Isaak Babel
Isaak Emmanuiloviĉ BABEL (ruse Исаак Эммануилович Бабель; n. la 13-an de julio [malnovstile la 1-an de julio] 1894 – m. la 27-an de januaro 1940) estis juddevena rus-lingva ĵurnalisto kaj verkisto, dramaturgo, literatura tradukisto, historiisto kaj bolŝevika revoluciulo. Li estas plej bone konata kiel la aŭtoro de Ruĝa Kavalerio, Rakonto de mia kolombejo, kaj Rakontoj el Odeso, ĉiuj el kiuj estas konsiderataj majstroverkoj de la rusa literaturo. Isaak Babel estis nomita ankaŭ "la plej granda prozisto de la rusa judaro"[1].
Isaak Babel | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de julio 1894 en Odesa, ![]() |
Morto | 27-an de januaro 1940 (45-jara) en Butyrka |
Mortokialo | pafekzekutado |
Tombo | Donskoe Cemetery |
Lingvoj | rusa lingvo • franca lingvo • jida lingvo • hebrea lingvo • ukraina lingvo |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Sovetunio |
Alma mater | Kyiv National Economic University named after Vadym Hetman |
Familio | |
Edz(in)o | Antonina Pirožkova |
Okupo | |
Okupo | tradukisto • ĵurnalisto • scenaristo • dramaturgo • verkisto • prozisto • redaktoro • milita ĵurnalisto • militisto • filmreĝisoro |
Verkoj | Red Cavalry |
Fidela sed ne senkritika al la Komunista Partio de Sovetunio, Babel iĝis viktimo de la Granda Teroro fare de Josif Stalin kiel rezulto de lia longdaŭra afero kun la edzino de la NKVD-estro Nikolaj Jeĵov. Babel estis arestita fare de la NKVD ĉe la daĉo Peredelkino en la nokto de la 15-a de majo 1939. Post konfesi sub torturo esti teroristo de trockiismo kaj spiono por eksterlando, li estis mortpafita la 27-an de januaro 1940.
VerkojRedakti
Конармейский дневник 1920 года, Taglibro de 1920, en angla ISBN 0-300-09313-6
Конармия, (1926), Ruĝa Kavalerio, en angla ISBN 0-393-32423-0
Одесские рассказы, Rakontoj el Odeso (1926)
Закат, Sunsubiro, teatraĵo (verkita 1926, ludita 1927, publikigita 1928)
Benya Krik, scenaro (1926) (filmita en Ukrainio kaj disponebla en DVD el Nacia Centro por Juda Filmaro)
Мария, Maria, teatraĵo (publikigita en 1935, ne ludita en CCCP)
BibliografioRedakti
- Jonathan Brent; "Inside the Stalin Archives", paĝoj 177-194; Atlas & Co. Publishers; 2008; New York USA; ISBN 978-0-9777433-3-9
- A.N. Pirozhkova; "At His Side: The Last Years of Isaac Babel", Steerforth Press, 1996
ReferencojRedakti
- ↑ Neither and Both: Anthology. Joshua Cohen. The Jewish Daily Forward, 6a de Julio, 2007, p. B2.