William Tecumseh Sherman

William Tecumseh SHERMAN (8a de Februaro, 1820 - 14a de Februaro, 1891) estis usona militisto], negocisto, edukisto, kaj verkisto. Li servis kiel generalo de la Unia Armeo dum la Usona Enlanda Milito (1861–1865), kaj li ricevis agnoskon pro sia komando de milita strategio same kiel pro la kritikaro de la akreco de la politiko de bruligita tero kiun li plenumis farante totalan militon kontraŭ la Konfederaciitaj Ŝtatoj.[1] Brita milit-teoriulo kaj historiisto B. H. Liddell Hart deklaris, ke Sherman estis "la unua moderna generalo".[2]

William Tecumseh Sherman
William tecumseh sherman.jpg
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1820 (1820-02-08)
en John Sherman Birthplace
Morto 14-an de februaro 1891 (1891-02-14) (71-jara)
en Novjorko
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Calvary Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater West Point
Subskribo William Tecumseh Sherman
Familio
Patro Charles Robert Sherman
Patrino Mary Sherman
Frat(in)oj Charles Taylor Sherman • Hoyt Sherman • John Sherman
Edz(in)o Eleanor Boyle Ewing Sherman
Infanoj Eleanor Sherman Thackara • Thomas Ewing Sherman • William Tecumseh Sherman
Okupo
Okupo oficiroadvokato • bankisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Naskiĝinta en Ohio en politike elstara familio, Sherman gradiĝis en 1840 el la Usona Militakademio de West Point. Li interrompis sian militkarieron en 1853 por dediĉi sin al privataj negocoj, kaj je la eksplodo de la Enlanda Milito li estis komisaro de la Luiziana Seminario kaj Militakademio (nuntempa Luiziana Universitato). Sherman distingis sin en la Unua Batalo de Bull Run en 1861 antaŭ esti transigita al la Okcidenta Batalkampo. Staciita en Kentukio, lia pesimismo pri la irado de la milito kondukis lin al nerva krizo kiu postulis mallongan apartigon. Li rekuperiĝis per forta partnereco kun la Generalo Ulysses S. Grant. Sherman servis kun Grant en 1862 kaj 1863 dum la bataloj de la fortikaĵoj Henry kaj Donelson, la Batalo de Shiloh, la kampanjoj kiuj kondukis al la falo de la konfederacia bastiono de Vicksburg ĉe la rivero Misisipo, same kiel en la kampanjo de Chattanooga kiu rezultis en la malvenko de la konfederaciaj armeoj en la ŝtato Tenesio.

Trupoj de William Tecumseh Sherman detruas fervojon proksime de Atlanta.

En 1864, Sherman sukcedis Grant kiel komandanto de la Unia Armeo en la Okcidenta Batalkampo. Sherman tiam kondukis la konkeron de la strategia urbo Atlanta, milita sukceso kiu kontribuis al la re-elekto de la Prezidento Abraham Lincoln. La posta irado de Sherman tra Georgio al maro kaj al Karolinoj ne rezultis en granda batalado sed ja en grand-skala detruado de la plantejoj de kotono kaj de alia infrastrukturo, sistema politiko intencita por subfosi la kapablon kaj pretecon de la Konfederacio pluigi la lukton. Sherman akceptis la kapitulacon de ĉiuj el la konfederaciaj armeoj en Karolinoj, Georgio, kaj Florido en Aprilo 1865, sed la kondiĉoj laŭ kiuj li negocadis estis konsiderataj tro toleremaj fare de la Usona Secretario pri Milito nome Edwin Stanton, kiu ordonis la Generalon Grant modifi ilin.

Kiam Grant iĝis prezidento de Usono en Marto 1869, Sherman sukcedis lin kiel Komandanta Generalo de la Armeo. Sherman servis en tiu posteno el 1869 ĝis 1883 kaj estis responsa pri la eniro de la Usona Armeo en la diversaj konfliktoj de la Indianaj Militoj dun tiu periodo. Li absolute malakceptis esti allogita al politiko kaj en 1875 li publikigis siajn Memorojn, unu el la plej bone konataj rektaj rakontoj de la Enlanda Milito.

VerkojRedakti

  • General Sherman's Official Account of His Great March to Georgia and the Carolinas, from His Departure from Chattanooga to the Surrender of General Joseph E. Johnston and Confederate Forces under His Command (1865)
  • "Autobiography, 1828–1861" (c. 1868), Mss. 57, WTS Papers, Ohio Historical Society. Private recollections for Sherman's children.
  • Memoirs of General William T. Sherman, Written by Himself (1875), 2a eld. kun aldonaj ĉapitroj (1886)
  • Reports of Inspection Made in the Summer of 1877 by Generals P. H. Sheridan and W. T. Sherman of Country North of the Union Pacific Railroad (kunverkisto, 1878)

NotojRedakti

  1. Historiisto skribis, ke la genio de Sherman por "strategy and logistics ... made him one of the foremost architects of Union victory". Steven E. Woodworth, Nothing but Victory: The Army of the Tennessee, 1861–1865 (New York: Alfred A. Knopf, 2005), 631. Por kritika studo de Sherman, vidu John B. Walters, Merchant of Terror: General Sherman and Total War (Indianapolis: Bobbs-Merrill, 1973).
  2. Liddell Hart, p. 430.

BibliografioRedakti

  • Carr, Matthew (2015). Sherman's Ghosts: Soldiers, Civilians, and the American Way of War. The New Press. ISBN 9781595589552. OCLC 884815509.
  • Liddell Hart, B. H., Sherman: Soldier, Realist, American, Dodd, Mead & Co., 1929. Represita en 1993 de Da Capo Press, ISBN 0-306-80507-3.
  • Johnson, Willis Fletcher (1891). Life of Wm. Tecumseh Sherman. Edgewood Publishing Company.
  • McDonough, James Lee (2016). William Tecumseh Sherman: In the Service of My Country: A Life. W. W. Norton & Company. ISBN 9780393241570. OCLC 939911299.
  • Miers, Earl Schenck (1951). The General who Marched to Hell. New York: Alfred A. Knopf. OCLC 1107192.
  • Reid, Brian Holden (2020). The Scourge of War: The Life of William Tecumseh Sherman. New York: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-539273-9.
  • Trudeau, Noah Andre (2008). Southern Storm: Sherman's March to the Sea. New York: HarperCollins. ISBN 978-0-06-059867-9.