Bruligo de libroj en Nazia Germanio

Bruligo de libroj en Nazia Germanio estis serio da eventoj gvidataj de la Germana Studenta Asocio (germane, DSt) en la 1930-aj jaroj en Nazia Germanio kaj Aŭstrio. En tute 34 librofajroj okazis en universitatoj, urboj kaj urbetoj. La bruligo de la libroj servis kiel potenca simbolo de nazia maltoleremo kaj cenzuro. La bruligitaj libroj estis konsiderataj subfosaj aŭ reprezentantaj ideologiojn kontraŭajn al naziismo. Ĉi tiuj inkluzivis librojn verkitajn de judoj, pacistoj, liberaluloj, anarkiistoj, socialistoj, komunistoj, teologoj kaj libroj verkitaj de seksologoj, inter aliaj fakuloj. La unuaj bruligitaj libroj estis tiuj de Karl Marx kaj Karl Kautsky.

Monumento por librobruligo je 1933; sur la tero de Römerberg-placo antaŭ Frankfurta urbodomo, Hesio, Germanio

Tiu ĉi akto ne estis nur simbola protesto, kiel ekzemple detruo de nur unu aŭ kelkaj ekzempleroj po ĉiuj laŭ ili fifamaj titoloj, sed tuta purigado de ĉiuj ekzempleroj, ĉion ke la bruligantoj povis trovi el listo kun ĉirkaŭ 4,000 titoloj de ĉirkaŭ 200 verkistoj. [1]

Fono redakti

La unua "Listo de Libroj Bruligindaj" aperis en la eldonaĵo Berliner Nachtausgabe la 26-an de marto 1933. Neta kaj nekompleta, ĝi baldaŭ estis anstataŭigita per pli ĝisfunda indekso.

Nazipartiano kaj bibliotekisto Wolfgang Herrmann komencis krei pliajn listojn de aŭtoroj surbaze de sia nigra listo. En aprilo 1933, post kiam la nazioj ekprenis la povon, komitato kunvenis en Berlino por establi "novan ordon" por berlinaj publikaj bibliotekoj. Herrmann estis membro de la komitato. La unuaj listoj de Herrmann servis por indiki verkojn, kiujn bibliotekoj devas deteni de pruntedonado. Tiam la DSt petis Herrmann disponigi al ili sian nigran liston de "malutila kaj nedezirinda literaturo" por ilia "Ago Kontraŭ la Mal-Germana Spirito". Tiu listo ekde tiam fariĝis la fundamento por la bruligo de libroj. Jardekoj da esplorado pri la nazia epoko trovis nek la bruligojn de libroj de la 10a de majo 1933 nek la nigran liston kreitan de Herrmann estis komisiita aŭ direktita de la Ministerio de Publika Klerismo kaj Propagando. Male, la listo estis kreita de memstara iniciato de Herrmann, estiĝis el liaj naziaj konvinkoj. [2]

La librobruligoj estis ĝenerale organizitaj de DSt, kvankam kun subteno de la Reichsministerium. La nazia propaganda ministro Josef Goebbels provis komenci kunordigi germanan kulturon kun la nazia ideologio - Goebbels serĉis reflekti naziajn celojn per arto, forpeli kaj forviŝi de Germanio novajn kaja rebelaj .

Uzante ĉi tiujn listojn, studentaj ŝokaj trupoj traserĉis la bibliotekojn de universitatoj kaj institucioj kaj, ekde la 6a de majo 1933, librovendejojn kaj pruntajn bibliotekojn, forigis la "malutilan kaj nedezirindan literaturon". Publikaj bibliotekoj tiam estis premataj "purigi" siajn proprajn akciojn; la konfiskitaj libroj estis transdonotaj al la DSt por publikaj librobruligoj la 10-an de majo 1933

Operacioj pri bruligado de libroj redakti

 
La bruligo de la libroj en Berlino, majo 1933.
 

La 6-an de aprilo 1933 la Ministerio pri Komunikado kaj Propagando de la Germana Studenta Asocio disdonis liston de libroj "minacantaj la germanan spiriton", kiujn laŭaserte estu detruitaj per fajro, por purigi bibliotekojn en Germanio. La listo de libroj estis disdonita en la amaskomunikiloj, elsendita en germana radio kaj presita en la gazetaro. La 8an de aprilo la Studenta Unio ankaŭ publikigis dek du "Principojn", sur ĉiuj bibliotekaj pordoj en Germanio (simile al tiuj principoj de la Naŭdek kvin Tezoj farita de Marteno Lutero); laŭaserte de la principoj oni purigu germanajn naciajn lingvon kaj kulturon, ataku "judan intelektismon" kaj starigu centrojn de germana naciismo en universitatoj. La studentoj priskribis la agon kiel respondon al kalumnia kampanjo organizita de monda judaro kontraŭ Germanio kaj kontraŭ tradiciaj germanaj valoroj.

La 6-an de majo 1933, la Germana Studenta Unio organizis atakon kontraŭ la Instituto de Seksa Esplorado de seksologo Magnus Hirschfeld. La biblioteko kaj arkivoj de ĉirkaŭ 20,000 libroj kaj ĵurnaloj estis forprenitaj por esti bruligotaj la venontaj tagoj.

Librobruligo ĉe la tiama nomata Operplaco redakti

Unu el la plej famaj fajroj estis la bruligo de libroj en la Operplaco, nuntempe nomata Bebelplaco, en Berlino la 10an de majo 1933, organizita de la Ministerio pri Propagando post iniciato de la germana ministro pri propagando, Josef Goebbels. Ĉirkaŭ 20 000 libroj, desegnitaj "Mal-germanaj", estis bruligitaj en ĉi tiu fajrobrulo.

Dum la nokto de 10-a de majo 1933, laŭ prezido de Goebbels, bruligis studentoj kaj profesoroj, kun muzika akompano de korusoj de SS kaj SA, pli ol 20 mil libroj rabitaj de proksimaj bibliotekoj kaj multaj privataj kolektoj. La evento en Berlino okazis en la ĉefa placo antaŭ la universitato, inter la konstruaĵo de la Nacia Biblioteko kaj la Operejo, kaj estis prizorgita de Goebbels mem. La placo estis lumigita per grandaj fokuslumoj kaj la ceremonio estis festanta laŭ ritmo de muziko ludata. Studentoj en brunaj uniformoj ĵetis la librojn verkitajn de judoj kaj aliaj "perfiduloj kaj perversuloj" en la fajron.

Tiu ĉi akto malkaŝe fanfaronis fortajn kontrajudajn sentojn kaj la propaganda ministro Goebbels deklaris ke tiu evento estas "la fino de la epoko de juda intelektismo".

Radiaj elsendoj alportis la paroladojn kaj kantojn de la librobruligo al germanaj aŭskultantoj. Tiu ĉefa evento de bruligo estis filmita kaj dokumentita per la propagandistoj de la tiama reĝimo dum la akto mem. La ministro Goebbels prezidanta de tiu ceremonio faris fajran paroladon: "Ne al dekadenco kaj morala korupto!", "Jes al dececo kaj moralo en familio kaj ŝtato! Mi transdonas al la flamoj la verkojn de Heinrich Mann, Ernst Glaeser, Erich Kästner.".

La ceremoniestro, anoncis la nomojn kaj titolojn de la bruligitaj libroj kaj iliajn respektivaj aŭtorojn. Bruligitaj libroj estis verkitaj de ĉirkaŭ 200 verkistoj, sciencistoj, filozofoj, artistoj kaj ĵurnalistoj, el kiuj ĉirkaŭ du trionoj estis judoj, kaj la ceteraj estis komunistoj, liberaluloj kaj iuj ajn kontraŭuloj de la naziisma reĝimo.

Arnold Zweig ĉeestis tiun eventon kaj vidis siajn librojn bruligitaj, same kiel Raymond Aron. Zweig atestis, ke li vidis malantaŭ policejaj elirejoj miloj da libroj en "prusstila zorge aranĝitaj amasoj, tri metroj post tri", alportitajn tien en kamionoj. Pluvis kaj interne de la homamaso kolportistoj vendis cigaredojn, ĉokoladon kaj kolbasobulkojn.

Ĉi tiu evento kaŭzis ondon de publikaj librobruligoj fare de studentoj tra Germanio, inter aliaj ĉe Königsplatz en Munkeno, Schlossplatz en Breslau, Bremerberg en Frankfurto, ĉe la piedo de la Monumento Bismarck en Dresdeno kaj en aliaj universitataj urboj tra Germanio. Ankaŭ framasonaj libroj estis bruligitaj, ĉar Goebbels akuzis ilin pri seksa prostituado, diabla kultado kaj kontakto kun demonoj; krome li asertis, ke la framasonuloj estas sklavoj de "monda judismo", tial iliaj libroj devas esti traktataj kiel judaj aŭ komunismaj libroj.

Pro pluvoj falantaj en kelkaj lokoj, ne ĉiuj libroj estis tute aŭ parte bruligitaj je ĉi tiu dato kiel estis la plano, do la bruligo de libroj de aliaj bibliotekoj estis prokrastita al la 21-a de junio, tradicia festotago. Sed en 34 universitatoj en Germanio la operacio estis kronita sukceso por la studenta asocio.

Ĉiuj jenaj literaturaj specoj, kiel priskribis la nazioj, estis malpermesotaj kaj do destinota al bruligo kaj detruo [3]:

  • La verkoj de perfiduloj, elmigrantoj kaj aŭtoroj el fremdaj landoj, kiuj kredas, ke ili povas ataki kaj kalumnii la novan Germanion (H. G. Wells, Romain Rolland);
  • La literaturo de marksismo, komunismo kaj bolŝevismo;
  • Pacisma kaj pacifisma literaturo;
  • Literaturo kun liberalaj, demokrataj tendencoj kaj sintenoj, kaj skribaĵoj subtenantaj la malsekvantan reĝimon, nome la Vajmaran Respublikon (Walther Rathenau, Heinrich Mann, Thomas Mann);
  • Ĉiuj historiaj skribaĵoj kies celo estas kalumnii la originon, la spiriton kaj la kulturon de la germana Volk, aŭ solvi la rasan kaj strukturan ordon de la Volk, aŭ kiuj neas la forton kaj gravecon de gvidaj historiaj figuroj favore al egalrajteco kaj la amasoj, kaj kiu celas treni ilin tra la koto (Emil Ludwig);
  • Libroj, kiuj rekomendas "arton" kadukan, senperfortan aŭ pure konstrueman (George Grosz, Otto Dix, Bauhaus, Felix Mendelssohn);
  • Skriboj pri sekseco kaj seksa edukado, kiuj servas al la egocentra plezuro de la individuo kaj tiel tute detruas la principojn de raso kaj Volk (Magnus Hirschfeld);
  • La dekadencaj, detruaj kaj Volk-damaĝaj verkoj de literaturuloj de "Asfalto kaj Civilizo" literati: (Oskar Maria Graf, Heinrich Mann, Stefan Zweig, Jakob Wassermann, Franz Blei);
  • Literaturo de judaj aŭtoroj, sendepende de la fako;
  • Populara distra literaturo, kiu prezentas vivon kaj vivcelojn en supraĵa, nerealisma kaj malsane dolĉa maniero, surbaze de burĝa aŭ altklasa vivpercepto;
  • Patriota kiĉo en literaturo;
  • Pornografio kaj eksplicita literaturo;
  • Ĉiuj libroj kiuj degradas germanan purecon.

Povas esti interese mencii ke kontraŭe al publikaj libro bruligoj pli frue en la historio, kaj specifice eŭropa, religiaj libroj, kiel la fama Talmudo, ne estis disĵetitaj en la fajron. Eble ĉar la universitataj bibliotekoj estis la celo de la rabo, kaj ne la temploj. Tio estis okazota pli malfrue en la historio de naziismo.

Persekutitaj aŭtoroj kies libroj estis bruligitaj redakti

 
"Lese-Zeichen", ("Librosignoj"), memoranta la aŭtorojn de libroj bruligitaj je la 10an de majo 1933 ĉe la Bonner marketa placo
 
Libra instalado en Bebela Placo

Inter la germanlingvaj verkistoj, aŭtoroj, artistoj kaj sciencistoj de la bruligitaj libroj eble la plej elstaraj estas jene: Vicki Baum, Walter Benjamin, Ernst Bloch, Franz Boas, Bertolt Brecht, Maks Brod, Otto Dix, Alfred Döblin, Albert Einstein, Friedrich Engels, Lion Feuchtwanger, Marieluise Fleißer, Leonhard Frank, Sigmund Freud, Salomo Friedlaender, Iwan Goll, Jaroslav Hašek, Werner Hegemann, Heinrich Heine, Hermann Hesse, Ödön von Horvath, Heinrich Eduard Jacob, Franz Kafka, Georg Kaiser, Alfred Kerr, Egon Erwin Kisch, Siegfried Kracauer, Theodor Lessing, Alexander Lernet-Holenia, Karl Liebknecht, Emil Ludwig, Georg Lukács, Rosa Luksemburg, Erich Kästner, Klaus Mann, Thomas Mann, Ludwig Marcuse, Karl Marx, Robert Musil, Carl von Ossietzky, Erwin Piscator, Alfred Polgar, Gertrud von Puttkamer, Walter Ratnau, Erich Maria Remarque, Ludwig Renn, Joachim Ringelnatz, Joseph Roth, Nelly Sachs, Felix Salten, Anna Seghers, Carl Sternheim, Bertha von Suttner, Ernst Toller, Frank Wedekind, Franz Werfel, Jakob Wassermann, Grete Weiskopf, Stefan Zweig kaj Arnold Zweig.

Ne nur libroj de germanlingvaj aŭtoroj estis bruligitaj, sed ankaŭ de francaj aŭtoroj kiel Henri Barbusse, André Gide, Victor Hugo kaj Romain Rolland; usonaj verkistoj kiel John Dos Passos, Theodore Dreiser, F. Scott Fitzgerald, Ernest Hemingway, Helen Keller, Jack London, Upton Sinclair, kaj Margaret Sanger; same kiel anglaj aŭtoroj Joseph Conrad, Radclyffe Hall, Aldous Huxley, D. H. Lawrence, kaj H. G. Wells; irlandanaj aŭtoroj James Joyce kaj Oscar Wilde; kaj rusiaj aŭtoroj inkluzivante Isaac Babel, Fjodor Dostojevskij, Ilya Ehrenburg, Maksim Gorkij, Vladimir Lenin, Vladimir Majakovskij, Vladimir Nabokov, Leo Tolstoy, Leo Trotskij, kaj Ilja Ehrenburg.

La bruligo de libroj reprezentas la pinton de la persekutado de tiuj aŭtoroj, kies parolaj aŭ skribaj opinioj kontraŭis la nazian ideologion. Multaj artistoj, verkistoj kaj sciencistoj ekde tiam estis malpermesitaj labori kaj publiki en Nazia Germanio kaj okupata Eŭropo. Iliaj verkoj ne plu troviĝis en bibliotekoj aŭ en la instruplanoj de lernejoj aŭ universitatoj. Kelkaj el ili estis forpelitaj al ekzilo (kiel Albert Einstein, Sigmund Freud, Magnus Hirschfeld, Walter Mehring, kaj Arnold Zweig); aliaj estis senigitaj je sia civitaneco (ekzemple, Ernst Toller kaj Kurt Tucholsky) aŭ devigitaj en memelektitan ekzilon de la socio (ekz. Erich Kästner). Por aliaj verkistoj la naziaj persekutoj finiĝis per morto. Iuj el ili mortis en koncentrejoj, pro la konsekvencoj de la malliberigaj kondiĉoj, aŭ estis ekzekutitaj (kiel Carl von Ossietzky, Erich Mühsam, Gertrud Kolmar, Jakob van Hoddis, Paul Kornfeld, Arno Nadel, Georg Hermann, Theodor Wolff, Adam Kuckhoff, Friedrich Reck-Malleczewen, and Rudolf Hilferding). Ekzilitaj aŭtoroj malesperis kaj sinmortigis, ekzemple: Walter Hasenclever, Ernst Weiss, Carl Einstein, Walter Benjamin, Ernst Toller, and Stefan Zweig.

Respondoj kaj reagoj redakti

Helen Keller publikigis "Malferman Leteron al Germanaj Studentoj", en kiu ŝi skribis: "Vi eble bruligos miajn librojn kaj la librojn de la plej bonaj mensoj en Eŭropo, sed la ideoj, kiujn tiuj libroj enhavas, trapasis milionojn da kanaloj kaj daŭros." [4]

La 10-an de majo 1934, unu jaron post la tago de la amasa bruligado de libroj, tiuj verkistoj ekzilitaj en Parizo kuniĝis kaj fondis la Bibliotekon de la Bruligitaj Libroj, kie ĉiuj verkoj malpermesitaj, bruligitaj, cenzuritaj kaj detruitaj estis kolektitaj. [5]

Tiu ĉi biblioteko ne nur enhavis tiujn librojn malpermesitajn de la nazioj, sed la pli grava misio estis esti la "centro de intelektaj kontraŭnaziaj agadoj". Krome, ĝi havis ampleksajn arkivojn "pri la historio de naziismo kaj la kontraŭnazia batalo sub ĉiuj ĝiaj formoj". Laŭ la vortoj de la fondinto Alfred Kantorowicz, "... la vera signifo de la Biblioteko ne limiĝis al ĝia materia ekzisto. Kiam ni inaŭguris ĝin, ni volis fari tiun hontindan tagon glora por literaturo kaj por libereco de penso, kiun neniu despoto povus mortigi per fajro. Kaj krome per ĉi tiu simbola ago, ni volis veki Eŭropon al la danĝeroj, kiuj minacis ĝian spiritan kaj ankaŭ ĝian materian ekziston." [5]

Esperanto libroj redakti

Interese ke malgraŭ la malfavoro de la nazia reĝimo al Esperanto kaj sia ideologio de homa komuneco, je la unuaj jaroj de tiu reĝimo esperanto ne estis malpermesata. [6] La Germana Esperanto Asocio provis adaptiĝi al la novoj cirkonstancoj sed finfine estis malfondita nur kelkaj jaroj poste, antaŭ la dua mondmilito. [7]

Detruo de libroj en okupaciita Eŭropo redakti

 
Libroj enkonstruitaj en la plankon ĉe la muzeo "Rakonto de Berlino"

Dum la milito ankaŭ librokolektoj en la okupataj landoj estis detruitaj sendepende de ilia enhavo, ĉu kiel kromefiko de la bataloj aŭ kun la intenco detrui la kulturon de la okupataj landoj. Aliflanke, estis korpusoj, kiuj laboris por konservi ĉi tiujn kolektojn, kaj ne estis unuforma kaj klara politiko pri ĉi tiu afero.

Laŭ diversaj taksoj, inter 1933 kaj 1945, milionoj da libroj estis bruligitaj laŭ ordono de la nazia reĝimo en Germanio kaj la okupataj landoj. Ekzemple, en okupata Pollando, dekmiloj da polaj verkistoj, intelektuloj kaj bibliotekistoj estis murditaj kadre de la deziro de la nazioj detrui polan kulturon. Bibliotekoj en Pollando estis fermitaj unu post alia, ĝis la fermo de la lasta biblioteko en Pollando ĉirkaŭ du jarojn post la okupado. Librobutikoj tiam estis fermitaj, libroeldonado estis malpermesita, kaj plej multaj gazetoj estis fermitaj. Krome dekoj da miloj da libroj estis prirabitaj de Pola Nacia Biblioteko kaj Pola Nacia Muzeo.

La nazioj ankaŭ kaptis multajn librojn de judaj komunumoj en Orienta Eŭropo. Ili ja intencis konservi kaj montri kelkajn rarajn kaj antikvajn librojn en muzeo pri judismo post kiam la Fina Solvo sukcese finiĝis. [8]

Librobruligo en Germanio post la milito redakti

En 1946 la aliancanoj preparis liston de pli ol 30,000 librotitoloj, de poeziaj libroj ĝis naziaj propagandaj libroj, kies aŭtoroj apartenis al la nazia partio aŭ estis suspektataj esti membroj de ĝi. Multege de lernolibroj de naciŝtataj lernejoj ankaŭ estis forprenitaj, inkluzivante verkoj de la klasika militestro Carl von Clausewitz.

Milionoj da ekzempleroj de ĉi tiuj libroj estis konfiskitaj kaj detruitaj por forviŝi la naziismon de germanio porĉiame.

La brita milita reprezentanto komisiita fari ĉi tiun operacion agnoskis, ke la maniero per kiu la libroj estis detruitaj ne diferencas de la manieroj per kiuj la libroj estis detruitaj de la nazioj. kiel aliaj amaskomunikiloj, la artoj estis submetitaj al tia cenzuro:

Ĉiuj artoj kaj literaturo pri germanaj militaj invadoj kaj naziismo estis detruitaj aŭ arestitaj por ĉiam.

Memoraĵoj redakti

 
"La malplena biblioteko" de Micha Ullman sur la planko de la Opereja placo en Berlino

Memore al la bruligado de libroj la monumento "Malplena Biblioteko" projektita de la israela artisto Micha Ullman estis starigita en la placo Babel en Berlino, kie okazis unu el la plej famaj bruleventoj. La monumento estis inaŭgurita la 20-an de marto 1995. La monumento estas konstruita kiel subtera ĉambro kun vitra plafono, lokita sub la placo en la ĝusta loko, kie la libroj estis bruligitaj. La ĉambro estas lumigita per interna lumigado kaj kovrita per blankaj librobretoj, taŭga por stoki 20,000 librojn, pli malpli la samnumbro de libroj bruligitaj en la Operplaco, kaj reprezenti la kulturan spacon post la bruligo de libroj. La dimensioj de la monumento estas kvin metroj en longo, larĝo kaj profundo, do kubo. Apud la monumento estis du memortabuloj, sur kiuj estis gravurita interalie la profeta adaĝo de la german-juda poeto Heinrich Heine ::

 
 Das war ein Vorspiel nur. Dort wo man Bücher verbrennt, verbrennt man am Ende auch Menschen
(Tiu ĉi estis nur enkonduko. Kie libroj estas bruligitaj, tie homoj fine ankaŭ brulos). 
 
La "Malplena Biblioteko" de Micha Ullman lumis nokte

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Piednotoj redakti

  1. Listo de malpermesitaj libroj en Nazia Germanio 1933-1939. Arkivita el la originalo je 2008-03-17. Alirita 2021-05-05.
  2. Anselm Faust, "Die Hochschulen und der "undeutsche Geist. Die Bücherverbrennung am 10. Mai 1933 und ihre Vorgeschichte" in: Das war ein Vorspiel nur... Bücherverbrennung Deutschland 1933. Voraussetzungen und Folgen. Akademie der Künste, Berlin (1983), p. 39 (in German)
  3. Frei, Norbert (1993) National Socialist Rule in Germany: The Führer State 1933-1945. Translated by Simon B. Steyne. Oxford, Blackwell Publishers. p.62 ISBN 0-631-18507-0
  4. Baez 2011, p. 211
  5. 5,0 5,1 Kantorowicz, A. (1944). Library of the Burned Books. The New Republic, 110(20), 686-688.
  6. 11,0 11,1 (angla) The Dangerous Language — Esperanto under Hitler and Stalin, 2016, eld. Palgrave MacMillan UK, angla traduko de H. Tonkin.
  7. (eo + fr) Henri Masson, La Danĝera LingvoLa Langue Dangereuse, Ipernity, la 19-a de Marto 2017.
  8. Lyons, Martyn. Books: A Living History. Los Angeles: J. Paul Getty Museum, 2011. chapter 5 p.200-1