Germana kontraŭnazia rezistado

Germana kontraŭnazia rezistado (en germana: Widerstand gegen den Nationalsozialismus) estis la opozicio fare de individuoj kaj de grupoj en Germanio kontraŭ la nazisocialisma reĝimo inter 1933 kaj 1945. Kelkaj el tiuj partoprenis en aktiva rezistado per planoj por elpostenigi Adolf Hitler ĉefe per atenco kaj renverso de lia reĝimo.

Memortabulo por rezistanoj kaj florkrono ĉe Bendlerblock, Berlino.
Memormonumento al Polaj Soldatoj kaj Germanaj Kontraŭ-faŝistoj de 1939–1945 en Berlino.

Priskribo redakti

La termino Germana rezistado ne estu komprenita kiel akcepto ke estis unuigita rezistomovado en Germanio dum ajna momento dum la Naziisma periodo,[1] analoge al pli kunordigitaj Pola Subgrunda Ŝtato, Greka Rezistado, Jugoslavaj Partizanoj, Franca Rezistado, Nederlanda Rezistado, Norvega rezistmovado kaj Itala Rezistado. La Germana rezistado konsistis el malgrandaj kaj plej ofte izolitaj grupoj. Ili estis malkablaj mobilizi politikan opozicion. Krom individuaj atakoj al Nazioj (inklude Hitler) aŭ agado de sabotado, la nura reala strategio estis konvinki estrojn de la Wehrmacht klopodi puĉon kontraŭ la reĝimo: la atencoklopodo de 1944 kontraŭ Hitler intencis okazigi tiun puĉon.[1]

Proksimume 77 000 Germanaj civitanoj estis mortigitaj pro ajna formo de rezistado fare de specialaj tribunaloj Sondergerichte, de militkortumoj, aŭ de la cetero de la civila justicsistemo. Multaj el tiuj Germanoj estis servinta en la registaro, la armeo aŭ en civilaj postenoj, kio ebligis partoprenon en subvertado kaj konspirado; krome, la kanada historiisto Peter Hoffman kalkulis nespecifajn "dekojn da miloj" en koncentrejoj kiuj estis ĉu supozitaj ĉu veraj partoprenintoj en opozicio.[2] Kontraste, la germana historiisto Hans Mommsen verkis, ke tia rezistado en Germanio estis "rezistado sen popolo" kaj ke la nombro de germanoj partoprenintaj en rezistado kontraŭ la Nazia reĝimo estis tre malgranda.[3] La rezistado en Germanio inkludis germanajn civitanojn de ne-germana etneco, kiel membroj de la pola minoritato kiu formis rezistadajn grupojn kiel Olimp.[4]

Konindaj membroj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Klemperer, Klemens von. (1992) German Resistance Against Hitler: The Search for Allies Abroad 1938-1945. Oxford University Press, p. 4–5. ISBN 9780191606793.
  2. Peter Hoffmann, "The History of the German Resistance, 1933–1945" p. xiii
  3. Mommsen, Hans, "German Society and the Resistance Against Hitler" paĝoj 255-273 el The Third Reich The Essential Readings eldonita de Christian Leitz, Blackwell: London, 1999, paĝoj 259-262.
  4. Maciejewska, Beata (5a de junio 2007), "Hołd dla polskich patriotów z Breslau", Gazeta Wroclaw, http://wroclaw.gazeta.pl/wroclaw/1,35771,4203914.html, retrieved 14a de julio 2010