Suspiros de España (y Portugal)

Suspiros de España (y Portugal) (Sopiroj de Hispanio (kaj Portugalio)) estas hispana filmo de 1995 reĝisorita de José Luis García Sánchez, kun scenaro de Rafael Azcona.

Suspiros de España
filmo
Originala titolo Suspiros de España (y Portugal)
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1995
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Tote Trenas
Reĝisoro(j) José Luis García Sánchez
Produktisto(j) José María Calleja
Scenaro Fernando Trueba • José Luis García Sánchez • Rafael Azcona
Muziko de Rosa León
Rolantoj Juan Echanove • David Trueba • Juan Luis Galiardo • María Isbert • María Galiana • Rosa Maria Sardà • Neus Asensi • Luis Cuenca • Janfri Topera • Paco Catalá • Carlos Lucas
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La morto de la veterana abato de konvento lasas sen futuro du monaĥojn, nome fray Liborio kaj fray Clemente. Ili malkovras leterojn kiujn la familio de fray Clemente sendis al li dum jaroj, sed li, naivulo, neniam ricevis. Legante ilin, fray Liborio ekkomprenas, ke lia kolego estas ekstergeedzeca filo de terposedanto el Ekstremaduro, jam mortintam tiel ke eble al fray Clemente korespondas heredon.

La monaĥoj elmonaĥiĝas, konvertitaj en Juan kaj Pepe, kaj veturas tra Hispanio. Por la juna Pepe temas pri la unua kontakto kun la mondo; por Juan temas pri renkontiĝo kun la pasinto – filino kaj amantino –. Survoje ili trafas Carmela, la forgesita filino de Juan, kiu iĝas amatino de Pepe, kaj Angélica, iama amo de Juan, nun prostituitino. La vojo al Ekstremaduro buntas: memmortigitoj, militmanovroj, juĝistoj, patrinoj, fianĉinoj, fratoj, policanoj, porkoj, ŝafoj, papagoj... La interna Hispanio. Finfine ne estas heredo, sed ankaŭ ne fino, ĉar la eks-monaĥoj kun siaj partnerinoj, kiel aliaj hispanoj, migras: al Portugalio, kie atendas ilin futuro en taŭrludado.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

Rimarko.- Juan Echanove ludas tiom da roloj, ĉar krom siaj du dekomencaj roloj, kiel monaĥo kaj kiel eks-monaĥo, kiam li atingas la areon de la ebla heredo, oni konstatas, ke estas multaj filoj de la heredinto, kaj la aktoro ludas tiujn ĉiujn siajn fratojn.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti