Malfermi la ĉefan menuon

Frank Wedekind

germana verkisto

Frank WEDEKIND [frank WEdekint] (naskiĝis la 24-an de julio, 1864, mortis la 9-an de marto, 1918) estis germana verkisto.

Frank Wedekind
FrankWedekind1883.JPG
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1864 (1864-07-24)
en Hanovro
Morto 9-an de marto 1918 (1918-03-09) (53-jara)
en Munkeno
Tombo Tombejo Waldfriedhof en Munkeno
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de ZurikoMunkena universitatoUniversitato de Laŭzano
Familio
Patrino Emilie Wedekind-Kammerer
Frat(in)oj Donald Wedekind • Erika Wedekind
Edz(in)o Tilly Wedekind
Infanoj Pamela Wedekind • Kadidja Wedekind
Profesio
Profesio dramaturgoverkistoĵurnalisto • scenaristo • aktoro • teatra aktoro • aŭtoro • poeto
Information icon.svg
vdr
Frank Wedekind.jpg

Frank Wedekind naskiĝis en Hanovro. Sian junaĝon li pasigis en Svislando. Post studado de juro li laboris interalie kiel varbisto, ĵurnalisto, sekretario en cirko, dramaturgo kaj aktoro. La tempon de 1899 ĝis 1900 li pasigis en aresto, ĉar satira poemo lia kontraŭ Vilhelmo la 2-a en revuo Simplicissimus ofendis moŝtulon.

Liaj humuraj, satiraj verkoj direktis sin kontraŭ la konvencia moralo de la burĝaro. Siatempe forte kritikata kaj cenzurata, Frank Wedekind nuntempe estas rigardata unu el la gravaj influintoj al la Ekspresionismo kaj la Absurda Teatro. Wedekind mortis en Munkeno.

Listo de verkojRedakti

  • Frühlings Erwachen (dramo, 1891)
  • Der Erdgeist (dramo, 1895)
  • Der Marquis von Keith (komedio, 1901)
  • Die Büchse der Pandora (dramo, 1904)
  • König Nicolo oder So ist das Leben (dramo, 1904)
  • Die vier Jahreszeiten (poemoj, 1905)
  • Lautenlieder (kantoj, eld. 1920)

Eksteraj ligilojRedakti