Luis Ciges

hispana aktoro

Luis CIGES Martínez (Madrido, 10a de majo 1921 - samloke, 11a de decembro 2002) estis hispana aktoro de kino kaj televido.

Luis Ciges
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1921 (1921-05-10)
en Madrido
Morto 11-an de decembro 2002 (2002-12-11) (81-jaraĝa)
en Madrido
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Patro Manuel Ciges Aparicio vd
Profesio
Okupo aktoro vd
Aktiva dum 1958– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis unu de la plej famaj duarangaj aktoroj de la hispana kino. Ekde la 1960-aj jaroj li partoprenis en multaj el la plej gravaj filmoj de la hispana kino. Li estis nevo de la verkisto Azorín kaj filo de la same verkisto Manuel Ciges Aparicio, kiu estis guberniestro de Santandero kaj de Avilo, kie li estis mortpafita de la militistoj insurekciintaj en la puĉo en aŭgusto 1936.​ En 1941, pelita de la cirkonstancoj en kiuj estis lia familio kaj por eviti reprezaliojn fare de la frankista reĝimo, li aliĝis kiel volontulo en la Blua divizio de Naziisma Germanio — en kiu li konis Luis García Berlanga ​— kaj estis en Pollando kaj Leningrado.​

En 1951 li ekstudis en la Instituto de Investigaciones y Experiencias Cinematográficas, kie li diplomiĝis pri reĝisorado. Li realigis kelkajn dokumentajn filmojn kaj kurtojn ekde fino de la 1950-aj jaroj, kaj dediĉis sin al aktorado ĝis sia morto. Post nekonstantaj laboroj kaj gravaj laboroj kiel Plácido (1961), de Luis García Berlanga, ekde la 1970-aj jaroj li intensigis sian kinkarieron, tiel ke li partoprenis en pli ol 150 filmoj.

Kiel unu de la duarangaj aktoroj, li famis per sia kurioza figuro taŭga por komediaj roloj kaj por ekstravagancaj kaj marĝenitaj roloj. Li multe laboris por Berlanga, ekzemple kiel Segundo, la servisto de la Markizoj de Leguineche en La escopeta nacional (1978), Patrimonio nacional (1981) kaj Nacional III (1982), same kiel per alia rolo en Todos a la cárcel (1993). Li laboris ankaŭ por José Luis Cuerda, en filmoj kiel Así en el cielo como en la tierra (1995), kiu havigis al li la Goya-premion al la plej bona vira neĉefrola aktoro, Amanece, que no es poco (1988) kaj El bosque animado (1987).

Inter malmultaj protagonistaj roloj, oni memoras lin speciale pro la ĉefa rolo en la superrealisma komedio El milagro de P. Tinto (1998), de Javier Fesser. Inter marto kaj aŭgusto 2002 li partoprenis en la filmado de la sukcesa filmo La gran aventura de Mortadelo y Filemón, reĝisorita de Javier Fesser kaj protagonistigita de Benito Pocino (kiel Mortadelo) kaj Pepe Viyuela (kiel Filemón), en kiu li ludis sian lastan rolon (kiel konstruinĝeniero je la servo de la Respubliko Tirania); li ne povis vidi la premieron (februaro 2003).

Filmoj redakti

  • La gran aventura de Mortadelo y Filemón (2003), de Javier Fesser.
  • El paraíso ya no es lo que era (2001), de Francesc Betriu.
  • La mujer más fea del mundo (1999), de Miguel Bardem.
  • París-Tombuctú (1999), de Luis García Berlanga.
  • El milagro de P. Tinto (1998), de Javier Fesser.
  • Una pareja perfecta (1998), de Francesc Betriu.
  • Así en el cielo como en la tierra (1995), de José Luis Cuerda.
  • Alegre ma non troppo (1994), de Fernando Colomo.
  • Todos a la cárcel (1993), de Luis García Berlanga.
  • Todo por la pasta (1991), de Enrique Urbizu.
  • El vuelo de la paloma (1989), de José Luis García Sánchez.
  • Sinatra (1988) de Francesc Betriu.
  • Amanece, que no es poco (1988), de José Luis Cuerda.
  • Pasodoble (1988), de José Luis García Sánchez.
  • El bosque animado (1987), de José Luis Cuerda.
  • Moros y cristianos (1987), de Luis García Berlanga.
  • Matador (1986), de Pedro Almodóvar.
  • La corte de Faraón (1985), de José Luis García Sánchez.
  • La vaquilla (1985), de Luis García Berlanga.
  • Hierro dulce (1985) de Francisco Rodríguez.
  • Sal gorda (1983), de Fernando Trueba.
  • Laberinto de pasiones (1982), de Pedro Almodóvar.
  • Nacional III (1982), de Luis García Berlanga.
  • Estoy en crisis (1982), de Fernando Colomo.
  • La colmena (1982), de Mario Camus.
  • Crónica del alba. Valentina (1982), de Antonio José Betancor.
  • Patrimonio Nacional (1981), de Luis García Berlanga.
  • Jalea real (1981), de Carles Mira.
  • ¡Tú estás loco, Briones! (1981), de Javier Maqua.
  • Gay Club (1981), de Tito Fernández.
  • Arrebato (1979), de Iván Zulueta.
  • Tatuaje (1978), de Bigas Luna.
  • La escopeta nacional (1978), de Luis García Berlanga.
  • ¿Que hace una chica como tú en un sitio como este? (1978), de Fernando Colomo.
  • El huerto del francés (1978), de Paul Naschy.
  • Un hombre llamado Flor de Otoño (1978), de Pedro Olea.
  • Sentados al borde de la mañana, con los pies colgando (1978), de Antonio José Betancor
  • Eva, limpia como los chorros del oro (1977), de José Truchado.
  • La criatura (1977), de Eloy de la Iglesia.
  • Tatuaje (Bigas Luna, 1976)
  • ¿Quién puede matar a un niño? (1976), de Narciso Ibáñez Serrador.
  • De profesión: polígamo (1975), de Angelino Fons.
  • Pim, pam, pum... ¡fuego! (1975), de Pedro Olea.
  • El chulo (1974), de Pedro Lazaga.
  • Vera, un cuento cruel (1973), de Josefina Molina.
  • La rebelión de las muertas (1973), de León Klimovsky.
  • La liga no es cosa de hombres (1972), de Ignacio Iquino.
  • La casa sin fronteras (1972), de Pedro Olea.
  • La Saga de los Drácula (1972), de León Klimovsky.
  • Cabezas cortadas (1970), de Glauber Rocha.
  • Mañana será otro dia (1967), de Jaime Camino.
  • Los farsantes (1963), de Mario Camus.
  • Plácido (1961), de Luis García Berlanga.
  • La quiniela (1960), de Ana Mariscal.
  • Molokai, la isla maldita (1959), de Luis Lucía.
  • Historias de Madrid (1958), de Ramón Comas.

Kurtoj redakti

  • La teoría del dinero (1989), de Mariano Catalán
  • Franco no debe morir en la cama (1998), de Alberto Macías.
  • Rufino (1998), de Octavi Masià.
  • Aquel ritmillo (1995), de Javier Fesser.

Televido redakti

  • Compañeros
    • Se acabó la vida de artista (3a de oktobro 2000)
  • Periodistas
    • Verano.es (30a de junio 2000)
  • Médico de familia
    • Blanca y radiante (23a de decembro 1997)
  • Farmacia de guardia (1991-1994)
  • Truhanes
    • La tontina (26a de oktobro 1993)
  • La mujer de tu vida
    • La mujer infiel (2a de marto 1990)
  • Escalera exterior, escalera interior (1986)
  • Las aventuras de Pepe Carvalho
    • El mar, un cristal opaco (14a de marto 1986)
  • La huella del crimen
    • El crimen de la calle Fuencarral (17a de majo 1985)
  • Juanita la Larga (1982)
  • Fortunata y Jacinta (1980)
  • El español y los siete pecados capitales
    • La envidia (21a de novembro 1980)
  • Escrito en América
    • Cadáveres para la publicidad (9a de septembro 1979)
  • Curro Jiménez
    • En la loca fortuna (16a de marto 1977)
    • El péndulo (12a de junio 1977)
  • Los Libros
    • Viaje a la Alcarria (5a de aprilo 1976)
  • Cuentos y leyendas
    • Un error judicial (17a de decembro 1974)
    • En provincia (26a de septembro 1975)
    • La puñalada (24a de oktobro 1975)
    • Huida hacia el pueblo de las muñecas de cera (7a de novembro 1975)
    • El libro de los tesoros (5a de decembro 1975)
    • La inocencia castigada (26a de decembro 1975)
    • El regreso de Edelmiro (9a de januaro 1976)
    • Poesía de amor y muerte (13a de februaro 1976)
  • Don Juan (1974)
  • Los pintores del Prado (1974)
  • El pícaro (1974)
    • Ĉapitro 10a: De cómo todos los caminos no dan a Roma pero sí los allana el dinero.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Luis Ciges en la hispana Vikipedio.