Joachim Clemens Fest (naskiĝinta la 8-an de decembro 1926 en berlina urboparto Karlshorst; mortinta la 11-an de septembro 2006 en Kronberg im Taunus) estis germana ĵurnalisto, historiisto pri la nuntempo, eldonisto kaj verkisto. Post kiam li laboris por du germanaj radiostacioj, li fariĝis en 1973 kuneldonanto de la gazeto Frankfurter Allgemeine Zeitung. Tiun postenon li tenis ĝis 1993.

Joachim Fest
Persona informo
Aliaj nomoj Joachim Fest-Herrendoerfer • Joachim Fest-Hoffmann-von Lang
Naskiĝo 8-an de decembro 1926 (1926-12-08)
en Karlshorst
Morto 11-an de septembro 2006 (2006-09-11) (79-jaraĝa)
en Kronberg im Taunus
Tombo cemetery of St.-Matthias-Gemeinde (Berlin-Tempelhof)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato Alberto Ludoviko de FrajburgoLibera Universitato BerlinoUniversitato de Frankfurto
Familio
Infanoj Nicolaus Fest • Alexander Fest
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkisto • historiisto de moderna epoko • historiistoscenaristo • biografo • filmreĝisoro
vdr

Lia fama biografio pri Adolf Hitler estis eldonita en 1973 kaj fariĝis furora libro tutmonde (tradukita en 20 lingvoj). 

Lia libro pri la lastaj tagoj de Hitlero fariĝis filmo en 2004 sub la titolo Der Untergang (la abismo).

Vivkuro redakti

Siaj gepatroj estis katolikoj kaj apartenas al lameza klaso kiu kultivis la altgermanan kulturon (F. Schiller, F. Schubert, F. Liszt, L. van Beethoven...) [1]. La patro de Fest, katolika instruisto kaj lerneja direktoro kiun la nazioj maldungis, estis furioza kontraŭulo de la nazia Nova Ordo. Li do malakceptis registri sian filon Joachim en la Hitlera Junularo kaj tiel savis lin por la nazia tento[2]. Joachim intence elektis aliĝi al la Luftwaffe por eviti aliĝon al la Waffen-SS . Fine li estis militkaptita en usona tendaro en Francio, kie li estis detenita du jarojn.

Tamen, la familio Fest senintence devis pagi altan vojimposton al la naci-socialisma reĝimo: lia patro (Johannes Fest) estis suspendita kiel lernejestro kaj supervivis la militon en soveta tendaro kiel militkaptito. La plej maljuna frato de Joachim estis mortigita kiel soldato sur la orienta fronto dum la dua mondmilito.

La familio Fest devis indulgi ĉiaspecan brutalecon kaj humiligon. La infanoj ankaŭ devis atenti pri neatenditaj deklaroj pri tio, kion ili aŭdis hejme. Nur muzika praktiko kaj literaturo ofertis konsolon[3].

Biografio pri Adolf Hitler redakti

La verko "Hitler. Eine Biographie" (Hitler, biografio) estas konsiderata kiel la Magnum Opus (ĉefverko) de Fest kaj kiu famigis lin kiel historiisto.

Surbaze de sia monografio pri Hitler, Fest produktis la dokumentan filmon Hitler - A Career | de (Karieo de Hitler), kiu premieris ĉe la la berlina filmfesto Berlinale en 1977. Ĝi altiris multan atenton kaj estis temo de polemika diskuto. La biografio estas konsiderata kiel unu el la normaj verkoj pri la vivo de Hitlero. Tamen, kritiko estis esprimita pro la manko de atento al la pogromoj en novembro 1938 kaj al la kompleta preterlaso de la Nurenberga 'leĝoj pri rasoj'. Por tiu verko li pristudis la nacisocialismon kaj subtenis la minoritatan tezon, ke la altiĝo al potenco de la nazia partio estis determinita pli de la personeco de Adolf Hitler ol de la ekonomiaj kaj sociaj cirkonstancoj de intermilita Germanio. Tiu ĉi libro montras la malrapidan sed ŝajne nehaltigeblan disvastigon de tiraneco, eĉ en la privata vivo. Ĝi montras kiel tenta kompromiso fariĝas, eĉ se ĝi restas malestiminda. Ĝi ankaŭ atestas pri la kostoj kaj limoj de individua kuraĝo[4].

Esperanto redakti

En tiu biografio[5] Fest ankaŭ menciis informon pri Hitler en rilato al Esperanto.

Citaĵo: En impresa listo de sukcesoj de la kvarjara agado de la registaro, kiun Hitler prezentis la 30-an de januaro [1937] en la Reichstag, li "en la plej solena maniero" nuligis la subskribon de Germanio sub diskriminaciantaj artikoloj de la Traktato de Versajlo kaj poste eksarkasmis rilate al "Esperanto estas lingvo de paco kaj interpopola kompreniĝo", ĝuste kiel parolis dum jaroj senarmigita Germanio. "Evidentiĝis, ke tiun lingvon en la internacia areno oni komprenas tamen ne sufiĉe bone. Nur ekde tiu ĉi momento, kiam ni ekhavis grandan armeon, oni denove komencis kompreni nin"

Bibliografio redakti

Joachim Fest. Hitler. Eine Biographie, eldonejo Propyläen en 1973, 4-a eldono (2020), tradukita en dudeko da lingvoj, 1190 paĝoj

  • ISBN-10: 3549071728
  • ISBN-13: 978-3549071724

Joachim Fest, Ich nicht. Erinnerungen an eine Kindheit und Jugend, 2006, 368 blz., eld. Rowohlt, Reinbek, ISBN 3498053051. En tiu ĉi libro Fest montras la malrapidan sed ŝajne nehaltigeblan disvastigon de tiraneco, eĉ en la privata vivo. Ĝi montras kiel tenta kompromiso fariĝas, eĉ se ĝi restas malestiminda. Ĝi ankaŭ atestas pri la kostoj kaj limoj de individua kuraĝo[4].

Ernst Nolte, Jürgen Habermas, K. Hildebrand, J. Fest, J. Kocka, Hans Mommsen, M. Broszat, Rudolf Augstein, Andreas Hillgruber, Wolfgang Mommsen, Germania: un passato che non passa. I crimini nazisti e l'identità tedesca. A cura di Gian Enrico Rusconi, Collana Nuovo Politecnico, Einaudi, Torino, 1987, ISBN 978-88-06-59894-5

Vidu ankaŭ redakti

Sebastian Haffner

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (en) Joachim Fest, Not Me: Memoirs of a German Childhood, Atlantic, 316 paĝoj, 2012,
  2. (en) Joachim Fest and the Second World War, Spartacus Educational.
  3. (nl) Ook al doen ze allemaal mee (Ankaŭ se ili ĉiuj kunagas), De Standaard, la 10-an de aŭgusto 2007
  4. 4,0 4,1 (en) Rachel Seiffert, Not Me: A German Childhood by Joachim Fest – review, The Guardian, la 10-an de aŭgusto 2006.
  5. Joachim Fest, Hitler. Eine Biographie. Triumfo kaj falo en abismon, ruslingva eldono. Москва, "Вече", 2009, p. 196, ISBN 978-5-9533-4116-5