Königsplatz (Reĝa Placo) estas placo en Munkeno, Germanio. Konstruita en la stilo de eŭropa novklasikismo en la 19-a jarcento, ĝi estas centro de kultura vivo. La areo ĉirkaŭ Königsplatz estas hodiaŭ hejmo al la Kunstareal, la galerio de Munkeno kaj muzea placo.

Königsplatz
placo [+]

LandoGermanio
Federacia landoBavario
SituoMunkeno
- koordinatoj48° 8′ 44″ N, 11° 33′ 55″ O (mapo)48.14555555555611.565277777778Koordinatoj: 48° 8′ 44″ N, 11° 33′ 55″ O (mapo)
Map
Königsplatz

Vikimedia Komunejo:  Königsplatz (München) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Propyläen (maldekstra) kaj Glyptothek (dekstra) ĉe la Königsplatz
Ŝtata Muzeo de Klasika Arto
Führerbau en 2007

Arkitekturo redakti

La placo estis desegnita kiel parto de la reprezenta bulvardo Brienner Straße de Karl von Fischer laboranta por kronprinco Ludoviko de Bavario kaj elmetita de Leo von Klenze. Fischer modeligis Königsplatz laŭ Akropolo en Ateno. La koncepto estis klasika rigoro integriĝinta en naturo kaj do esprimo de urbaj ideoj de Ludoviko la 1-a, kiu deziris vidi kulturan vivon, civitajn idealojn, katolikan kristanismon, reĝan administron kaj la militistaron kune kaj integriĝintan en naturo.

Klenze kadris la placon kun la ionika Glyptothek kaj la dorika Propylaea (Propyläen; kreita kiel monumento por la aliĝo de Otto la 1-a). La korinta Ŝtata Muzeo de Klasika Arto estis starigita de Georg Friedich Ziebland, kaj la Abatejo de St. Bonifaco troviĝis malantaŭe. Glyptothek estis konstruita en 1816, la Propileo estis nur kompletigita en 1862.

Lenbachhaus troviĝis ĉe la nord-okcidenta flanko de la placo.

Königsplatz dum la Tria Regno redakti

Kiel bela kaj grandega loko, la Königplatz estis uzita dum la Tria Regno kiel placego por amasaj amaskunvenoj de la Nazia Partio. La Bruna Domo, nome la nacia sidejo de la Nazia Partio en Germanio troviĝis ĉe Brienner Straße 45 proksima al la placo.

Du Honoraj Temploj (Ehrentempel) estis starigitaj ĉe la orienta flanko de la Königsplatz en severa novgreka stilo por eĥi la arkitekturon de la pli malnovaj konstruaĵoj; ili konsekris la restaĵojn de dek ses nazioj mortigitaj en 1923 dum Hitler-puĉo, ili estis adoritaj de nazioj kiel martiroj. Ambaŭ temploj estis disfaligitaj fare de usona armeo en 1947, kvankam iliaj platformoj restas ĝis nun.[1] Du konstruaĵoj de la Nazia Partio estis konstruitaj fare de Paul Troost apud la temploj ankoraŭ ekzistantaj; en unu el ili, la Führerbau, la Munkena interkonsento estis subskribita en 1938. Hodiaŭ ĝi estas lernejo por muziko kaj teatro nomita Hochschule für Musik und Theater München.

La marŝo al la Führer (Der Marsch zum Führer) estas nazia propaganda filmo liberigita en 1940. Ĝi prezentas la tutlandan marŝon de Hitlera Junularo al Nurenbergo kaj prezentas Königsplatz.

Post la milito, la Königsplatz estis restarigita al sia antaŭ-milita aspekto.

Transportado redakti

La Königsplatz estas servita de samnoma stacio de la metroo de Munkeno.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti