Preventa milito

La preventa milito (aŭ preventa atako) estas tiu armita agado entreprenita cele (ĉu reale aŭ pretekste) al forpelo de ofensivoinvado perceptita kiel tuja, aŭ por gajni strategian avantaĝon en tuja konflikto aŭ milito. Kvankam ĝi kutime ne estas prezentata kiel formo de memdefendo, la legitimeco de la preventa milito estas celo de intensa debato, ĉefe pro la malfacilo interkonsenti ĉu la perceptita minaco estas reala kaj, okaze de realo, ĉu temas pri tuja danĝero kiu pravigas kaj justigas la atakon, aŭ ĝi estas uzata kiel preteksto por esti la unua kiu atakas.

George W. Bush en 2004.

Laŭ la klasika kompreno, la memdefendo estus limigita al reago al armita atako, laŭ la artikolo 51a de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. Tamen, estas antikva praktiko ke tuja minaco venanta de najbara ŝtato aŭ de tumulto devena el malamikaj fortoj en eksterlanda teritorio povus justigi preventajn atakojn. La juristaj fakuloj citas por ekzemplo la aferon de Karolino de 1837 kiam britaj fortoj en Kanado trapasis la landlimon al Usono kaj mortigis kelkajn kanadajn ribelulojn kaj usonan civitanon kiu estis preparanta ofensivon kontraŭ la britoj en Kanado.

Dum la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj la ekspansiema politiko de Nazia Germanio estrita de Adolf Hitler faris abundan uzadon de la preventa milito por iom post iom alproprigi sin de teritorioj el aliaj landoj, kiuj teorie estis kovantaj minacojn kontraŭ Germanio aŭ kontraŭ germanoj. Pli moderne, la doktrino de la tiama usona prezidento George W. Bush pri preventaj atakoj referencis al ebla minaco fare de "kromŝtatoj" kiuj per armiloj de amasa detruo endanĝerigas la mondan pacon. Poste oni pruvis, ke la ekzistado de tiaj armiloj estis nepruvitaj, sed ĉiuokaze la preventa milito instigita de Usono rezultis en la Iraka milito kaj an aliaj konfliktoj de la mondoregiono.

Bibliografio redakti

  • Santolaria de Puey kaj Cruells José-Apeles. Guerra preventiva. Publikita la 27an de julio 2008. Konsultita la 14an de aŭgusto 2014.