Rudolf Hilferding

germana politikisto

Rudolf HILFERDING (10-an de aŭgusto 1877 en Vieno - 11-an de februaro 1941 en Parizo) estis germana politikisto, publikisto kaj marksisma teoretikulo kaj ekonomio, kun aŭstra deveno. Dum la Vajmara Respubliko - en 1923 kaj de 1928 ĝis 1929 – li estis imperia financa ministro. Li evoluigis la teorion de la ŝtatmonopola kapitalismo. Lia ĉefverko estis tiurilate la Das Finanzkapital (La financa kapitalo). Li estis en 1904-25 eldonisto de Marx-Studien (Marks-studaĵoj) kune kun Max Adler.

Rudolf Hilferding
Rudolf Hilferding (1923)
Rudolf Hilferding (1923)
Persona informo
Rudolf Hilferding
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1877 (1877-08-10)
en Vieno
Morto 11-an de februaro 1941 (1941-02-11) (63-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco AŭstrioVajmara Respubliko vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Familio
Edz(in)o Margarete Hilferding • Rose Hilferding vd
Infanoj Peter Milford-Hilferding • Karl Hilferding vd
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikistoverkistokuracisto vd
Aktiva en Berlino vd
Verkado
Verkoj La financa kapitalo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
Finanzkapital, 1923

Hilferding estis filo de juda komercisto Emil Hilferding kaj ties edzino, naskiĝinta Liß. Li geedziĝis en 1904 kun la aŭstra instruistino, kuracistino, reprezentantino de la individua psiĥologio, Margarete Hönigsberg. Ili divorcis en 1922.

Li studis en 1896-1901 medicinon en Vieno, krom tio li okupiĝis pri nacia ekonomio kaj financa ekonomiko. Dum lia studtempo, li kontaktiĝas kun Socialdemokrata Partio, li membriĝas en la socialdemokrata studenta unuiĝo. Post la doktoriĝo en 1901, Hilferding eklaboris kiel infana kuracisto, li ŝanĝis la laboron en 1906 al docento pri nacia ekonomio en la Partilernejo de la SPD en Berlino. Li eksiĝis de tio jam en la posta jaro pro la forpela minaco de la prusa polico kaj laboris de 1907 ĝis 1915 kiel politika redaktoro de la centra eldonaĵo de SPD, la Vorwärts ([forve:rc] Antaŭen).

Li estis de 1915 ĝis 1918 batalkampa kuracisto de la aŭstra-hungara armeo. Hilferding estis ekde 1917 membro de USPD kaj de 1918 ĝis 1923 ĉefredaktoro de la USPD-eldonaĵo Freiheit ([frajhajt] Libereco), kiu konkuris kun Vorwärts [forverc]. En tiu pozicio, li altiris akran kritikon de Kurt Tucholsky ([tuĥolski].

Hilferding engaĝis sin poste por reunuigo de USPD kaj SPD, kio okazis fine en 1922. La enkonduko de la renta marko ekde malfrua aŭtuno de 1923 – kiu estis poste rigardata kiel savilo de la marko estis publike ligita al povumo de Hjalmar Schacht, sed tio estis fakte ideo de Hilferding. Schacht aplikis nur ideojn de Hilferding.

En la unua kabineto de la Granda Koalicio kun Gustav Stresemann [strezeman] kiel regna kanceliero, li estis imperia financa ministro de la 13-a aŭgusto ĝis la 6-a de oktobro 1923. Hilferding estis de 1920 ĝis 1925 membro en la imperia ekonomia konsilio. Li estis parlamenta reprezentanto de SPD en Reichstag de 1924 ĝis 1933. Dum regado de imperia kanceliero Hermann Müller (SPD), li iĝis denove financa ministro, de 1928. En la t.n. Kabineto de Personecoj, Hilferding ne plenumis la atendojn eĉ el sia propra partio (laŭ Hagen Schulze, li agadas kiel „obstina nenifarulo“) kaj perdis sian oficon fine de decembro en 1929, post la Novjorka borsa kolapso, ĉar li volis prunti por la imperio kasan krediton ekster la imperia banko.

Li elmigris en 1933, vivis en Zürich, ekde 1938 en Francio. Li estis membro de la ekzila estraro de SPD. Li kompilis en 1934 la Pragan Manifeston, per kiu la ekzila estraro de la Partio – sub premo de la enpartiaj opoziciaj grupoj kiel Revoluciaj Socialistoj de Germanio kaj Nova Komenco – alvokis al revolucia renverso de la nazia reĝimo.

Post nazia okupo de Germanio, Hilferding estis arestita fare de la francaj instancoj en Marseille. Li estis transdonita al Gestapo, kiu turmentis lin en Parizo kaj pro tio li mortis en 1941.

Graveco redakti

Hilferding estas rigardata – pro ties deveno – kiel grava reprezentanto de la tielnomata aŭstromarksismo. Meze de la 1920-aj jaroj, post la reunuiĝo de SPD kaj USPD, li estis rigardata kiel „gvidanta teoria kapo de la Partio“ (SPD). Friedrich Stampfer priskribis Hilferding kiel Majstron en la arto, kiu kapablas konvene adapti la marksismajn instruojn al la praktikaj bezonoj.

Lia teoria ĉefverko Das Finanzkapital [das financkapital] de 1910 kaj la sur tio konstruiĝinta teorio de la organizita kapitalismo estis bazo por la socialdemokratia evoluo al la reformismo kaj demokratia socialismo.

Verkoj redakti

  • Kriegskapitalismus. Arbeiterzeitung, Wien 1915
  • Böhm-Bawerks Marx-Kritik. In: Marx-Studien. Blätter zur Theorie und Politik des wissenschaftlichen Sozialismus. Band 1, Wien 1904, 1-61. (Reprint: Glashütten i.T. : Auvermann, 1971) Online
  • Das Finanzkapital. In: Marx-Studien. Blätter zur Theorie und Politik des wissenschaftlichen Sozialismus. Band 3, Wien 1910, V-477. (Reprint: Glashütten i.T. : Auvermann, 1971)
  • Organisierter Kapitalismus. Referate und Diskussionen vom Sozialdemokratischen Parteitag 1927 in Kiel. s.n., Kiel 1927