Sebastian Haffner

germana ĵurnalisto kaj aŭtoro

Sebastian HAFFNER (la 27-an de decembro 1907 - la 2-an de januaro 1999) estis la plumnomo de Raimund Pretzel, germana historiisto, ĵurnalisto kaj verkisto.

Sebastian Haffner
Persona informo
Sebastian Haffner
Naskonomo Raimund Werner Martin Pretzel
Naskiĝo 27-an de decembro 1907 (1907-12-27)
en Moabit, Berlino,  Germana Imperiestra Regno
Morto 2-an de januaro 1999 (1999-01-02) (91-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Parkfriedhof Lichterfelde vd
Lingvoj germanaangla vd
Loĝloko LondonoBerlinoBerlino vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoNazia GermanioOkcidenta GermanioGermanioUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Humboldt-Universitato en BerlinoQ101885141 vd
Memorigilo Sebastian Haffner
Familio
Patro Carl Pretzel vd
Infanoj Oliver Pretzel • Sarah Haffner vd
Parencoj Kurt Hirsch vd
Profesio
Alia nomo Sebastian Haffner vd
Okupo ĵurnalistohistoriisto • televida prezentisto • juristopublikigistoscenaristo vd
Laborkampo historio • opinia ĵurnalismo • ĵurnalismo vd
Verkado
Verkoj The Meaning of Hitler vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Heffner naskiĝis en riĉa familio en Berlino. Trejnita kiel advokato kaj eĉ specialigita en la Supera Kortumo de Prusio. Sed liaj kontraŭ-naziaj pozicioj, kaj rilato kiun li havis kun sia juda fianĉino, igis lin translokiĝi al Anglio en 1938 ĉar li ne plu povis toleri vivon sub la reĝimo de Adolf Hitler. Dum la Dua Mondmilito li restis en Londono kie li publikigis kontraŭ-naziajn librojn kaj artikolojn. Pro deziro protekti sian familion kiu restis en Germanio, li adoptis la plumnomon "Sebastian Heffner ".

Heffner progresis en la mondo de ĵurnalismo en Anglio, kaj iĝis la ĉefredaktisto de la Observer gazeto. Pro malkonsentoj kun sia amiko, David Astor, kiu iĝis la eldonisto de la gazeto, li revenis al Germanio en 1954, kaj laboris kiel raportisto en Berlino, posteno kiun li okupis ĝis la konstruado de la Berlina muro, en 1961. Tiam li komencis verkante por la germana gazeto Die Welt, ĝis 1962, kaj de tiam ĝis 1975 li verkis por revuo Stern. Heffner ankaŭ aperis en multaj programoj en la germana televido.

Paralele kun lia laboro kiel ĵurnalisto, Heffner skribis multajn librojn pri moderna germana historio, kiuj estis direktitaj al la ĝenerala publiko. La plej multaj el liaj verkoj estis publikigitaj en la germana kaj kelkaj estis tradukitaj en la anglan kaj aliajn lingvojn.

Elektitaj verkaĵoj redakti

Heffner forpasis la 2-an de januaro 1999. Post lia morto, liaj memuaroj estis publikigitaj, kiuj estis skribitaj dum la okazaĵoj priskribitaj en ili, specife en la 1930-aj jaroj, sed estis redaktitaj fare de Heffner en pli posta periodo.

Hitler - La Terura Enigmo kaj Kompromiso redakti

estas monografio traktanta la vivon kaj instruon de Adolf Hitler kaj analizon de la nazireĝimo kaj nazia ideologio. Heffner opinias, ke tiu estas frenezulo, kiu kuntrenis tutan popolon en la abismon de morala malvirteco, bazita sur rasisma teorio, kiu devenas de persona devio.

Rakonto de Germano 1914 - 1933 redakti

estas parta aŭtobiografio de Heffner kiu estis publikigita nur post lia morto fare de lia filo, kiu trovis la libron hazarde serĉante alian romanon verkita de lia patro (kiu ne estis trovita ĝis hodiaŭ). Tiuj estas listoj kompilitaj fare de Heffner dum li estis en Anglio, sed neniam estis publikigitaj fare de li ĝis post lia morto. La libro estas ekscita rakonto kaj literatura atingo unuflanke, kaj klar-okula rigardo al la fenomeno de Naziismo, kaj la sinteno de la "ordinara homo" al Naziismo aliflanke. Heffner persone atestis okazaĵojn kaj priskribis ilin kiel ili okazis, kaj estis rapida tiri siajn konkludojn kaj registrigi ilin en akra kaj klara skribstilo.

Oni asertis de literaturaj esploristoj, ke la libro estis verkita poste pro diversaj kialoj, ekzemple ĉar la libro mencias rulŝtuparojn kiuj, laŭ la aserto, ne ekzistis en Germanio en la 1930-aj jaroj, tamen, ekzameno fare de krimsekcia laboratorio de la germana polico pruvis sen ia dubo ke la datiĝo de la libro al la periodo en kiu ĝi estis skribita estas ĝusta.

Eksteraj ligiloj redakti