Politiko de bruligita tero estas milita strategio kiu planas detrui ion ajn kiu eble estus utila al la malamiko dum ĝi avancas aŭ retiriĝas de loko. Ĉiuj aktivaĵoj kiuj povus esti uzitaj fare de la malamiko povas esti celitaj, ekzemple nutraĵfontoj, akvoprovizadoj, transporto, komunikiloj, industriaj resursoj, la popolaj civiluloj mem kaj eĉ la ejoj mem. Tio lasta estis klare malpermesita per la 1a Aldona Protokolo de 1977 de la Konvencioj de Ĝenevo.[1]

Kuvajtaj naftoputoj bruligitaj de irakaj trupoj repuŝitaj en 1991

La praktiko povas esti aranĝita fare de la militistaro en malamika teritorio, aŭ en sia propra hejma teritorio. Ĝi povas interkovri kun, sed ĝi ne estas la sama kiel, puna detruo de la resursoj de la malamiko, kiu estas farita por sole strategi/politikaj kialoj prefere ol strategi/operacaj kialoj.

Elstaraj historiaj ekzemploj de taktikoj de bruligita tero estis la Marŝo al Maro de William Tecumseh Sherman en la Usona Enlanda Milito, la subpremado fare de Kit Carson de usonaj Navahoj, la antaŭeniro de Lord Kitchener kontraŭ la Buroj, kaj la incendio de 605 ĝis 732 nafto-putoj dum la retirigo de Irakaj fortoj en la Golfa Milito. Menciendas ankaŭ la strategioj de la Rusa armeo dum la malsukcesa Sveda invado de Rusio, la malsukcesa Franca invado de Rusio, la dekomenca soveta retiriĝo estrita de Josif Stalin dum la invado de Rusio fare de la Germana Armeo dum la Dua Mondmilito,[2] kaj la retiriĝo de la Nazia Germanio el la Orienta Fronto.

Notoj redakti

  1. "Protocol I Additional to the Geneva Convention, 1977". Deoxy.org. 1954-05-14. Arkivita el la originalo en 1997-07-06. Alirita la 23an de Aprilo 2021.
  2. John Graham Royde-Smith, Encyclopedia Britannica online. Operation Barbarossa. Alirita la 23an de Aprilo 2021.