Nazia Germanio

eŭropa ŝtato (1933–1945); lando Germanio kaj apudaj landoj, regita de la Nazia partio
(Alidirektita el Naziisma Germanio)

Nazia GermanioLa Tria Regno, La Tria Imperio (germane Das Dritte Reich) estas esprimoj uzataj por nomi Germanion dum la jaroj 1933 ĝis 1945, kiam ĝin regis la nazia diktatoreco de Adolfo Hitlero.

Germana Regno
("Nazia Germanio")
Origina nomo Deutsches Reich
("Drittes Reich")
 Vajmara Respubliko 19331945 Federacia Respubliko Germanio 
Germana Demokratia Respubliko 

historia lando • historia epoko • suverena ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Berlino
Areo:
633 786 km² 1939
Loĝantaro
Nacia konsisto:
germanoj
germana
protestantismo, romkatolikismo
Ŝtat-strukturo
1 marko = 100 pfenigoj
Estiĝo:
Adolf Hitler ekprenis regadon
Pereo:
Malvenko de Germanio en la Dua Mondmilito
Antaŭaj ŝtatoj:
Vajmara Respubliko Vajmara Respubliko
Postsekvaj ŝtatoj:
Federacia Respubliko Germanio Federacia Respubliko Germanio
Germana Demokratia Respubliko Germana Demokratia Respubliko
Historio
vdr

La nazioj nomis sian regnon ankaŭ la "miljara regno". Fakte ĝi finiĝis jam post 12 jaroj.

En la germana lingvo la vorto Nazi estas mallongigo de Nationalsozialist, nacia socialisto. Ĝi estis formita analoge al Sozi por socialdemokrato kaj havas insultan subsignifon. Tial oni ne uzas ĝin en (sciencaj) germanaj verkoj, sed ja en (ekzemple) anglalingvaj.

Historio redakti

 
Hitler en la Kancelierejo de la Regno, en la 30-a de januaro 1933.

Enpovigo de nazioj redakti

Kvankam la nazioj ricevis la plejparton de la popola voĉdonado en la du ĝeneralaj balotadoj al la Reichstag de 1932, ili ne akiris majoritaton. Tial, Hitler estris mallongdaŭran registaron de koalicio formitan kun la Nacigermana Popolpartio.[1] Sub la premo fare de politikistoj, industriistoj kaj la entreprenista komunumo, la prezidento Paul von Hindenburg nomumis Hitleron Kanceliero de Germanio la 30-an de januaro 1933. Tiu okazaĵo estas konata kiel Machtergreifung ("kapto de la povo").[2]

En la nokto de la 27-a de februaro 1933, estis incendiita la konstruaĵo de la Reichstag. Marinus van der Lubbe, nederlanda komunisto, estis deklarita kulpulo pro la iniciato de la incendio. Hitler proklamis, ke la incendio okazigita estis markintan la komencon de komunista insurekcio. La Dekreto de la Incendio de la Reichstag, aprobita la 28-an de februaro 1933, nuligis la plej parton de la civilaj liberoj, inklude la rajtojn de kunsido kaj la gazetliberecon. La dekreto ankaŭ permesis la policanojn aresti personojn senfine sen akuzoj. La leĝaro estis akompanata de kampanjo de propagando kiu generis publikan apogon al tiu politiko. La violenta subpremado de komunistoj fare de la korpuso de la SA okazis en la tuta lando kaj oni arestis ĉirkaŭ 4 000 membrojn de la Komunista Partio de Germanio.[3]

 
Hitler kaj Paul von Hindenburg en la Tago de Pocdamo, 21-a de marto 1933.

En marto 1933, la Habilita Leĝo de 1933, amendo al la Vajmara Konstitucio, estis aprobita en la parlamenta Reichstag per 444 voĉdonoj kontraŭ 94.[4] Tiu amendo permesis al Hitler kaj al lia kabineto aprobi leĝojn, eĉ leĝojn kiuj enhavis ion kontraŭ la konstitucio, sen neceso de konsento de la prezidento aŭ de la Reichstag.[5] Ĉar la leĝopropono postulis majoritaton de du trionoj por esti aprobata, la nazioj uzis timigajn taktikojn, same kiel la disponoj de la Dekreto de la Incendio de la Reichstag por eviti la ĉeeston de kelkaj socialdemokrataj deputitoj, kaj de la komunistoj, kiuj jam estis malpermesitaj. La 10-an de majo, la registaro konfiskis la havaĵojn de la socialdemokratoj kaj ankaŭ ili estis malpermesitaj la 22-an de junio.[6] La 21-an de junio, la SA rabadatakis la oficejojn de la dekstrema Nacigermana Popolpartio, nome iliaj iamaj samkoalicianoj, kiuj poste dissolviĝis la 29-an de junio. La ĉefaj restantaj politikaj partioj sekvis ilian ekzemplon. La 14-an de julio 1933, Germanio iĝis unupartia ŝtato per la aprobo de leĝo kiu dekretis, ke la Nazia Partio estas jam la nura laŭleĝa partio en Germanio. Tiukadre oni eksterleĝigis la fondon de novaj partioj kaj oni malpermesis ĉiujn restintajn politikajn partiojn kiuj ankoraŭ ne estis dissolvitaj.[7] Poste, la Leĝo de Habilitado servis kiel leĝa bazo por la diktaduro kiu estis establita de la nazioj.[8] La postaj balotadoj en Novembro 1933, balotadoj kaj referendumo de 1936 kaj balotadoj kaj referendumo de 1938 estis kontrolitaj de la nazioj, el kio rezultis elektitaj nur membroj de la Partio kaj malgranda nombro de sendependuloj.[9]

Naziigo de Germanio redakti

 
Kvankam la tradiciaj germana ŝtatoj ne estis abolitaj formale (eksklude Lübeck en 1937), ties konstituciaj rajtoj kaj suvereneco eroziiĝis kaj finfine finiĝis. Prusio jam estis sub federacia administracio kiam Hitler enpoviĝis, kaj tio havigis modelon por la procezo.

La kabineto de Hitler uzis la terminojn de la Dekreto de la Incendio de la Reichstag kaj poste la Leĝo de Habilitado por iniciati la procezon de Gleichschaltung ("kunordigo"), kiu metis ĉiujn aspektojn de la vivo sub la kontrolo de la partio.[10] La unuopaj ŝtatoj ankoraŭ nekontrolitaj de registaroj de nazioj aŭ de koalicioj estritaj de nazioj vidiĝis devigitaj akcepti la nomumon de komisaroj de la Regno por kongruigi la ŝtatojn kun la politikoj de la centra registaro. Tiuj komisaroj havis la povon nomumi kaj elpostenigi lokajn registarojn, ŝtatajn parlamentojn, funkciulojn kaj juĝistojn. Tiel, Germanio iĝis de facto unueca ŝtato, kun ĉiuj ŝtataj registaroj kontrolitaj de la centra registaro sub la nazioj.[11][12] La ŝtataj parlamentoj kaj la "senateca" parlamentero Reichsrat (federacia alta ĉamro) estis abolitaj en Januaro 1934,[13] kaj ĉiuj ŝtataj povoj estis transigitaj al la centra registaro.[12]

Ĉiuj civilaj organizaĵoj, inkluditaj la agrikulturistajn grupojn, la organizaĵojn de volontuloj kaj la sportajn klubojn, devis anstataŭi siajn estrarojn per simpatiantaj nazioj aŭ per faktaj membroj de la partio; tiuj civilaj organizaĵoj fuziiĝis kun la Nazia Partio aŭ frontis la dissolvon.[14] La nazia registaro deklaris "Tagon de la Nacia Laboro" por la Maja Festo de 1933 kaj invitis multajn sindikatajn delegitojn al Berlino por la celebroj. La venontan tagon, la ataksoldatoj de la SA detruegis la sindikatajn oficejojn en la tuta lando; ĉiuj sindikatoj vidiĝis devigitaj dissolviĝi kaj ties estraranoj estis arestitaj.[15] La Leĝo por la Restaŭrado de la Publika Funkcio, aprobita en Aprilo, elpostenigis ĉiujn instruistojn, profesorojn, juĝistojn, magistratojn kaj funkciulojn de la ŝtato kiuj estus judoj aŭ kies kompromiso kun la partio estus sub suspekto.[16] Tio signifis, ke la nuraj nepolitikaj institucioj kiuj ne estis sub la kontrolo de la nazioj estas la eklezioj.[17]

La nazia reĝimo abolis la simbolojn de la Vajmara Respubliko, inkludita la trikolora flago nigra-ruĝa-flava, kaj adoptis novan prilaboritan simbolaron. La iama imperia trikolora flago nigra-blanka-ruĝa estis restaŭrita kiel unu de la du oficialaj flagoj de Germanio; la dua estis la nazia flago kun la svastiko de la Nazia Partio, kiu finfine iĝis la nura nacia flago en 1935. La himno de la Partio "Horst-Wessel-Lied" ("Kanto de Horst Wessel") iĝis dua nacia himno.[18]

Germanio ankoraŭ estis en terura ekonomia situacio, ĉar ses milionoj de personoj estis sendungaj kaj la deficito de la komerca bilanco estis enorma.[19] Uzante la deficitan elspezon, la naziismaj estroj iniciatis projektojn de publikajn vorkojn ekde 1934, kio kreis 1,7 milionojn de novaj laborlokoj nur fine de tiu jaro.[19] La averaĝaj salajroj ekplialtiĝis.[20]

Plisolidigo de la povo redakti

La direktoraro de la SA plupremis por atingi pli grandan politikan kaj militistan povon. Reage, Hitler uzis la Schutzstaffel (SS) kaj la Gestapon por purigi la estrecon de la SA.[21] Hitler indikis la SA Stabschef (stabanestro) Ernst Röhm kaj aliajn estrojn de la SA kiuj, kun variaj politikaj opoziciantoj de Hitler (kiel Gregor Strasser kaj la eks-kanceliero Kurt von Schleicher), estis arestitaj kaj mortpafitaj.[22] Ĝis 200 personoj mortis inter la 30a de Junio kaj la 2a de Julio 1934 en okazaĵo konata kiel la Nokto de la Longaj Tranĉiloj.[23]

La 2-an de aŭgusto 1934, Hindenburg mortis. La antaŭan tagon, la kabineto estis promulginta la "Leĝon rilatan al la ŝtata oficejo plej alta de la Regno", kiu establis, ke post la morto de Hindenburg, la posteno de prezidento estos abolita kaj ties povoj estos fuziitaj kun tiuj de la kanceliero.[24] Hitler iĝis tiel kaj ŝtatestro kaj registarestro kaj estis nomumita formale Führer und Reichskanzler ("Estro kaj Kanceliero"), kvankam finfine la posteno de Reichskanzler estis eliminita.[25] Germanio estis tiam totalisma ŝtato kun Hitler jam tutestre.[26] Kiel ŝtatestro, Hitler iĝis suprema komandanto de la armitajk fortoj. La nova leĝaro havigis ĵuron de lojalo al la Führer modifitan por la militistoj por ke ili konfirmu la fidelon al Hitler persone (Führereid) anstataŭ al la posteno de suprema komandanto aŭ al la ŝtato.[27] La 19-an de aŭgusto, la fuzio de la prezidenteco kun la kanceliereco estis aprobita de 90 procentoj de la voĉdonantaro en referendumo pri la Leĝo de la Germana Ŝtatestreco.[28]

 
Joseph Goebbels, ministro de Klerigado kaj Publika Propagando de la Reich.

Granda parto de germanoj sentis sin kontentigitaj pro tio. ke la surstrataj konfliktoj kaj kvereloj de la epoko de la Vajmara Respubliko iom malaperis. Ili estis inunditaj per propagando organizita de la Ministro de Punlika Klerigado kaj Propagando Joseph Goebbels, kiu promesis pacon kaj abundon por ĉiuj en lando unuigita, libera de marksistoj kaj sen suferi la limojn de la Traktato de Versajlo.[29] La Nazia Partio akiris kaj legitimis la povon tra sia revolucia agado dekomenca, poste tra la manipulado de la juraj mekanismoj, la uzado de la polica povo kaj la kapto de la kontrolo de la ŝtataj kaj federaciaj institucioj.[30][31] La unua granda Nazia koncentrejo, dekomence por politija prizonuloj, malfermiĝis en Dachau en 1933.[32] Por antaŭ la militfino estis kreitaj centoj de koncentrejo de diversaj grandoj kaj funkcioj.[33]

Ekde Aprilo 1933, oni instituciis dekojn de decidojn kiuj difinis la statuson de la judoj kaj iliajn rajtojn (fakte ties nuligon).[34] Tiuj decidoj kulminis per la establado de la Nurenbergaj leĝoj de 1935, kiuj senigis ilin el iliaj bazaj rajtoj.[35] La nazioj forprenis el la judoj ilian riĉecon, ilian iaman rajton geedziĝi kun gojoj kaj ilian iaman rajton okupiĝi en multaj laborkampoj (kiel en juro, medicino aŭ edukado). Finfine, la nazioj deklaris, ke la judoj ne meritas resti inter la "normalaj" germanaj civitanoj kaj socio.[36]

Militemo redakti

En la unuaj jaroj de la reĝimo, Germanio ne havis aliancanojn kaj ties armeo estis draste malfortigitaj per la postuloj de la Traktato de Versajlo. Francio, Pollando, Italio kaj Sovetunio havis fortajn tialojn por opozicii al la enpovigo de Hitlero. Pollando sugestis al Francio, ke ambaŭ landoj partoprenu en preventa milito kontraŭ Germanio jam en Marto 1933, sed tio ne okazis. La Faŝisma Italio opoziciis kontraŭ la germanaj reklamoj en Balkanio kaj en Aŭstrio, ĉar Benito Mussolini konsideris, ke tiuj zonoj estis en la influareo kiu korespondis al Italio.[37] Tamen tiu opozicio kristaliĝis en nenio, grandparte pro la afineco de la respektivaj ideologioj rilate al Italio, kaj pro la ĝenerala timego al milito ĉe la aliaj eŭropaj landoj, kiuj memoris pri la teruraĵoj de la Unua Mondmilito.

Jam en Februaro 1933, Hitler anoncis, ke ili startigu la rearmiladon, kvankam dekomence iom diskrete, ĉar fari tion perfortis la interkonentojn de la Traktato de Versajlo, al kiu la nazioj ne sentis sin ligitaj. La 17-an de majo 1933, Hitlero faris diskurson antaŭ la Reichstag en kiu li emfazis sian deziron de monda paco kaj akceptis proponon de la usona prezidento Franklin D. Roosevelt por milita malarmigo, kondiĉe ke ankaŭ la aliaj landoj de Eŭropo same faru.[38] Kiam la aliaj eŭropaj potencoj malakceptis tion, Hitlero eltiris Germanion el la Monda Konferenco por Malarmigo kaj el la Ligo de Nacioj en Oktobro, kun la ekskuzo, ke la postuloj por malarmigo estas nejustaj se aplikataj nur al Germanio.[39] En referendumo okazigita en Novembro, 95 procento de la voĉdonantoj apogis la retirigon de Germanio el la porpacaj internaciaj organizoj (ĉefe temas pri la Ligo de Nacioj).[40]

 
Reichsheer soldatoj faras la ĵuron al Hitler en Aŭgusto 1934, per manoj levitaj en la tradicia schwurhand gesto, ankoraŭ ne per nazia saluto.

En 1934, Hitler diris al siaj militestroj, ke orienta milito devos starti en 1942.[41] Sarlando, kiel plej grava industria zono kiu estis estinta sub la superrigardo de la Ligo de Nacioj dum 15 jaroj ekde la fino de la Unua Mondmilito, voĉdonis en referendumo en Januaro 1935 por iĝi definitive tutrajta parto de Germanio.[42] En Marto 1935, Hitler anoncis la kreadon de aerforto kaj ke la Reichswehr pliiĝos al 550 000 homoj.[43] Granda Britio akceptis, ke Germanio konstruu armean floton pere de la subskribo de la Brit-germana Ŝiparmea Interkonsento la 18-an de junio 1935.[44]

Kiam la invado fare de Italio al Etiopio okazigis nur mildajn protestojn fare ĉefe de la britaj kaj francaj registaroj (sed ankaŭ de aliaj landoj), la 7-an de marto 1936 Hitler uzis la pretekstan minacon de la Traktato franc-soveta por Interhelpo kiel rajtigilo por ordoni al la germana armeo antaŭenigi 3000 soldatojn al la senmilitistigita zono de Rejnlando denove perfortante la postulojn de la Traktato de Versajlo.[45] Ĉar fakte tiu teritorio estas parto de Germanio, la britaj kaj francaj registaroj komprenis, ke klopodi plenumigon de la traktato tiurilate ne meritas la riskon startigi militon.[46] En la unupartia balotado okazigita la 29-an de marto, la nazioj ricevis apogon de 98,9 procento.[46] En 1936, Hitler subskribis Antikominternan pakton kun Japanio kaj insterkonsenton de neagreso kun Mussolini, kiu tuj ekreferencis al "Akso Romo-Berlino".[47] La Kontraŭsoveta Pakto estis subskribita ankaŭ de multaj aliaj eŭropaj landoj.

Tiukadre Hitler sendis militajn liveradojn kaj helpon al la insurekciaj trupoj de la generalo Francisco Franco en la Hispana Enlanda Milito, kiu startis en Julio 1936, iom kiel antaŭaĵo de la venonta tuteŭropa milito. La germana Legio Condor inkludis ampleksan ekipaĵon de aviadiloj kaj ties avianarojn, same kiel forta rotaron de tankoj. La aviadiloj de la Legio Condor detruis la euskan urbon Gerniko en 1937.[48] La faŝismecaj insurekciaj militistoj atingis la venkon en 1939 (grandparte pere de la helpo ricevita de Hitler kaj Mussolini) kaj iĝis neformalaj aliancanoj de la Nazia Germanio.[49]

Aŭstrio kaj Ĉeĥoslovakio redakti

 
Etnaj germanoj faras la nazian saluton al la germanaj soldatoj kiam ili eniras en Žatec, Ĉeĥoslovakio, 1938.

En Februaro 1938, Hitler enfazis al aŭstria kanceliero Kurt Schuschnigg la neceson ke Germanio sekurigu siajn landlimojn. Schuschnigg programis referendumon pri la sendependeco de Aŭstrio por la 13a de Marto, sed Hitler sendis ultimaton al Schuschnigg la 11-an de marto postulante la donon de la tuta povo al la Nazia Partio de Austrio aŭ li devos fronti invadon. La germanaj trupoj eniris en Aŭstrion la venontan tagon, kaj estis ĝenerale bone akceptitaj de granda parto de la loĝantaro.[50]

La Respubliko Ĉeĥoslovakio estis la hejmo de granda minoritato de etnaj germanoj, kiuj loĝis ĉefe en la Sudetio. Pro la premo fare de separismaj grupoj ene de la Sudetgermana partio, la ĉeĥoslovaka registaro proponis ekonomiajn privilegiojn al la regiono.[51] Tamen, ĉiuokaze Hitler decidis ne nur aligi la Sudetojn al la Tria Regno, sed ankaŭ detrui komplete la landon Ĉeĥoslovakio.[52] La nazioj entreprenis kampanjon de propagando cele al la formado de apoga sinteno por invado.[53] La ĉefaj germanaj militestroj kontraŭis la planon, en la ideo, ke Germanio ankoraŭ ne estis preta por milito, sed tio ne ŝanĝis la opinion de Hitler.[54]

La krizo rezultis en la fakto, ke la koncernaj landoj, nome Granda Britio, Ĉeĥoslovakio kaj Francio (alianca de Ĉeĥoslovakio), pretiĝu por eventuala milito. En klopodo eviti tiun militon, laŭ la diplomatia politiko de cedoj, la brita ĉefministro Neville Chamberlain organizis serion de kunsidoj kies rezulto estis la Munkena interkonsento, subskribita la 29-an de septembro 1938. La registaro de Ĉeĥoslovakio vidiĝis devigita akcepti la aligon de la Sudetoj al Germanio, nome perdo por Ĉeĥoslovakio. Chamberlain estis ricevita aklame kiam li surteriĝis en Londono, fame dirinta, ke la interkonsento havigis "pacon por nia tempo",[55] kaŝinte, ke ĉio estis perfido al la interesoj de la aliancita Ĉeĥoslovakio, kaj enkompreninte, ke la nazia ekspansiemo ne estis finita, kaj pro tio la milito ne estis evitita, sed nur iom prokrastita, favore al Hitler, kiu sukcesis timigi la eŭropajn potencojn kaj ekhavi pli da tempo por la militpreparoj. Krom la germana aliigo de la Sudetoj, Ĉeĥoslovakio suferis pli da perdoj: Pollando kaptis mallarĝan zonon proksime de Teŝino (Cieszyn, kun polparolanta loĝantaro) la 2-an de oktobro, dum kiel konsekvenco de la Munkena interkonsento, Hungario postulis kaj ricevis 12 000 kvadratajn kilometros laŭlonge de sia norda landlimo kun Slovakio laŭ la Unua Viena Arbitracio la 2-an de novembro 1938. Post la negocado kun la ĉeĥoslovaka prezidanto Emil Hácha, Hitler alpropigis la reston de la ĉeĥa duono la 15-an de marto 1939 kaj kreis la Protektoraton Bohemio kaj Moravio, unu tagon post la proklamo de la Slovaka ŝtato Respubliko en la slovaka duono, kiu fakte funkciis kiel pupoŝtato de Nazia Germanio.[56] Ankaŭ la 15-an de marto, Hungario okupaciis kaj aneksis la ĵus proklamitan kaj neagnoskitan Karpatan Ukrainion kaj aldonan zonon kiu estis disputita kun Slovakio.[57][58]

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Germana okupo de Ĉeĥoslovakio.

La nazioj ekkontrolis la valutrezervojn kaj de Aŭstrio kaj de Ĉeĥio, same kiel la stokadojn de krudmaterialoj kiel metaloj kaj produktitaj varoj kiel armiloj kaj aviadiloj, kiuj estis senditaj al Germanio. La industria konglomeraĵo Reichswerke Hermann Göring ekkontrolis la fabrikinstalaĵojn de ŝtalo kaj karbo en ambaŭ landoj.[59]

Pollando redakti

En Januaro 1934, Germanio estis subskribinta pakto de neagreso kun Pollando.[60] Tamen, en Marto 1939, Hitler postulis la kapton de la Libera Urbo Dancigo kaj de la Pola Koridoro, nome terpeco kiu estis separanta Orientan Prusion de la cetero de Germanio. La britoj anoncis, ke ili venos por helpi Pollandon, se ĝi estas atakata. Hitler, kredante, ke la britoj ne agados tiucele reale, ordonis la preparadon de invadplanon por Septembro 1939.[61] Krome la 23-an de majo, Hitler priskribis al siaj generaloj sian ĝeneralan planon ne nur kapti la polan koridoron, ses ankaŭ ekspansiigi enorme la germanan teritorion orienten malprofite al Pollando. Li esperis, ke tiam oni frontis lin perforte nome konduke al malferma milito, kiu ebligu al li kaj al la Nazia Germanio eĉ pligrandigi sian povon.[62]

Tiukadre kaj kiel preparo por tia sekvo, la germanoj plifirmigis sian aliancon kun Italio kaj subskribis neagresajn paktojn kun Danio, Estonio kaj Latvio, dum la komercaj ligiloj formaliĝis kun Rumanio, Norvegio kaj Svedio.[63] La kanceliero Joachim von Ribbentrop organizis negocadon kun Sovetunio por starigi neagresan pakton, nome la Pakto Ribbentrop-Molotov, kiu estis subskribita en Aŭgusto 1939 kaj havos enormajn konsekvencojn en la politika kaj milita scenejo de la venonta jarkvino.[64] La traktato jam havis sekretajn protokolojn kiuj planis dividi Pollandon kaj la baltiajn ŝtatojn en germanaj kaj sovetaj influareoj.[65] Tiel Hitler eliminis la opoziciuntajn slavajn ŝtatojn inter Germanio kaj Rusio, retenante hungaran aliancanon (kiu profitis el la hitlera ekspansiismo) kiel ponto al sudoriento. Per pakto kun Sovetunio, li povis pli senzorge ekrigardi okcidenten.

Dua Mondmilito redakti

 
Animacia mapo kiu montras la teritoriajn ŝanĝojn en Eŭropo dum la Dua Mondmilito.

Ekstera politiko redakti

La eksterlanda politiko de Germanio en milittempo tendencis al la kreado de aliancanaj registaroj kontrolitaj ĉu rekte ĉu nerekte el Berlino. La nazioj havis planojn akiri soldatojn el aliancanoj kiel Italio, Hungario, Hispanio kaj aliaj kaj laboristojn kaj liveraĵojn el aliancanoj kiel la Francio de Vichy.[66] Hungario estis la kvara lando kiu unuiĝis al la Akso, subskribante la Aksan Pakton la 27-an de septembro 1940. Bulgario subskribis la pakton la 17-an de novembro. La germanaj klopodoj por sekurigi la aliron al la nafto inkludis la negocadon de liverado kun nova aliancano, nome Rumanio, kiu subskribis la Pakton la 23-an de novembro, kun la Slovaka Respubliko.[67][68][69] Fine de 1942, estis 24 divizioj de Rumanio en la Orienta Fronto, 10 de Italio kaj 10 de Hungario.[70] Germanio ekhavis la totalan kontrolon en Francio en 1942, de Italio en 1943 kaj de Hungario en 1944. Kvankam Japanio estis grandpova aliancano, la rilato estis iom distanta, kun malmulta kunordigo aŭ kunlaborado. Por ekzemplo, Germanio malakceptis kunhavi sian formulon por la sinteza nafto el karbo ĝis fino de la milito.[71]

Ekmilito redakti

 
Germanio kaj ties aliancanoj pinte de la sukceso de la Akso, 1942.

Germanio invadis Pollandon kaj kaptis la Liberan Urbon Dancigo la 1-an de septembro 1939, kaj tiel startis la Dua Mondmilito en Eŭropo.[72] Laŭ la terminoj de siaj kontraktaj devigoj, Granda Britio kaj Francio deklaris la militon al Germanio du tagojn poste.[73] Pollando falis rapide, helpate de la fakto, ke Sovetunio atakis el la orienta flanko la 17-an de septembro.[74] Reinhard Heydrich, estro de la Sicherheitspolizei (SiPo; Polico de Sekureco) kaj Sicherheitsdienst (SD; Servo de Sekureco), ordonis la 21-an de septembro, ke la polaj judoj estu arestitaj kaj koncentritaj en urboj kun taŭgaj fervojaj kondiĉoj. Dekomence, la intenco estis deporti ilin pli orienten, aŭ eble al Madagaskaro.[75] Uzante listojn jam preparitajn antaŭe, ĉirkaŭ 65 000 polaj intelektuloj, nobeloj, klerikoj kaj profesoroj estis murditaj ĝis fino de 1939 kiel klopodo detrui la identecon de Pollando kiel nacio.[76][77] La sovetaj fortoj avancis al Finnlando en la Vintra Milito kaj la germanaj fortoj ekagadis en la maro. Sed ne multe alia militagado okazis ĝis Majo, pro kio la periodo estis konata kiel la "stranga, falsa, neserioza aŭ ŝerca milito".[78]

Ekde la komenco de la milito, brita blokado kontraŭ la sendaĵoj al Germanio efikis de ties ekonomion. Germanio dependis speciale de la liveraĵoj el eksterlando de nafto, karbo kaj cerealoj.[79] Pro la komercaj embargoj kaj blokado, la importaĵoj en Germanio malpliiĝis je 80 procento.[80] Por sekurigi la sendaĵojn de mineralo de fero el Svedio (teorie neŭtrala, sed praktike alianca lando) al Germanio, Hitler ordonis la invadojn de Danio kaj Norvegio, kiuj estis startigitaj la 9-an de aprilo. Danio falis post malpli ol unu tago, dum la plej parto de Norvegio sekvis fine de la monato.[81][82] Komence de Junio, Germanio okupaciis la tutan Norvegion.[83]

Konkero de Eŭropo redakti

Kontraŭ la konsilo de multaj el siaj plej altaj militoficiroj, en Majo 1940 Hitler ordonis atakon kontraŭ Francio kaj la Malaltajn Landojn.[84][85] Rapide ili konkeris Luksemburgion kaj Nederlandon kaj superis la Aliancanojn en Belgio, kio devigis la trorapidan evakuon de multnombraj britaj kaj francaj trupoj el Dunkerko.[86] Ankaŭ Francio falis kaj kapitulacis al Germanio la 22-an de junio.[87] La venko en Francio kaj la nordokcidentaj landoj rezultis en pliigo en la populareco de Hitler kaj de la entuziasmo por la milito en ampleksaj sektoroj en Germanio.[88]

Malobeante la disponojn de la Konvencio de Hago, la nazioj laborigis la industriajn emtreprenojn de Nederlando, Francio kaj Belgio en la produktado de militmaterialoj por Germanio.[89]

 
La germanaj soldatoj paradas ĉe la Triumfa Arko en Parizo, la 14-an de junio 1940.

Tiukadre la nazioj konfiskis al francojn milojn de lokomotivoj kaj veturmaterialon, kompletajn arsenalojn de armiloj kaj krudmaterialojn kiel kupro, stano, nafto kaj nikelo.[90] Francio, Belgio kaj Norvegio estis devigitaj pagi la elspezojn de la okupacio.[91] La barieroj al la komerco okazigis akaparaĵojn, nigran merkaton kaj necertecon pri la estonteco.[92] La liverado de manĝaĵoj estis nesufiĉa; la produktado descendis en la plej parto de Eŭropo.[93] Malsatego estis suferita en multaj okupaciitaj landoj.[93]

La pacproponoj fare de Hitler al la nova brita ĉefministro nome Winston Churchill estis malakceptitaj en Julio 1940. La supera admiralo Erich Raeder estis avertinta Hitler-on en Junio ke la aerataka supereco estis dekomenca kondiĉo por sukcesa invado de Granda Britio, pro kio Hitler ordonis serion de aeratakoj kontraŭ aerbazoj kaj stacioj de radaro de la Reĝa Aerarmeo (RFA), same kiel noktajn aeratakojn kontraŭ britaj urboj, kiel Londono, Plymouth kaj Coventry. La germana Luftwaffe ne povis venki super la RFA en tio kio estis konata kiel la Batalo de Anglio kaj, fine de Oktobro, Hitler ekkomprenis, ke li ne atingos la aerfortan superecon. Li prokrastis senlimdate la invadon, laŭ plano kiun la komandantoj de la germana armeo neniam konsideris tute serioza.[94][95] Kelkaj historiistoj, kiel Andrew Gordon, tamen opinias, ke la ĉefa tialo de la malsukceso de la invadplano estis la supereco de la Reĝa Ŝiparmeo, ne de la agado de la Reĝa Aerarmeo.[96]

En Februaro 1941, la germana Afrika Korps alvenis al Libio por helpi la italojn en la Kampanjo de Nord-Afriko.[97] La 6-an de aprilo, Germanio entreprenis la invadojn de Jugoslavio kaj de Grekio.[98][99] La tuta Jugoslavio kaj partoj de Grekio estis dividitaj poste inter la aks-aliancanoj Germanio, Hungario, Italio kaj Bulgario.[100][101]

Invado al Sovetunio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Operaco Barbaroso.

La 22-an de junio 1941, kontraŭ la interkonsentoj de la Pakto Ribbentrop-Molotov, ĉirkaŭ 3,8 milionoj da soldatoj de la Akso atakis diversajn teritoriojn de Sovetunio.[102] Krom la deklarita celo de Hitler akiri Lebensraum (vivspacon), tiu ofensivo grandskala, nomita Operaco Barbaroso, havis la intencon detrui la reĝimon de Sovetunio kaj kapti ties naturajn resursojn por plifortigi sin por la posta jam planita agresatako kontraŭ la okcidentaj potencoj.[103] La reago ĉe la germanoj ĝenerale estis de kaj surprizo kaj timo, ĉar multaj estis priokupitaj pro la dubo pri kiom plue daŭros la milito kaj multaj ankaŭ suspektis, ke Germanio ne povos venki en milito okazanta en du tiom foraj frontoj, nome okcidenta kaj orienta, kiel fakte jam okazis dum la Unua Mondmilito.[104]

 
Morto kaj detruo dum la batalo de Stalingrado, Oktobro 1942.

La invado ĉiuokaze konkeris enorman areon, inklude la baltajn ŝtatojn, Belorusion kaj okcidentan Ukrainion, kie la germanoj ricevis ioman subtenon de sektoroj de la loĝantaro, kiuj estis malkontentaj pro la hegemonio ĉu de rusoj ĉu de la soveta reĝimo; sed samtempe aliaj sektoroj kontraŭstaris la germanan invadon, la partizanoj, kio rezultis en severa subpremado de lokanoj.

La kampanjo ĉe la orienta fronto estis la plej malfacila kaj sanga konfrontiĝo en la homa historio. Ĝi estis kolizio inter du totalismaj reĝimoj kun kontraŭaj ideologioj, kiu donis al la konfrontiĝo karakteron de "milito de ekstermado kaj neniigo", kiel la gvidantoj de ambaŭ flankoj fanfarone deklaris. Post la sukcesa Batalo de Smolensko en Septembro 1941, Hitler ordonis al la Grupo de Centraj Armeoj, ke ili haltigu sian avancon al Moskvo kaj devojigu portempe siajn grupojn Panzer por helpi en la sieĝoj de Leningrado kaj de Kievo.[105] Tiu mallerta haltigo havigis al la dekomenca surprizita soveta Ruĝa Armeo la oportunon mobilizi novajn rezervojn. La ofensivo de Moskvo, reentreprenita en Oktobro 1941, finis katastrofe por la germanoj en Decembro.[106] Krome, la 7-an de decembro 1941, Japanio atakis Pearl Harbor, Havajo, Usono. Kvar tagojn poste, Germanio (aliance kun Japanio) deklaris militon kontraŭ Usono, kiu ĝis tiam estis restinta nemilitanta, sed kies militpartopreno rezultos definitiva.[107]

La manĝaĵoj malabundis en la areoj konkeritaj de Sovetunio kaj Pollando, ĉar la armeoj retiriĝintaj estis bruligintaj la kultivaĵojn en ĉiuj areoj de kiuj ili retiriĝis, por malhelpi la avancon de la malamiko, kaj granda parto de la cetero kiu restis estis tuje sendita al Germanio por profito de la Tria Regno.[108] En Germanio, la manĝodisponeblo estis reduktita ekde 1942. En sia rolo de Supera Plenumanto de la Kvarjara Plano, Hermann Göring postulis pliigon de la sendoj de cerealoj el Francio kaj de fiŝoj el Norvegio. La rikolto de 1942 estis abunda kaj la liveraĵoj de bazaj manĝaĵoj plue estis pli malpli sufiĉaj en Okcidenta Europo.[109]

Germanio kaj la tuta Eŭropo, sed ĉefe la militanta mekanisma armeo, dependis preskaŭ tute de la eksterlandaj importaĵoj de nafto.[110] Kiel klopodo por solvi la malabundon, en Junio de 1942 Germanio entreprenis la kampanjon Fall Blau ("Blua Kazo"), nome ofensivo kontraŭ la naktokampoj de Kaŭkazo.[111] La Ruĝa Armeo lanĉis kontraŭofensivon la 19-an de novembro kaj ĉirkaŭis la fortojn de la Akso, kiu estis kaptitaj en Stalingrado la 23-an de novembro.[112] Göring certigis al Hitler ke la 6a Armeo povos ricevi provizojn per aviadiloj, sed tio rezultis malebla.[113] La malakcepto de Hitler permesi retiriĝon okazigis la morton de ĉirkaŭ 200 000 soldatoj kaj germanoj kaj rumanoj; de ĉirkaŭ 91 000 homoj kiuj finfine kapitulacis en la urbo la 31-an de januaro 1943, nur 6000 survivintoj povis reveni al Germanio post la milito.[114]

Haltigo kaj falo redakti

 
La germana misilo V-2 konsiderata la unua pafmisilo de batalo de longatingo en la mondo[115] kaj la unua homa artefakto konata kiu faris suborbitan flugon.[116]

La perdoj plue pliiĝis por Germanio post la batalo de Stalingrado, kio okazigis fortan malpliigon de la populareco de la Nazia Partio kaj grandan eluziĝon de la moralo.[117] La sovetaj trupoj plue avancis okcidenten post la malsukcesa germana ofensivo en la Batalo ĉe Kursko en la somero 1943. Fine de 1943, la germanoj estis perdintaj la plej parton de siaj gajnoj teritoriaj en Oriento.[118] En Egipto, la Afrika Korps de la kampomarŝalo Erwin Rommel estis venkita de la britaj fortoj estritaj de la kampomarŝalo Bernard Montgomery en Oktobro 1942.[119] La Aliancanoj surteriĝis en Sicilion en Julio 1943 kaj en kontinentan Italion en Septembro.[120] Dume, la aerflotoj de usonaj kaj britaj bombaviadiloj kun bazo en Granda Britio iniciatis operacojn kontraŭ Germanio. Multaj bombardadoj okazis kontraŭ civilaj celoj eble kiel klopodo detrui la moralon de la germanoj.[121] Oni konsideris partikulare grava la bombardado al fabrikoj de aviadiloj kaj de la Centro de Esplorado de la Armeo en Peenemünde, kie estis disvolvigitaj kaj produktitaj rakedoj V-1 kaj V-2.[122][123] La produktado de germanaj aviadiloj ne povis sekvi la ritmon de la perdoj, kaj sen aerarmea helpo, la kampanjo de bombardado fare de la Aliancanoj iĝis pli kaj pli detruega. Celante al la rafinejoj de nafto kaj fabrikoj, la Aliancanoj paralizis la militklopodojn de la germanoj fine de 1944.[124]

La Aliancanoj establis batalfronton en Francion per la elŝipigoj de la T-Tago en Normandio.[125] La 20-an de julio 1944, Hitler survivis murdoklopodon.[126] Li ordonis brutalajn reprezaliojn kiuj rezultis en 7000 arestoj kaj la ekzekuto de pli ol 4900 personoj.[127] La germana malvenko de la ofensivo de Ardenoj (16-a de decembro 1944 - 25-a de januaro 1945) estis la lasta granda germana ofensivo en la okcidenta fronto, kaj la sovetaj fortoj eniris en Germanion la 27-an de januaro.[128] La malakcepto de Hitler konsideri la malvenkon kaj eventualan kapitulacon kaj lia insisto en ke la milito estu luktata ĝis la lasta homo kondukis al nenecesaj mortoj kaj detruoj en la lastaj monatoj de la milito.[129] Tra sia ministro de Justico, Otto Georg Thierack, Hitler ordonis, ke ĉiu kiu ne estu preta por la lukto estu juĝita de milittribunalo, kaj miloj de personoj estis ekzekutitaj.[130] En multaj areoj, homoj kapitulacis al la Aliancanoj kiuj venis spite la instigojn de la lokaj estroj por sekvi la ordonojn plulukti. Hitler ordonus la detruon de la transporto, pontoj, industrioj kaj aliaj infrastrukturoj — nome dekreto de bruligita tero — sed la ministro de Armado, nome Albert Speer, iom malhelpis la kompletan plenumon de tiu ordono.[129]

Filmo de la Aerforto de la Armeo de Usono pri la detruado en la urbocentro de Berlino en Julio 1945.

Dum la Batalo de Berlino (16-a de aprilo 1945 - 2-a de majo 1945), Hitler kaj lia alta stabanaro loĝis en la subtera Führerbunker (bunkro de Hitlero) dum alproksimiĝis la Ruĝa Armeo.[131] La 30-an de aprilo, kiam la sovetaj trupoj estis je nur du domblokoj for de la Reichskanzlei (Kancelierejo de la Reich), Hitler, kun sia koramikino kaj jam edzino Eva Braun memmortigis sin.[132] La 2-an de majo, la generalo Helmuth Weidling kapitulacigis senkondiĉe Berlinon al la soveta generalo Vasilij Ĉujkov.[133] Hitler estis sukcedita de la Supera Admiralo Karl Dönitz kiel Prezidento de la Reich kaj Goebbels kiel Kanceliero de la Reich.[134] Goebbels kaj lia edzino Magda memmortigis sin la venontan tagon post mortigi siajn ses gefilojn.[135] Inter la 4-a kaj la 8-a de majo 1945, la plejparto de la germanaj armitaj fortoj ankoraŭ restintaj senkondiĉe kapitulacis. La Protokolo de Germana Kapitulaco estis subskribita la 8-an de majo, kaj tio markis la finon de la nazia reĝimo kaj la finon de la Dua Mondmilito en Eŭropo.[136]

La popola apogo al Hitler tuj malaperis preskaŭ komplete kiam la milito rezultis en malvenko kaj la germanoj komprenis la falegon de sia iama "imperio" kaj la personajn suferegojn kiuj venos eĉ post la militfino.[137] La indicoj de memmortigoj en Germanio ege pliiĝis, partikulare en zonoj tra kiuj avancis la Ruĝa Armeo. Inter militistoj kaj partianoj, la memmortigo ofte estis konsiderata honora kaj heroa alternativo al la kapitulaco. La rektaj rakontoj kaj la intenca propagando pri la necivilizita konduto de la sovetaj trupoj kiuj estis avancantaj kreis panikon inter la civila loĝantaro de la orienta fronto, speciale ĉe virinoj, kiuj timis seksan perforton.[138] En la konduto de la sovetaj trupoj tre ofte pezis la memoro pri la simila konduto fare de la germanaj trupoj en la okupaciitaj orientaj landoj kaj la milionoj de mortoj okazigitaj tie pro la germana ekspansiemo, sen kalkuli kun la jam disvastigitaj rakontoj pri la ekstermejoj kaj la fitraktado al judoj, sovetanoj kaj aliaj prizonuloj.

Pli ol mil personoj (el loĝantato de ĉirkaŭ 16 000) memmortigis sin en Demmin ĉirkaŭ la 1a de Majo 1945 kiam la 65a Armeo de la 2a Belorusa Fronto eniris en distilejo kaj poste rabadis la urbon, amase perfortis, ekzekutis civilulojn kaj bruligis konstruaĵojn. Estis granda nombro de memmortigoj en multaj aliaj lokoj, kiel Neubrandenburg (600 mortoj), Stolp en Pomerio (1000 mortoj),[139] kaj Berlino, kie almenaŭ 7057 personoj memmortigis sin en 1945.[140]

Germanaj mortoj redakti

 
Germanaj rifuĝintoj en Bedburg, ĉe Kleve, 19-an de februaro 1945.

La ĉirkaŭkalkuloj de la totalo de mortoj dum milito ĉe germanoj oscilas inter 5,5 kaj 6,9 milionoj de personoj.[141] Studo de la germana historiisto Rüdiger Overmans kalkulis la nombron de germanaj militistoj mortintaj aŭ malaperintaj en 5,3 milionoj, inklude 900 000 homojn kiuj estis rekrutitaj ekster la landlimoj de Germanio ekde 1937.[142] Richard Overy ĉirkaŭkalkulis en 2014 ke ĉirkaŭ 353 000 civiluloj mortis pri aeratakoj fare de la Aliancanoj.[143] Aliaj mortoj de civiluloj estis 300 000 germanoj (inklude judojn) kiuj estos viktimoj de la nazia politika, rasa kaj religia persekutado [144] kaj 200 000 kiuj estis murditaj en la programo de nazia eŭtanazio.[145] La politikaj tribunaloj nome Sondergerichte kondamnis al mortopuno ĉirkaŭ 12 000 membrojn de la germana rezistado kaj la civilaj tribunaloj kondamnis aliajn kromajn 40 000 germanojn.[146] Krome okazis amasaj perfortoj de germanaj virinoj dum la okupacio de Germanio.[147]

Sed ekster ĉiuj skaloj de la homa historio ĝis nuntempe, la plej terura amasmortigo okazinta dum la epoko de la Nazia Germanio estis la Holokaŭsto, dekomence kiel subpremo kaj persekutado kontraŭ germanaj judoj, sed tre rapide disvolviĝis al ŝtata organizita kampanjo de ekstermado kontraŭ ĉiuj judoj kiuj estis kaptitaj de la nazioj kie ajn ili estis. Flanke al la judoj, la nazioj ankaŭ klopodis persekuti kaj mortigi opoziciantojn, komunistojn kaj maldekstrulojn, samseksemulojn, militkaptitojn, handikapulojn, arestitojn ktp de landoj kiuj falis en ilia regado.

Holokaŭsto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Holokaŭsto kaj Centra Oficejo por la Esplorado de Nacisocialismaj Krimoj.

Holokaŭsto (en la hebrea שואה Ŝoaho, signifanta granda katastrofo) estas la nomo, kiun oni kutime donas al la amasmurdo, alinome genocido ĉefe de judoj, sed ĝenerale de milionoj da homoj farita de la naziisma germana registaro en ĝiaj ekstermejoj kaj koncentrejoj tra Eŭropo dum la Dua Mondmilito. La kaŭzo de la holokaŭsto estis ĉefe la ideologio de la naziisma registaro de Germanio, laŭ kiu unuavice la malkapabluloj (Aranĝo T4), poste la judoj, poste ankaŭ aliaj grupoj de homoj kiel la romaoj, la samseksemuloj, kaj aliaj taksitaj «malvaloraj vivaĵoj», devis esti ekstermitaj (forviŝitaj de la mondo) por la bono de la arja raso, naziisma termino por la rase puraj germanoj. En la naziaj koncentrejoj, kien tiuj homoj estis deportataj, mortis ankaŭ aliaj malliberuloj, kiuj venis plejparte de la slavaj kaj aliaj orienteŭropaj landoj, sed ne nur. La koncentrejoj (ekstermejoj) troviĝis ĉefe en Germanio, Aŭstrio kaj okupaciita de germanoj Pollando, kaj la plej konataj el ili estas Auschwitz, Dachau kaj Treblinka, Majdanek.

La kvanto da homoj, kiuj mortis en ili, verŝajne estas 15–20 milionoj. Jen estas taksoj pri la kvanto da homoj murditaj en la koncentrejoj:

 
Nazia ekstermejo.

La plejmulto de la viktimoj de la Holokaŭsto mortis pro malsatego aŭ manko de energio, ĉar en la koncentrejoj la kaptitoj estis devigataj laboregi en teruraj kondiĉoj. Multaj homoj, ĉefe infanoj kaj maljunuloj, kiuj ne povis labori, estis mortigitaj rekte per venenaj gasoj.

Ideologio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Naziismo.

Naziismo en Germanujo estis revolucia popola movado, kiu volis ŝanĝi ĉiujn erojn kaj de la ŝtato kaj de la socio. Ĝi strebis al neniigo de la justicprincipoj sur kiuj baziĝis la vajmara konstitucio: ĉefe de la individuaj civitanaj rajtoj kaj de la konstitucia potencdisigo inter imperiaj kaj landaj registaroj unuflanke, leĝdona, plenuma kaj judikativa povoj aliaflanke. Ili estu laŭ la punkto 25a de la partia programo de 1920 ne nur submetitaj al forta centra potenco de la imperio, sed aŭ anstataŭotaj de novaj administracioj aŭ malpotencigotaj kaj restrukturotaj por esti poste parto de gvidantoŝtato organizita desupre malsupren.

La ideo de popolkomunumo fandiĝu politikon, moralon kaj justicon al nedisigebla tuto. La dinamika, al nenia alta justico devigata gvidantovolo kreu novan nacisocialisman registaron. Formale ne normitaj emociaj gvidlinioj, kiel la sana popolsentumo, la supreniĝo de la diligentoj per batalo kaj elektado ktp., iĝu novaj fontoj de la konstitucia juro.

Arto, kulturo kaj sporto redakti

 
Nazioj publike bruligantaj proskribitajn librojn, la 10-an de majo 1933.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Bruligo de libroj en Nazia Germanio, Degenerita arto kaj Degenerita muziko.

La alveno de Hitler al povo markis la subitan finon de ora kultura epoko, kiun prezentis la Vajmara Respubliko en Germanujo. Fakte okazis multaj aŭtodafeoj, ĉefe de libroj de aŭtoroj judaj, komunismaj, ktp. Tiel ĉiuj libroj de Karl Marx, de Albert Einstein kaj de aliaj famaj aŭtoroj de tiu epoko estis bruligitaj publike. Kulturo estis direktita: Hitler establis absolutan kontrolon de la gazetaro fare de la nazia partio, elektis la filmojn, kiuj videblis en kinejoj. Propagando disvastiĝis pere de amaskomunikiloj; ĉio celis avantaĝe prezenti la partion. La organizado de la Somera Olimpiko 1936 estis uzata por firmigi la oficialan bildon de la hitlera reĝimo sur la internacia scenejo. Eĉ la sociaj kaj seksaj kutimoj estis kontrolitaj: dum oni protektis la tradician modelon de familio oni fakte malpermesis ekzemple samseksumadon dum hipokrite kaj samtempe morala korupto senprobleme eniris la altajn tavolojn de la nazia hierarkio.

Proskriboj kaj ekziloj redakti

Multaj artistoj, verkistoj kaj sciencistoj fuĝis el nazia Germanujo pro siaj juda deveno kaj/aŭ pacifismaj politikaj konvinkoj, maldekstrulaj, kontraŭnaziaj aŭ pro eco avangardista de sia arto.

Citeblas inter la verkistoj Erich Maria Remarque, Adrienne Thomas, Thomas Mann kaj ties frato Heinrich Mann, kiel ankaŭ Bertolt Brecht, Alfred Döblin, Kurt Tucholsky, aŭ Lion Feuchtwanger, Walter Benjamin, Arthur Koestler. Same pri la berlinaj reĝisoroj Max Reinhardt kaj Erwin Piscator. Estis ankaŭ proskribitaj la filozofoj Husserl, Hannah Arendt kaj Wilhelm Reich, la teologino Edith Stein (judino konvertita al karmelita monaĥino, gasmortigita en 1942 en Aŭŝvico, la avangardista artisto Paul Klee, la arkitekto Walter Gropius, la fizikisto kaj matematikisto Albert Einstein. En 1938 la anekso de Aŭstrujo devigis la maljunan fondinton de la psikanalizo, Sigmund Freud, fuĝi al Londono - lia tuta familio estis poste mortigita. La viena verkisto Stefan Zweig, kiu devis fugi la aŭstrajn naziojn jam en 1934, sin mortigis en 1942, deprimita pro la venkoj de la naziismo.

 
Amok (1922) de Stefan Zweig estis unu el tiom multaj libroj kiujn nazioj bruligis. Zweig fuĝis al Britio, poste al Usono kaj poste al Brazilo en klopodo malproksimiĝi el la nazia teroro, sed eĉ tie la timo al la hegemonio de la nazia reĝimo en Eŭropo tiom deprimis lin, ke li memmortigis.

Kelkaj artistoj, tamen kontrolitaj kaj akceptitaj de Goebbels, elektis foriri por publike rezisti al la reĝimo, tiel la filmoreĝisoro Fritz Lang kaj la aktorino Marlene Dietrich. Iuj artistoj kaj verkistoj restintaj en Germanujo, kiel ekzemple Emil Nolde, ricevis malpermesojn pentri aŭ verki kaj estis kontrolitaj de la polico.

Judoj estis absolute ekskluditaj de la gazetaro, de la kinetoso kaj de spektakloj. Verkoj de judaj aŭtoroj, kiel tiuj de HeineMendelssohn) ne plu estis luditaj aŭ interpretitaj koncerte kaj Goebbels mem devis agadi kontraŭ iuj fanatikuloj de sia partio, kiuj volis malpermesi eĉ la verkojn de Mozart, ĉar tiu estis framasono.

La spektakla aŭtodafeo de malpermesitaj libroj, kiu okazis la 10-an de majo 1933, memorigis al multaj komentistoj la faman frazon de Heinrich Heine: "tie, kie oni bruligos librojn, oni bruligos homojn". En 1937 turneis en Germanujo tre vizitata "Ekspozicio de Degenerita arto" por moki la verkojn de la plej famaj avangardistaj artistoj, taksitaj de Hitler kiel "bolŝevikismo kultura""desegnaĉaĵoj judaj kaj kosmopolitaj". Multaj el tiuj verkoj poste estis dispersitaj aŭ detruitaj de la nazioj.

Tamen sufiĉe granda nombro aliĝis pli aŭ malpli longe al la hitlera reĝimo. La filozofo Martin Heidegger aliĝis al la NSDAP kaj akceptis dum kelkaj monatoj la postenon de lernejestro en Freiburg; antaŭ ol defunde kontraŭstari naziismon, deklarante: "naziismo estas barbara principo". La jurteoristo Carl Schmitt iĝis la oficiala nazia juristo. Multaj muzikistoj kaj interpretistoj rilatis amike al la reĝimo kaj ties plej altaj estroj, akceptante aŭ petante oficialajn mendojn: tiel la komponistoj Carl Orff kaj Richard Strauss, la kantistino Elisabeth Schwarzkopf, aŭ la dirigentoj Wilhelm Furtwängler kaj Herbert von Karajan.

La oficiala nazia arto redakti

Ekde 1933 Goebbels devigis la kreadon de regnaj kulturejoj, korporacia organizaĵo por la metioj pri kulturo. Nur anoj de tiuj organizaĵoj rajtis publikigi tekstojn, muzikon kaj tiel plu.

 
La skulptisto Arno Breker ĉizas portreton de la arkitekto Albert Speer. Ambaŭ ege laboris por la hitleraj planoj.

Naziaj ceremonioj reprenis ĉefe la muzikon de Richard Wagner kaj de Anton Bruckner, ŝatataj de la gvidisto. Nazia arto kongrua al la estetikaj kaj ideologiaj normoj de la partio montriĝis per la skulptaĵoj de Arno Breker, la filmoj de Leni Riefenstahl aŭ la konstruaĵoj de Albert Speer, konfidulo de Hitler. Reprezentante ofte monumentan propagandon, kiel la olimpika stadiono en Berlino por la Olimpiko en 1936, la verkoj de tre novklasikisma stilo ankaŭ ofte furorigis korpojn sanajn, virecajn kaj ariajn.

La gvidisto konfidis al Albert Speer la faraonan (kaj ne finitan) projekton de la rekonstruo de la ĉefurbo Berlino. Ĝi devintus iĝi la Welthauptstadt Germania, tio estas la mondĉefurbo Germania, kaj kovriĝi de monumentoj novklasikismaj gigantaj: la kupolo de la nova palaco de la Reichstag estintus 13-oble pli granda ol tiu de la baziliko de Sankta Petro de Romo, la triumfa avenuo duoble pli larĝa ol la avenuo de la Elizeaj Kampoj en Parizo kaj la triumfa arko povintus enteni sub sia arko la triumfan arkon de Parizo jam 40 metrojn alta. La biografo de Speer, Joachim Fest, interpretas tiajn projektojn "arkitekturo de morto".[149] En la milita tempo Hitler ĝojis pri la detruoj de la bombadoj, kiuj faciligus en la postmilita tempo liajn grandiozajn projektojn por defunde rekonstrui Berlinon, Hamburgon kaj Linz-on.

La iligo de sporto redakti

La Somera Olimpiko 1936 estis aparta etapo en la firmigo de la markobildo de la hitlera reĝimo sur la internacia scenejo, malgraŭ ĝiaj konataj rasismo kaj militemo. La sinteno de la okcidentaj registaroj, kiuj konfidis al Hitler kaj ties promesoj rilate al judoj kaj ĝenerala rasa toleremo, estigis serion de kapitulacoj kies apoteozo estis la Munkena interkonsento.

La internacia olimpika komitato mem estis akuzita pri parto de respondeco en la firmigo de pozitiva bildo de hitlerismo[150].

La nazioj kaj Esperanto redakti

En la somero de la jaro 1932 estis decidite, ke la venonta Universala Kongreso (UK), la 25-a, okazu en la germana urbo Kolonjo. Invitis la urbestro mem, Konrad Adenauer. Tuj eklaboris Loka Kongresa Komitato (LKK), kiu same kiel Germana Esperanto-Asocio (GEA) antaŭĝojis pri la evento kaj esperis, ke ĝi altiros proksimume du mil partoprenantojn. Sed baldaŭ regis necerteco kaj timo. Fine de januaro 1933 Adolf Hitler iĝis kanceliero; la nazioj gajnis potencon. Ĉiuj amikoj de Esperanto en Germanio sciis, ke en sia libro Mein Kampf Hitler atakis Esperanton, nomante ĝin lingvo de judoj. La nazia gazetaro per multaj malbelaj artikoloj kontraŭstaris la planon organizi mondan Esperanto-kongreson en Kolonjo. La maltrankviliĝo kreskis, kiam Adenauer en marto estis eksigita de la nazioj. Esperantistoj en eksterlando rimarkis la ŝanĝiĝintan situacion, kaj multaj ne plu volis vojaĝi al Germanio. En junio 1933 la Komitato de UEA eĉ diskutis la demandon, ĉu nuligi la kongreson. La novaj regantoj anoncis, ke gastoj el eksterlando ne timu ĝenon. La semajna gazeto Heroldo de Esperanto aperanta en Kolonjo klopodis trankviligi la esperantistojn, dum la eksterlanda gazetaro multe raportis pri la unuaj agoj de subpremo kontraŭ judoj kaj komunistoj; Heroldo esprimis la esper-plenan opinion, ke la kongreso utilos al la germana Esperanto-movado.

 
Günter Riesen, urbestro de Kolonjo (centre) vestita nazie dum la malferma kunveno de la UK 1933.

Fine de julio komenciĝis la UK, kun nur 900 kongresanoj. En la kongres-malfermo parolis la nova, nazia urbestro. Li aperis en bruna ĉemizo, kun svastikaj flagoj ĉirkaŭe. La vorton “Esperanto” li ne diris, sed nur esprimis sian kontenton, ke la multaj eksterlandanoj ĉeestantaj en la salono de nun povos raporti, ke en Germanio regas ordo.

Poste okazis la jarkunveno de GEA. Ĝi akceptis novan statuton, en kiu ne plu estis skribite, ke la asocio estas politike neŭtrala. Judoj kaj komunistoj ne plu rajtos proponi sin por gvidaj oficoj en la asocio. Multaj germanaj esperantistoj ne estis kontentaj, tamen ili konsentis, kontraŭvole, akcepti tiajn limigojn por daŭrigi la laboron por Esperanto. Kelkaj opiniis, ke necesas plene akcepti la nazian politikon. Aperis Esperanta traduko de parolado de Hitler, kaj eĉ stariĝis “Nova Germana Esperanto-Movado”, kiu celis uzi Esperanton por popularigi la nazian ideologion eksterlande.

La 17-an de majo 1935: Oficiala malpermeso de Esperanto-instruado en germanaj lernejoj kaj aliaj ŝtataj ejoj.[151] (La instruado mem estis plejparte jam neformale ĉesigita en 1933).

Ĉio ĉi ne helpis. Kiel oni nun scias, la germana polico tre atente observis la Esperanto-movadon (ĝi havis spionon kun scio de la lingvo) kaj en 1936 ĝi konsilis, ke GEA “libervole” malfondu sin. Rezulte, ekde la 20-a de junio 1936 ne plu eblis labori por Esperanto en Germanio. Eĉ pli frue, en Aŭgusto 1935, la nazia Esperanto-movado jam devis ĉesigi sian agadon. La nazia registaro opiniis, ke ĉia ligo de Esperanto kun la nazia ideologio estas ne nur malakceptebla, sed punenda.[152]

La fino redakti

Post la malvenko de Nazia Germanio en la Dua Mondmilito, la venkintaj Aliancanoj trudis sian kunan aŭtoritaton kaj suverenecon super 'Germanio kiel tuto', difininte kiel tio la teritoriojn de la iama Germana Regno kiuj kuŝas okcidente de la Odro-Niso-limo, deklarinte la nuligon de la Nazia Germanio je la morto de Adolf Hitler. La kvar ĉefaj potencoj dividis 'Germanion kiel tuto' en kvar okupaciaj zonoj por administraciaj celoj, sub Usono, Unuiĝinta Reĝlando, Francio kaj Sovetunio respektive; kreante tion kio iĝis kolektive konata kiel Aliancan-okupaciita Germanio (germane Alliierten-besetztes Deutschland). Tiu divido estis ratifita en la Pocdama Konferenco (17a de Julio al 2a de Aŭgusto 1945). La kvar zonoj estiĝis laŭ interkonsento de Februaro 1945 inter Usono, Unuiĝinta Reĝlando kaj Sovetunio dum kunsidoj en la Jalta Konferenco; tio nuligis pli fruan dividon en tri zonoj (eksklude Francion) proponitan en la Londona Protokolo (1944).

Kontraŭnaziismo redakti

La Asocio de Persekutitoj de la Nazia Reĝimo - Asocio de Kontraŭfaŝistoj - germane Vereinigung der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschistinnen und Antifaschisten, VVN-BdA [feaAJnigung dea feaFOLKten des NA:cireĵims – bunt dea ANtifaŝistinen unt ANtifaŝisten] - estis fondita en 1947 kiel la Asocio de Persekutitoj de la Nazia Reĝimo (VVN). Ĝi estas komunutila asocio kun centra oficejo en Berlino. La asocio eliris el asocioj de la germana kontraŭnazia rezistado kaj de germanaj civitanoj persekutitaj de naziismo, kiuj estiĝis post la liberigo de Eŭropo de naziismo en 1945.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Evans 2003, pp. 293, 302.
  2. Shirer 1960, pp. 183–184.
  3. Evans 2003, pp. 329–334.
  4. Evans 2003, p. 354.
  5. Evans 2003, p. 351.
  6. Evans 2003, p. 336.
  7. Shirer 1960, p. 201.
  8. Shirer 1960, p. 199.
  9. Evans 2005, pp. 109, 637.
  10. McNab 2009, p. 14.
  11. Bracher 1970, pp. 281–87.
  12. 12,0 12,1 Shirer 1960, p. 200.
  13. Evans 2005, p. 109.
  14. Koonz 2003, p. 73.
  15. Shirer 1960, p. 202.
  16. Shirer 1960, p. 268.
  17. Evans 2005, p. 14.
  18. Cuomo 1995, p. 231.
  19. 19,0 19,1 McNab 2009, p. 54.
  20. McNab 2009, p. 56.
  21. Kershaw 2008, pp. 309–314.
  22. Evans 2005, pp. 31–34.
  23. Kershaw 2008, pp. 306–313.
  24. Overy 2005, p. 63.
  25. Evans 2005, p. 44.
  26. Shirer 1960, pp. 226–227.
  27. Kershaw 2008, p. 317.
  28. Shirer 1960, p. 230.
  29. Kershaw 2001, pp. 50–59.
  30. Hildebrand 1984, pp. 20–21.
  31. Childers 2017, p. 248.
  32. Evans 2003, p. 344.
  33. Evans 2008, map, p. 366.
  34. Walk 1996, pp. 1–128.
  35. Friedländer 2009, pp. 44–53.
  36. Childers 2017, pp. 351–356.
  37. Shirer 1960, p. 209.
  38. Shirer 1960, pp. 209–210.
  39. Evans 2005, p. 618.
  40. Shirer 1960, pp. 210–212.
  41. Evans 2005, pp. 338–339.
  42. Evans 2005, p. 623.
  43. Kitchen 2006, p. 271.
  44. Evans 2005, p. 629.
  45. Evans 2005, p. 633.
  46. 46,0 46,1 Evans 2005, pp. 632–637.
  47. Evans 2005, p. 641.
  48. Shirer 1960, p. 297.
  49. Steiner 2011, pp. 181–251.
  50. Evans 2005, pp. 646–652.
  51. Evans 2005, p. 667.
  52. Kershaw 2008, p. 417.
  53. Kershaw 2008, p. 419.
  54. Evans 2005, pp. 668–669.
  55. Evans 2005, pp. 671–674.
  56. Evans 2005, pp. 682–683.
  57. Kirschbaum 1995, p. 190.
  58. Evans 2005, p. 687.
  59. Mazower 2008, pp. 264–265.
  60. Weinberg 2010, p. 60.
  61. Evans 2005, pp. 689–690.
  62. Kershaw 2008, p. 486.
  63. Evans 2005, p. 691.
  64. Kershaw 2008, p. 496.
  65. Snyder 2010, p. 116.
  66. Mazower 2008, chapter 9.
  67. Evans 2008, p. 151.
  68. Kershaw 2008, p. 584.
  69. Shirer 1960, p. 803.
  70. Weinberg 2005, p. 414.
  71. Martin 2005, p. 279–80.
  72. Evans 2005, pp. 699–701.
  73. Beevor 2012, pp. 22, 27–28.
  74. Beevor 2012, p. 32.
  75. Longerich 2010, pp. 148–149.
  76. Longerich 2010, p. 144.
  77. Evans 2008, p. 15.
  78. Beevor 2012, p. 40.
  79. Mazower 2008, p. 260.
  80. Tooze 2006, p. 332.
  81. Beevor 2012, pp. 73–76.
  82. Evans 2005, p. 120.
  83. Shirer 1960, p. 709.
  84. Beevor 2012, pp. 70–71, 79.
  85. Shirer 1960, p. 715–719.
  86. Shirer 1960, pp. 731–738.
  87. Shirer 1960, pp. 696–730.
  88. Kershaw 2008, p. 562.
  89. Mazower 2008, p. 265.
  90. Evans 2008, pp. 333–334.
  91. Mazower 2008, p. 271.
  92. Mazower 2008, pp. 272, 279.
  93. 93,0 93,1 Mazower 2008, p. 262.
  94. Shirer 1960, pp. 753, 774–782.
  95. Kershaw 2000b, pp. 301–303, 309–310.
  96. Harding 2006.
  97. Evans 2008, p. 149.
  98. Evans 2008, p. 153.
  99. Shirer 1960, pp. 815–816.
  100. Tomasevich 1975, p. 52–53.
  101. Richter 1998, p. 616.
  102. Clark 2012, p. 73.
  103. Evans 2008, pp. 160–161.
  104. Evans 2008, pp. 189–190.
  105. Stolfi 1982, pp. 32–34, 36–38.
  106. Stolfi 1982, pp. 45–46.
  107. Shirer 1960, pp. 900–901.
  108. Evans 2008, p. 43.
  109. Mazower 2008, pp. 284–287.
  110. Mazower 2008, p. 290.
  111. Glantz 1995, pp. 108–110.
  112. Melvin 2010, pp. 282, 285.
  113. Evans 2008, pp. 413, 416–417.
  114. Evans 2008, pp. 419–420.
  115. Longatingo estas ĉefa trajto. Vidu NASA historian artikolon. Arkivigite je 2009-01-07 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20090107190509)
  116. Peenemuende, Walter Dornberger, Moewig, Berlin 1985. ISBN 3-8118-4341-9.
  117. Kershaw 2011, p. 208.
  118. Shirer 1960, p. 1007.
  119. Evans 2008, p. 467.
  120. Evans 2008, p. 471.
  121. Evans 2008, pp. 438–441.
  122. Reisner 2015.
  123. Strüber 2018.
  124. Evans 2008, p. 461.
  125. Beevor 2012, pp. 576–578.
  126. Beevor 2012, pp. 604–605.
  127. Shirer 1960, p. 1072.
  128. Shirer 1960, pp. 1090–1097.
  129. 129,0 129,1 Kershaw 2008, pp. 910–912.
  130. Kershaw 2011, pp. 224–225.
  131. Shirer 1960, p. 1108.
  132. Kershaw 2008, pp. 954–955.
  133. Beevor 2002, p. 386.
  134. Shirer 1960, p. 1126.
  135. Beevor 2002, p. 381.
  136. Beevor 2002, pp. 400–403.
  137. Evans 2008, p. 714.
  138. Kershaw 2011, pp. 355–357.
  139. Lakotta 2005, pp. 218–221.
  140. Goeschel 2009, p. 165.
  141. Hubert 1998, p. 272.
  142. Overmans 2000, p. Bd. 46.
  143. Overy 2014, pp. 306–307.
  144. Germany Reports 1961, p. 62.
  145. Bundesarchiv, "Euthanasie" im Nationalsozialismus.
  146. Hoffmann 1996, p. xiii.
  147. Beevor 2002, pp. 31–32, 409–412.
  148. G. Silfer + Universala Esperanto-Asocio (UEA), La dudeksepa de januaro: du publikaj deklaroj, Heroldo de Esperanto 2281 (2:2018), p. 2
  149. Albert Speer, Perrin, 2001
  150. J-M Brohm, 1936, Les Jeux olympiques à Berlin, Bruxelles, André Versaille éditeur, 2008.
  151. Ulrich Lins. Die gefährliche Sprache. Gerlingen, 1988, p. 104; Ulrich Lins. La danĝera lingvo. Moskvo, 1990, p. 112
  152. UEA Facila: La nazioj kaj Esperanto, verkis Ulrich Lins, aperis en septembro 2019 esperante

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti