ekde tiam li devis uzi aŭdaparaton la ceteron de sia vivo.

Filmoj redakti

  • Habla, mudita (1973)
  • El Love Feroz aŭ Cuando los hijos juegan al amor (1973)
  • País, S.A. (1975)
  • Furtivos (1975)
  • Colorín colorado (1976)
  • Los placeres ocultos (1977)
  • El perro (1977)
  • Asignatura pendiente (1977)
  • Un hombre llamado Flor de Otoño (1978)
  • El curso en que amamos a Kim Novak (1978)
  • Los Liantes (1981)
  • Las locuras de Parchís (1982)
  • ¡Que vienen los socialistas! (1982)
  • Cristóbal Colón, de oficio... descubridor (1982)
  • Buscando a Perico (1982)
  • El cabezota (1982)
  • La canción de los niños (1982)
  • En busca del huevo perdido (1982)
  • Truhanes (1983)
  • La Lola nos lleva al huerto (1984)
  • La vaquilla (1985)
  • La corte de Faraón (1985)
  • El hermano bastardo de Dios (1986)
  • El viaje a ninguna parte (1986)
  • El bosque animado (1987)
  • La estanquera de Vallecas (1987)
  • Sufre mamón (1987)
  • Divinas palabras (1987)
  • Pasodoble (1988)
  • Jarrapellejos (1988)
  • Soldadito español (1988)
  • Amanece, que no es poco (1989)
  • El río que nos lleva (1989)
  • Don Juan, mi querido fantasma (1990)
  • Yo soy ésa (1990)
  • Fuera de juego (1991)
  • La marrana (1992)
  • Aquí, el que no corre...vuela (1992)
  • Por fin solos (1994)
  • Suspiros de España y Portugal (1995)
  • La ley de la frontera (1995)
  • Hasta la victoria siempre (1997)
  • Manolito Gafotas (1999)
  • La marcha verde (2002)
  • El oro de Moscú (2003)
  • Trileros (2003)
  • Nacidas para sufrir (2009)
  • Don Mendo Rock ¿La venganza? (2010)

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Antonio Gamero en la hispana Vikipedio.