Todos a la cárcel
Todos a la cárcel (Ĉiuj prizonen) estas hispana komedia filmo de 1993, reĝisorita de Luis García Berlanga.
Todos a la cárcel | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Todos a la cárcel |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1993 |
Ĝenro | komedia filmo |
Kameraado | Alfredo F. Mayo |
Reĝisoro(j) | Luis García Berlanga |
Scenaro | Luis García Berlanga • Jorge Berlanga |
Muziko de | Luis Mendo |
Rolantoj | Juan Luis Galiardo • José Luis López Vázquez • Agustín González • Santiago Segura • Amparo Soler Leal • José Sazatornil • José Sacristán • Pepe Sancho • José Luis Borau • Antonio Resines • Manuel Alexandre • Eduardo Gómez Manzano • Chus Lampreave • Aitor Mazo • Rafael Alonso • Miguel Rellán • Joaquín Climent • Marta Fernández Muro • José Yepes • Francisco Merino • Jaume Sisa • Paco Catalá |
Produktinta firmao | Sogetel |
IMDb | |
Intrigo
redaktiKlopode al ricevo de ŝuldopago el la Publika Administracio atendita delonge, malgrava entreprenisto nome Artemio Bermejo (José Sazatornil) ĉeestas al la Internacia Tago de la Politika Malliberulo celebrata en la interno de prizono de Valencio. La festo, organizita de Quintanilla (José Sacristán), ruzula organizanto de tia tipo de kolektivaj kaj distrumpetaj eventoj, estas fakte politika okazaĵo al kiu venas aŭtoritatoj, kun aliaj gravuloj de la kulturo, financoj kaj katolika eklezio. Dum Quintanilla baraktas por ke ĉio iru glate, Artemio profitas la okazon por paroli kun alta funkciulo. Dume, en la ekstero de la prizono oni organizas la fuĝon de mafiulo, nome Paolo Tornicelli (Torrebruno), influa itala bankisto kaj ĉefo de kompleksa internacia reto de deliktoj. La prizonestro mem (Agustín González) kunordigas la operacon, helpita de alia bankisto, kiu "hazarde" same troviĝas en la evento. Ĉiu ĉeestanto havas apartajn interesojn kaj specifajn celojn, sed ĉiuj venas al la celebro kun la ekskuzo de la solidareco kaj kunfesti kun la malliberuloj. Post multaj hazardoj kaj tumultaj epizodoj, oni interplektas enorman konfuzon kiu rezultas en fuŝa ribelo de la malliberulo, la fuĝo de Tornicelli, de la prizonestro kaj de lia transĝenra amantino.
Geaktoraro kaj roluloj
redakti- José Sazatornil (Artemio)
- José Sacristán (Quintanilla)
- Agustín González (prizonestro)
- Manuel Alexandre (Modesto)
- Rafael Alonso (falangisto)
- Inocencio Arias (Casares)
- José Luis Borau (pastro)
- Gaspar Cano (televidisto)
- Luis Ciges (Ludo)
- Joaquín Climent (ministro)
- Marta Fernández Muro (Matilde)
- Juan Luis Galiardo (Muñagorri)
- Antonio Gamero (Cerrillo)
- Chus Lampreave (Chus)
- Eusebio Lázaro (Alcázar)
- José Luis López Vázquez (pastro Rebollo)
- Teresa Lozano (ĵurnalisto)
- Francisco Maestre (Iñaki)
- Aitor Mazo (Azuara)
- Francisco Merino (sekretario)
- Germán Montaner (Rogelio)
- Guillermo Montesinos (Pajarito)
- Pilar Ortega (Pilar Barrachina)
- Mónica Randall (Sonsoles)
- Miguel Rellán (Perales)
- Antonio Resines (Mariano)
- José Sancho (policestro)
- Amparo Soler Leal (Elvira)
- Torrebruno (Tornicelli)
- Fernando Vivanco (De la Fuente)
- José Quilis (Landero)
- Víctor de la Rosa (Jaramillo)
- David Delfín (Vanessa)
- Candela Montesinos (Deborah)
- Santiago Segura (ekologiisto)
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Todos a la cárcel en la hispana Vikipedio.